Nova Iguaçu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo Nova Iguaçu

Flago

Blazono

Flago Blazono
municipo de Brazilo • urbego
Datreveno 15-a de januaro
Fondiĝo 1833
Nomo de la loĝanto igvasuano
Situo
Situo de Nova Iguaçu
Situo de Nova Iguaçu
Subŝtato Rio-de-Ĵanejrio
Mezoregiono Ne disponebla
Mikroregiono
Najbaraj urboj Duque de Caxias, Belford Roxo, Mesquita, Rio de Janeiro, Seropédica, Queimados, Japeri, Miguel Pereira
Distanco al la subŝtata ĉefurbo 28 kilometroj
Geografiaj aspektoj
Areo 523,888 km²
Loĝantaro 830.672 loĝ. 2007
Loĝdenso 1.585,6 loĝ./km²
Alteco 25 metroj
Klimato tropika
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,762 2000
MEP R$ 5.764.270 mil 2005
MEP per capita R$ 6.939,28 2005
vdr


Nova Iguaçu
  • Situo: 22º45'33" sude, 43º27'04" okcidente
  • Areo: 524,04 km2
  • Horzono: GMT-3h
  • Loĝantaro: ĉirkaŭ 705 485 (en la aglomeraĵo en 2004)

Nova-Iguaçu, ŝtato Rio-de-Ĵanejro (Rio-de-Ĵanejro). Nova Iguaçu estis fondita la 13/01/1833.

Esperanto en Nova Iguaçu[redakti | redakti fonton]

En 1929 la gazeto “Nova Iguassu e Lavoura” publikigis artikolon pri Esperanto.

La pioniro de Esperanto-movado en Nova Iguaçu estis Adail Cardoso Barbosa, kiu post ricevi la Elementan Esperantan Diplomon, liverita de profesoro João Batista de Melo e Souza, ĉe la sidejo de Brazila Esperanto-Ligo, la 31-an de majo 1958, kaj la Norman Superan, la 28-an de Decembro 1959, li daŭrigis disvastigante kaj instruante la lingvon Esperanton ĉe la sidejo de la Spiritisma Domo “Amor e Justiça” en la kvartalo “Engenho Pequeno”, kie profesoro Celso Martins kaj lia patro, inter aliaj, lernis Esperanton.

Entreprenema, Adail realigis multajn eventojn, ekspoziciojn, prelegojn kaj ĉefe Esperanto-kursojn. Li interŝanĝis korespondadon en eksterlando, kie li amikiĝis al esperantistoj en Usono kaj Japanio. Bedaŭrinde, post li, la movado malvigliĝis.

Lilian Tabosa, hispanlingvo-instruistino kaj poetino, instruis Esperanton en la spiritisma domo Fé, Esperança, e Caridade (fé, Esperansa, e karidade - Fido, Espero kaj Karito) en la jardeko 1980. El tiu ĉi kurso esperantiĝis Walter Rosa Fontes kaj Vitor Augusto Pessanha Mendes kiuj daŭre agadas en la Esperanta Movado. Walter Fontes estis prezidanto de AERJ dum la jaroj 2010 kaj 2012 kaj ankaŭ prezidanto de Niterói Esperanto-klubo NITEK en tiu sama epoko. Vitor Mendes ankaŭ partoprenis la estraron de AERJ kaj en la Esperanta Movado de Baixada Fluminense kungvidante Esperantajn renkontojn en ĉi tiu regiono de la ŝtato Rio de Janeiro.

La organizadon de la esperantan Movadon de Baixada Fluminense ankaŭ partoprenis la esperantistoj loĝantaj proksime al Nova Iguaçu: joão Lima, Luciana Ficher, Regina Souza, kaj Elson Sant'Ana Fischer.

Alia gravaj esperantistinoj en Nova Iguaçu estis Aldeora Mendonça das Mercês kiu forpasis en la jaro 2011. Ŝi instruadis en la spiritisma centro Oficina do Amor kaj disvastigadis Esperanton en kongresoj pri odontologio. Tiu samideanino ankaŭ fondis Esperantan Klubon kun la esperantistino Maria Alves en la Lernejo Leopoldo Machado en ĉi tiu urbo, el kiu ankaŭ aperis aktivaj esperantistoj.