Trindade (Gojaso)
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trindade do Sul. |
| Trindade | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Brazilo urbego | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Marden Júnior (2025-2028) | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 142 431 (2022) [+] | ||
| Loĝdenso | 201 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 16° 39′ S, 49° 29′ U (mapo)-16.648888888889-49.488888888889Koordinatoj: 16° 39′ S, 49° 29′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 756 m [+] | ||
| Areo | 710,328 km² (7 103 2.8 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Trindade estas brazila municipo kaj urbego de la subŝtato Gojaso. Ĝi estas fama pro la religiaj festadoj en julio kaj nun estas la tria plej grava pilgrimejo en Brazilo. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 142 431 loĝantoj sur areo de 710,33 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 201 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Abadia de Goiás, Avelinópolis, Campestre de Goiás, Caturaí, Goiânia, Goianira, Guapó kaj Santa Bárbara de Goiás.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 713 km²
- Telefonkodo: +55 62
- Poŝtkodo: 75380-000
- Horzono: UTC -3 (somere UTC -2)
- 16° 39′ 29″ S 49° 29′ 01″ U / 16.65806 °S, 49.48361 °U (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Trindade situas en meza parto de la lando. La distanco al la subŝtata ĉefurbo Goiânia estas 30 km. La najbaraj municipoj estas: okcidente: Santa Bárbara de Goiás nordokcidente: Goianira norde: Caturaí oriente: Goiânia sudokcidente: Campestre de Goiás sudoriente: Abadia de Goiás sude: Guapó.




Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko en 1840 oni trovis argilan medalionon pri Sankta Triunuo kaj Sankta Maria. Baldaŭ oni konstruis kapelon. En ĉiu jaro okazas pilgrimado, konata ankaŭ festivalo, kiu daŭras dek kvin tagojn kaj altiras laŭtaksan populacion de unu miliono da vizitantoj. Trindade urbiĝis en 1943.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Trindade estas industria centro, kie oni produktas ceramikaĵojn, aliminiajn varojn, trinkaĵojn, vestaĵojn. La ĉefaj agrikulturaj produktoj estis bananoj, kafoj, kokosoj, oranĝoj, citronoj, ananasoj, rizoj, faboj, maniokoj, maizoj, sojfaboj, tomatoj. oni bredadas brutojn, porkojn, kokojn. Gravas ankaŭ la turismo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La vetero en Trindade estas tropika, kie estas du distingaj sezonoj: seka (de aprilo ĝis septembro) kaj pluva sezono (de oktobro ĝis marto). Jare pluvas po 1600 mm. La jara averaĝa temperaturo estas 23 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Trindade ŝoseo kuras al la subŝtata ĉefurbo Goiânia (GO-060).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- malgranda baziliko kaj aliaj kirkoj
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]- Fabrício Valle (n. en 1956), instruanto de Esperanto kaj entreprenisto, kiu redaktis la revuon Esperanto – de januaro 2014 ĝis aprilo 2016
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
urba panoramo, vidata de la malgranda baziliko |
historia kirko |





