Metropolaj regionoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Metropola Regiono)

Metropolaj regionoj (foje ankaŭ nomataj metropolaj areoj laŭ la angla termino "metropolitan areas" respektive la hispana "áreas metropolitanas") estas metropola teritorio el pluraj urbegoj, kiu karakteriĝas ne nur per alta loĝdenso de sia kerna parto, sed per alta signifo por la socia kaj ekonomia evoluo de la tuta ŝtato al kiuj ili apartenas.

Eŭropaj metropolaj regionoj (EMR) havas sian "ŝlosilan rolon" por la evoluo de tuta Eŭropo. Unuopaj ŝtatoj - ene de Eŭropa Unio en internacia kunordigo fare de EU-funkciuloj, naciaj registaroj kaj sciencistoj - difinas la konsiston kaj limojn de eventualaj sialandaj metropolaj regionoj, kiuj do estas oficiala administraj, ekonomikaj kaj sociologiaj unuoj kaj ne arbitraj elpensaĵoj de unuopaj subŝtataj unuoj, kiuj varbocele volus akcenti sian gravecon. La termino Eŭropaj metropolaj regionoj ne miksendas kun tiu de eŭropaj regionoj (Euregio), kiu signas intense kunlaborantajn regionojn en la teritorio de almenaŭ du naciaj ŝtatoj. "Eŭropa regiono" en la laŭ nacia vidpunkto malcentra pozicio ĉe ŝtata limo nur en maloftaj kazoj samtempe plenumas la ekonomikajn kaj sociologiajn kondiĉojn de "metropola regiono".

Kontraste al aglomeraĵo, kiu konsistas el kerna urbego kaj ĉirkaŭa, dense loĝata "ĉirkaŭurbaro", la termino de metropola regiono unuflanke povas ampleksi plurajn, samgravajn "kernajn urbegojn", kaj aliflanke povas ampleksi pli vastan teritorion, ankaŭ malurbe strukturigitan ĉirkaŭaĵon de la kerna parto de la metropola teritorio, kiu interplektiĝas kun tiu kerna parto per fortaj ekonomikaj interrilatoj aŭ per tio ke multaj homoj loĝas en la malurbeca parto kaj laboras en la urbeca kerno de la regiono. Grandaj urboj de 100 000 gixs 300 000 loĝantoj, kiuj por sia ĉirkaŭaĵo havas similajn funkciojn kiel la kernoj de metropolaj regionoj, sed sume pli malgrandas, foje kofrovorte nomatas "regiopoloj" (kvazaŭ mallongigo el "regionaj malgrandaj metropoloj"), kaj la socie kaj ekonomie interplektita teritorio sekve nomatas "regiopola regiono".[1]

Larĝa urba zono respektive larĝa urbeca zono (LUZ, angle larger urban zone, laŭvorte "pli larĝa urbeca zono"), aŭ funkcia urba areo respektive funkcia urbeca areo (FUA, angle functional urban area), estas mezuraĵo pri la loĝantaro kaj etendo de la metropolaj regionoj en la landoj de la Eŭropa Unio kaj la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE).[2]

Ekzemploj de metropolaj regionoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de metropolaj regionoj, kiuj jam havas propran artikolon en la Vikipedio en Esperanto, estas:

 Germanio

 Hispanio

 Italio

 Japanio

 Nederlando

 Usono

Sed ankaŭ en aliaj landoj ekzistas fortaj metropolaj regionoj, ekzemple en Brazilo, kvankam ties metropolaj regionoj ĝis nun ne tiom atentiĝis per propraj artikoloj en la e-lingva branĉo de vikipedio, nur menciiĝas en la tekstoj pri unuopaj urboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. jen germanlingva difino de la termino "Regiopole". Arkivita el la originalo je 2016-11-04. Alirita 2013-10-21.
  2. Pozicia komunikaĵo pri kohereca politiko 2014-2020 Arkivigite je 2015-07-02 per la retarkivo Wayback Machine, EuroMETREX, vidita la 26-an de julio 2017. (angle)