Goiânia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbo Goiânia
VacaBravaian.jpg
Blazono de Goiânia
Flago de Goiânia
Blazono Flago
Himno
Fondiĝo 24-a de oktobro 1933
Nomo de la loĝanto goianiense
Moto
Urbestr(in)o Paulo Garcia (Partido dos Trabalhadores)
Situo
Situo de Goiânia
Subŝtato Gojaso
Mezoregiono mezoregiono Centro Goiano
Mikroregiono mikroregiono Goiânia
Metropola Regiono metropola regiono Goiânia
Najbaraj Urboj Abadia de Goiás, Aragoiânia, Aparecida de Goiânia, Goianápolis, Goianira, Hidrolândia, Nerópolis, Santo Antônio de Goiás, Senador Canedo kaj Trindade
Distanco al la Ĉefurbo 209 kilometroj
Geografiaj Aspektoj
Areo 739,492 km²
Loĝantaro 1.244.645 loĝ. statist.IBGE/2007
Loĝdenso 1.683,1 loĝ./km²
Alteco 749 metroj
Klimato tropika
Horzono UTC-3
Sociaj Indikiloj
IHD 0,832 (alta) - 
MEP R$ 13.354.065 mln 2005
MEP per capita R$ 11.119,00 2005
v  d  r
Information icon.svg


Goiânia estas urbo de Brazilo, ĉefurbo de subŝtato Goiás. Ĝi estas 16°40' S kaj 49°15' U, 749 m je marnivelo. La municipo havas 1,2 milionon da loĝantoj en areo 739,5 km².

Esperanto en Goiânia[redakti | redakti fonton]

Eble la unua esperantisto en Goiânia estis José Veiga Jardim, kiu vivis kiel ermito en ĉambro de konstruaĵo en Avenuo Goiás. En 1940 Aldemar de Andrade Câmara transloĝiĝis al Goiânia kiel sanitaristo dum la konstruado de Escola Técnica Federal. Dum multaj jaroj li laboris kiel kuracisto en Goiânia, estis unu el unuaj profesoroj de Faculdade de Farmácia e Odontologia de Goiás kaj Universidade Federal de Goiás kaj unu el la fondantoj de Associação Médica de Goiás (Medicina asocio de Goiás) kaj de Conselho Regional de Medicina de Goiás (Regiona konsilio de medicino de Goiás).

Goiânia Esperanto-Klubo estis fondita de Carlos de Almeida Wutke, el Uberlândia, invitita de la prezidanto de spiritisma centroTenda do Caminho”. Kunvenintaj en “Ĉambro de la Komerco”, la interesatoj elektis la unuan estraron, kies prezidanto estis Aloísio Correia Melo. Li gvidis bazan kurson dum du aŭ tri monatoj en ĉambro de Fakultato de Medicino, cedita de la direktoro, D-ro Francisco de Almeida Neto, kie instruadis D-ro Raul Conde. Unu el la lernantoj estis D-ro Aymoré Vaz Pinto, poste estrarano de Brazila Esperanto-Ligo. En tiu sama ĉambro Raul Conde gvidis bazan kurson, unu fojon semajne, dum pluraj jaroj, kie komencis lerni la lingvon Néia Lúcia Souza, poste ankaŭ prezidanto de BEL.

En 1978 Raul Conde proponis al la Departemento de Anatomio de la Federacia Universitato de Goiás, bazan kurson de Esperanto kiel nedevigan lernobjekton sed kun validaj poentoj por la studentoj. Aprobite, Raul Conde gvidis la kurson dum multaj jaroj, ĝis sia translokiĝo, en aprilo 1995, al la urbo Araxá.


Aktiva homo estis la emerita kapitano de la armeo Francisco Rodrigues de Morais Sobrinho, kiu ankaŭ instruis la bazan kurson en sia hejmo.

Reorganizita la estraro de la klubo, ĝi funkciis dum pli malpli du jaroj ĉe la Municipa Biblioteko, kies kursfinintoj ricevis BEL-atestojn. La klubo funkciis en Federacia Teknika Lernejo almenaŭ unu jaron, kiesdirektoro estis Niso Prego, simpatianto de la lingvo.

Pro la granda nombro da junuloj estis kreita la Junulara Departemento de la klubo, kies direktoro estis Dilmar Ferreira, kiu post kelkaj monatoj proponis al la junuloj fondi sendependan institucion nomatan “Akademio de Esperanto”, organizante ekskurson al Urugvajo kaj Argentino. Pro la fiasko, la klubanoj proponis kunigi la du organizojn, kiam naskiĝis Instituto Goiano de Esperanto.

En la 1990-aj jaroj Dilmá Cavalcanti Bandeira fondis Kulturan Esperanto-Centron, kiu funkciis dum kelkaj jaroj. Fabrício Valle estis aktiva movadano, kaj li fondis eldonejonZamenhof Editores”.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 16°41′0″S 49°13′50″W  /  16.68333°S, 49.23056°U / -16.68333; -49.23056 (Goiânia)