Paranao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paranao
portugale Paraná

Flago de Paranao

Blazono de Paranao

Flago de Paranao Blazono de Paranao
Himno: Himno de Paranao
Nomo de la loĝanto: paranaense
Situo de Paranao
Situo
 - Regiono Sudorienta
 - Limnajbaroj Suda Mato-Groso, San-Paŭlo kaj Sankta Katarino
 - Mezoregionoj 10
 - Mikroregionoj 39
 - Municipoj 399
Ĉefurbo Kuritibo
Registaro de 2015 ĝis 2018
 - Subŝtatestr(in)o Beto Richa (PSDB)
 - Vicsubŝtatestr(in)o Cida Borghetti (PROS)
 - Federaciaj deputitoj 30
 - Subŝtataj deputitoj 54
Areo  
 - Entute 199 314 km² (15º)[1]
Loĝantaro 2009
 - proksimume 10 686 247 loĝ. ()
 - Urbana 71,1 loĝ.
 - Loĝdenso 51,48 loĝ./km² (12º)
Ekonomio 2007
 - MEP R$ 161 582 000 (5º)
 - MEP po kapo R$ 15 711,00 (7º)
Sociaj indikiloj 2000
 - IHD 0,820 (2005)[2] (6º) – alta
 - Vivdaŭro 74,4 jaroj (6º)
 - Analfabetismo 6,6% (7º)
Horzono UTC-3
Klimato subtropika Cfa/Cfb
Mallongigo BR-PR
Retejo www.pr.gov.br
Mapo de Paranao
v  d  r
Information icon.svg

Paranao (portugale Paraná; mallongigo: PR) estas subŝtato en la sudo de Brazilo. Ĝi konsistas el ses ĉefregionoj kun 399 municipoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Paranao havas areon de 199 554 kvadrataj kilometroj kaj ĉirkaŭ 9 milionojn da loĝantoj. La loĝdenso estas proksimume po 45 homoj je kvadrata kilometro.

La nomon donis al la ŝtato rivero Paranao ĉe la okcidenta limo de la ŝtato. Trans la rivero troviĝas Argentino kaj Paragvajo. La orientan limon konsistigas la bordo de la Atlantiko. Norde de Paranao estas la brazilaj ŝtatoj Suda Mato-Groso kaj San-Paŭlio, sude estas Sankta Katarino.

La ĉefurbo estas Kuritibo (portugale Curitiba). Ĝi kromnomas sin ĉefurbo de ekologio kaj estas konata interalie pro sia modela publika transportsistemo.

Pliaj urboj en Paranao estas interalie Londrina, Paranaguá, Araucária, Maringá, Ponta Grossa kaj Foz do Iguaçu. La famaj akvofaloj de Iguaçu troviĝas en subŝtato Paranao.

Ekonomio kaj agrikulturo[redakti | redakti fonton]

En Paranao troviĝas diversaj aŭtomobilfarejoj.

Rilate al agrikulturaj produktoj, Paranao estas la plej grava ŝtato de Brazilo. Ĝi liveras maizon, kotonon, tritikon, sojon, rizon, arakidojn kaj fazeolojn. Same kiel en la sudaj ŝtatoj de Brazilo oni bredas porkojn kaj kokojn.

Gravaj urboj[redakti | redakti fonton]

Historio kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

La teritorio de Paranao estis parto de ŝtato San-Paŭlo, ĝis kiam oni fondis Paranaon en 1843. En la 19-a jarcento enmigris multaj italoj, poloj, germanoj, rusoj kaj ukrainoj.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado en Paranao.

Jam de 1925 esperantistoj aktivas en Paranao, precipe en la ĉefurbo Kuritibo. Ekzistas aktiva Paranaa Esperanto-Asocio, en kies sidejo, en la periodo 2010-2013 okazis konversaciaj rondoj en la dua sabato de ĉiu monato, kaj prelegoj en la lasta sabato.

La prezidantoj de PEA dum la lastaj jaroj estis s-ro Roger de Castro Gotardi en 2004-2006, s-ro Carlos Alfredo de Oliveira Andrade en 2006-2008, s-ino Ariádene Mara Figueiró en 2008-2010, d-ro Ivan Eidt Colling en 2010-2014 kaj s-ro Jônatas Stephen Barros Jr. ekde la 1-a de majo 2014.

De 2005 Esperanto estas instruata en Centro de Lingvoj kaj Interkulturo (CELIN, "Centro de Línguas e Interculturalidade" de Federacia Universitato de Paranao (Universidade Federal do Paraná)[3], en Kuritibo. En 2009 Ivan Eidt Colling komencis instrui tie kiel volontulo; ekde 2013 li estas kunordiganto de la projekto "Esperanto - lingvo kaj kulturo". Ankaŭ laboris/laboras kiel volontulaj instruistoj en CELIN: Matheus Artioli Firmino (2011), Thiago Machado da Silva (dum la dua monatseso de 2011 kaj dum 2012) kaj Jônathas Barros (en 2014). Antaŭaj instruistoj estas: Leonardo Janz, Daniel Haddad kaj Carlos Alfredo de Oliveira Andrade. S-ino Rita de Moraes gvidis kursojn por infanoj kaj adoleskantoj en la sidejo de Paranaa Esperanto-Asocio en 2012-2013. En 2010 funkciis Esperanto-kursoj en Saltodolontro (Salto do Lontra), sub la gvido de Roger Gotardi kaj en Londrino (Londrina), sub la gvido de Leonardo Forster.

Prof-o d-ro Geraldo Mattos, membro de Akademio de Esperanto kaj ĝia eks-prezidanto, loĝis en Kuritibo ĝis sia forpaso la 23-an de marto 2014. Delegitoj de UEA estas ankaŭ en Foz do Iguaçu, Londrina kaj Lupionópolis.

En 2002 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en Pato Branco en Paranao.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"
  2. Ranking do IDH dos estados do Brasil em 2005.( (portugale))
  3. Centro de Línguas e Interculturalidade (portugale)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]