Saltu al enhavo

Raul Conde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Raul Conde
Persona informo
vdr

Prof. Raul Conde (naskiĝis la 5-a de aŭgusto 1926 en Ibiá, mortis la 29-an de januaro 2016 en Araxá) veterinaro kaj kuracisto, estis brazila esperantisto.

Li diplomiĝis pri bestkuracado en 1951, en la urbo Belo Horizonte, ĉe la Federacia Universitato de Minas Gerais. En 1958 Raul Conde finis medicinan kurson ĉe la sama universitato. Du jarojn poste li translokiĝis al Goiânia, por instrui anatomion ĉe la Federacia Universitato de Goiás. Li loĝis en Goiânia ĝis 1995, kiam li transloĝiĝis al Araxá.

Raul Conde movadis por Esperanto ĉefe kiel libera instruisto de lingvo ĉe la Fakultato pri Medicino kaj ĉe aliaj institucioj. El la lernantoj estis D-ro Aymoré Vaz Pinto kaj Néia Lúcia de Souza poste estraranoj de Brazila Esperanto-Ligo. En 1978 Raul Conde proponis al la Departemento de Anatomio de la Federacia Universitato de Goiás, bazan kurson de Esperanto kiel nedevigan lernobjekton sed kun validaj poentoj por la studentoj. Aprobite, Raul Conde gvidis la kurson dum multaj jaroj ĝis emeretiĝo en 1995.

Li estis dum pluraj jaroj prezidanto de Gojanja Esperanto-­Klubo kaj de Instituto Goiano de Esperanto.

En 2010, kiam la Fakultato pri Medicino de Federacia Universitato de Goiás kvindekjariĝis, oni inaŭguris, ene de tiu supera lernejo, la Praça do Conde (Placo Conde) kaj la “Aŭditorion Profesoro Raul Conde”.

Li skribis plurajn verkojn pri medicinaj temoj, ĉefe pri anatomio homa kaj besta.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]