Apucarana
Apucarana | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 86800 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 130 134 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 233 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 33′ S, 51° 28′ U (mapo)-23.550833333333-51.460833333333Koordinatoj: 23° 33′ S, 51° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 840 m [+] | ||
Areo | 558,388 km² (5 583 8.8 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Apucarana [+] | |||
Apucarana estas municipo, diocezo kaj universitata urbego de la brazila subŝtato Paranao. La loknomo signifas en la loka indiana lingvo: "simila al la arbaro mem".
Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 130 134 loĝantoj sur areo de 558,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 233 loĝantoj/km².
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 118,107 (en 2012)
- Supermara alteco: 840 m
- Areo: 548 km²
- Telefonkodo: (+55) 43
- Poŝtkodo: 86800
- Horzono: UTC -3 (sen somera horzono)
- 23° 33′ 03″ S 51° 27′ 39″ U / 23.55083 °S, 51.46083 °U (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Apucarana situas sur altebenaĵo en suda parto de la lando. Curitiba troviĝas 307, Campinas 455, Campo Grande 473, San-Paŭlo (urbo) 496, Guarulhos 505, Porto Alegre 722, Goiânia 800, Nova Iguaçu 826, Rio-de-Ĵanejro 846, São Gonçalo 869, Belo Horizonte 878, Braziljo 941, Salvador de Bahio 1803, Teresina 2254, Maceió 2278, Manaus 2452, São Luís 2465, Recife 2469, Belém 2479, Natalo (Brazilo) 2634 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la regionon - kie situas Apucarana - alvenis enmigrintoj de Portugalio, Ukrainio, Pollando, Germanio kaj precipe de Japanio depost la 1-a mondmilito. En 1938 Apucarana urbiĝis, post 6 jaroj la municipo formiĝis. En la 1980-aj jaroj posteuloj de la japanaj enmigrintoj plantis cent ĉerizujojn.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Apucarana oni produktas ĉapojn (80% de produktado en Brazilo) kaj prilaboras ledojn. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas kafojn, sojfabojn, fabojn, maizojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato en Apucarana estas subtropika. La averaĝa temperaturo estas 18 °C (en februaro eĉ 23 °C, en julio nur 15 °C). Jare pluvas po 1803 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-julio pluvas malpli.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Apucarana situas laŭ ĉefvojo inter Maringa-Curitiba. La urbego havas ankaŭ flughavenon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- portugale Oficiala paĝo
- portugale Asocio de Municipoj de Paranao
- angle mapo, distancoj Arkivigite je 2022-05-21 per la retarkivo Wayback Machine