Saltu al enhavo

Ananaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ananasujo
Ananaso je tero
Ananaso je tero
Ananaso 'Victoria'
Ananaso 'Victoria'
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Archaeplastida
Regno: Plantoj
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poales
Familio: Bromeliacoj
Genro: Ananas
Ananas comosus
(L.), 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ananaso (tranĉaĵigita)

La ananaso estas frukto de la tropika planto ananasujo (science Ananas comosus). La planto estas membro de la familio Bromeliacoj. Ĝia nomo devenas el la tupia lingvo kiu signifas "bonega frukto". La frukto poleniĝas nature de kolibroj.

Ananasoj estas kultivataj tra la tuta tropika zono de la mondo. Ekstertropike ili estas pli multekostaj kaj pli ofte vendataj en lado, ĉar la freŝa frukto estas malfacile ekspedebla. La ananaso ne plu maturiĝas post kiam oni deŝiras ĝin, do oni devas deŝiri la maturan frukton kaj ekspedi ĝin rapide.

Tutmonda disvastiĝo de ananaskultivado

[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ la fino de la 16-a jarcento ananasujoj estis kultivataj en la plej multaj tropikaj regionoj de la mondo. La rapido de la tutmonda disvastiĝo de ananaskultivado estas malordinare alta por la epoko. Kiel kaŭzaj faktoroj por tio oni mencias la rapidan putron de la frukto, kune kun la pli bona rezistemo de la vivanta planto, kaj la simpla kultivado post longa ŝipvojaĝo.[1] Por la tutmonda disvastigo agis aparte aktive la portugaloj, kiuj enkondukis ĝin ekzemple en Sankta Heleno nelonge post 1502 kaj portis brazilajn ananasojn al Hindujo antaŭ 1550.[2] Ankaŭ ili respondecis pri la enkonduko en la orienta kaj okcidenta marbordoj de Afriko, pro kio la nomo de la planto kaj frukto en la plej multaj lingvoj de Afriko devenas de la portugala.[3] La hispanoj prenis la kulturvarion 'Red Spanish' de Latina Ameriko kaj enkondukis ĝin en Filipinojn, kie oni kultivis ĝin por ananasoŝtofo plej malfrue ekde la 17-a jarcento.[4]

En la plej multaj regionoj klimate taŭgaj por la ananaso, rapida disvastiĝo de la kultivado sekvis ĝian enkondukon. La nederlanda komercisto Jan Huygen van Linschoten konis la tiam nur kelkajn jardekojn aĝan enkondukon de la ananasujo en Hindujon, kaj priskribis jam en 1596 ĝian intertempe vigliĝintan kultivadon kaj la kontentigan prezon de ĝiaj fruktoj. En Ĉinujo la kultivado de ananasoj jam estis tiel vasta en 1656 ke la pola Jezuito Michał Boym en sia Ĉina flaŭro mise priskribis ĝin inter la indiĝenaj ĉinaj plantoj.[5]

La malbona konserveblo de la frukto dum longa tempo malvaste limigis la komercon. Velŝipoj bezonis tro longan vojdaŭron por venigi la frukton en vendebla stato de la kultivejoj ĝis la nordaj regionoj de la mondo. Tial ĝia posedo fariĝis statusa simbolo por eŭropanoj. Verŝajne la unua matura ananaso transportita al Britujo estis solene transdonita en la somero de 1661 de komerca delegitaro el Barbado al la brita reĝo Karlo la 2-a.[6] En aŭgusto 1668 oni surtabligis duan fojon ananason en la brita reĝdomo, sperto zorge dokumentita de la brita arkitekto kaj ĝardenisto John Evelyn en lia taglibro.[7] Pentraĵo de la jaro 1677, ĝenerale atribuata al la nederlanda pentristo Hendrik Danckerts, montras Karlon la 2-an dum li ricevas ananasujon transdonatan de la reĝa ĝardenisto John Rose – supozeble la unuan forcitan sur angla grundo. La historiisto Francesca Beauman tamen esprimas certecon, ke tiutempe la necesa forctekniko ne estis evoluigita por ebligi la kreskigon de plantido ĝis fruktoporta plenkresko. Ŝi prenas la starpunkton, ke Rose vartis planton importitan jam en fruktoporta aĝo nur sufiĉe longe por ke ĝia frukto manĝebliĝu.[8]

Lukskonsuma epoko

[redakti | redakti fonton]
Teujo de la firmao Wedgwood, 1765
Ananaso de Dunmore, 18-a jarcento

Multekosta kultivado

[redakti | redakti fonton]

Pro la alta kosto de importado aŭ memkultivado de ananasoj en Eŭropo, ili fariĝis statusa simbolo tie. Homoj, kiuj kultivigis la frukton en propra bieno, devis alfronti la kostojn konstrui la ananasforcejon, prizorgi ĝin pere de multaj profesiaj ĝardenistoj, kaj akiri la plantojn mem. La kultivado kutime daŭris tri jarojn ĝis maturiĝo de la frukto, kaj ĉiu rikoltita frukto necesigis kostojn taksatajn je 80 britaj pundoj, t.e. la valoro de ĉaro.[9] Almenaŭ komence de la 18-a jarcento oni ne tuj manĝis ilin, sed uzis ilin kiel ornamaĵon en francastile surtabligataj bankedoj. Oni ofte sidigis ananason sur arĝenta plado, ĉirkaŭata de aliaj fruktoj, ekzemple vinberoj, fragoj kaj oranĝoj.[10] Oni ne manĝis la ornaman ananason, sed reuzadis ĝin ĝis ĝi komencai putri.[11] La signifo de ananaso kiel simbolo de luksego fariĝis aparte grava en Francujo post 1738, kiam Ludoviko la 15-a konstruigis ananasejon por 800 plantoj. La lukso fariĝis laŭtakse ekstravaganco en la kazo de tiuj, kiel la Duko de Bouillon, kiu vartis 4000 plantojn kaj surtabligis ĉiun tagon plurajn ananasojn.[12] En la dua duono de la 18-a jarcento, la produktado de ananasoj en britaj bienegoj fariĝis konkurego inter riĉaj aristokratoj.[13]

La ananaso en arkitekturo

[redakti | redakti fonton]

Ananasoj fariĝis pli kaj pli kutima ornamelemento de interna arkitekturo. Josiah Wedgwood, fondinto de la konata samnoma keramikarta firmao, dezajnis meze de la 18-a jarcento tutan teservicon inspiritan de la frukto.[14] Ŝtonaj ananasoj komencis ornami pordegajn fostojn, signalante gastigeman vivostilon.[15] En sia bieno proksime al la skota vilaĝo Airth, John Murray (titole Lord Dunmore) konstruigis forcejon kun 14 metrojn alta ananasforma kupolo, la tiel nomatan Ananason de Dunmore.[16]

Dekadencosimbolo

[redakti | redakti fonton]

Kiel simbolo de lukso, la ananaso estis facile komprenebla ankaŭ kiel simbolo de dekadenco. Kun tiu signifo ĝi aperis pli kaj pli en karikaturoj. La brita verkisto George Walker (1772–1847) demandis en sia romano La vagulo, publikigita en 1799, kiel homo rajtas manĝi ananason kontraŭ gineo, dum alia malsatas, al kiu duonpenca pano mankas.[17]

Ananasoj fariĝas amaskonsumaĵo

[redakti | redakti fonton]

Pli grandaj forcejoj

[redakti | redakti fonton]

Komence de la 19-a jarcento, evoluoj de la produktado de vitro ebligis konstruadon de pli grandaj forcejoj. Riĉaj aristokrataj domoj nun alte taksis la kapablon havigi al si ananasojn tutjare. Nobelaj sidejoj kiel Chatsworth House havis ne malpli ol 30 forcejojn, el kiuj kvar estis uzataj nur por ananasujoj.[18] Artikoloj en britaj ĝardenaj revuoj el la unua duono de la 19-a jarcento montras plioftiĝantan posedon de ananasforcejoj ankaŭ ĉe la plej supra tavolo de la meza klaso.[19] Por tiu socia klaso la ananaso fariĝis ĉiutaga konsumaĵo kiel montras la ekzemplo de la brita sciencisto Charles Darwin, filo de bonstata kuracisto, kiu tiel bone konis la ananason, ke li povis kompari la kvalitojn de kampkultivitaj tahitiaj ananasoj kaj britaj forcitaj.[20]

En epizodo de la romano Ruth de Elizabeth Gaskell (1853), ĉefrolulo el la riĉa burĝaro faras la socian mispaŝon plendi pri la prezo de ananasoj kaj altiras la miron de la samtablanoj, ke ŝi posedas neniun ananasforcejon.

Diversaj varioj, plejparte el la Antiloj, estis provataj por eŭropa forcado. La plej grava kulturvario estis "Smooth Cayenne", kiun oni unue importis en Francujon en 1820, transeksportis al Britujo en 1835, de kie ĝi disvastiĝis tra Havajo en Aŭstralion kaj Afrikon. "Smooth Cayenne" (kaj ĝiaj posteuloj) nuntempe konsistigas la plejparton de la monda produktado.[21]

Vaporŝipa epoko

[redakti | redakti fonton]

Ananasaj marmeladoj kaj konfitaĵoj estis eksportataj al Eŭropo de la Antiloj de tre frue, sed la freŝaj fruktoj estis tro fraĝilaj. La instalo de vapormaŝinoj kiel peliloj sur velŝipoj ebligis malproksiman transportadon de freŝaj ananasoj kaj laŭgrade finis la eŭropan ananasforcadon meze de la 19-a jarcento. En 1819 Savannah estis la unua vaporpelata velŝipo, kiu transiris la Atlantikon. En 1820 vaporpelata velŝipo portis la unuan grandan ŝarĝon de ananasoj de eksterlando al Britujo.[22] Jam en 1850, 200.000 fruktoj (laŭ takso de la brita gazeto The Times) importiĝis al Britujo en nur tri monatoj.[23] La kreskanta kvanto da importataj antilaj ananasoj malaltigis la prezon de ananasoj en Eŭropo.[21] En 1864 nur la Bahamoj eksportis pli ol 700.000 ananasojn al Britujo,[24] kaj en tiu sama jaro oni komencis la kultivadon de ananasoj en Acoroj por la eŭropa merkato.[25] En la posta tempo Acoroj dominis la produktadon por Eŭropo pro la mallonga komercvojo, dum Karibio kaj Florido vendis pli proksime al si en Norda Ameriko.

La Libro de Dommastrumado de Isabella Beeton, publikigita en 1861 kaj celita al mezaklasaj dommastrinoj, enhavis la unuajn receptojn por prilaborado de ananasoj[26] en 1871 la brita ĝardena revuo Journal of Horticulture priskribis kiel la iam aristokrata ananaso nun kuŝis neamate sur la ĉaroj de legomvendistoj kaj disvendiĝis kontraŭ ridinda prezo.[27]

Enlada ananaso

[redakti | redakti fonton]
Laboristoj en ananasplantejo, ilustro de 1914

Freŝaj ananasoj ankoraŭ estis tro multekostaj por granda parto de la loĝantaroà. En la jardeko de 1880 ananaso en Germanujo kostis 5-7 markojn (la prezon de 20-25 kilogramoj da sekalpano.[28] Tio unue ŝanĝiĝis kun la enladigo de ananasoj.

La plikonservebligo de ananasoj pere de enladigo estis praktikata jam en 1857 en Bahamoj, sed fariĝis komerce sukcesa nur en 1876.[29] En la jardeko de 1880 similaj provoj okazis en Malajujo, Singapuro, kaj poste Tajujo, la Ĉina Imperio, kaj Filipinoj. La enladigo de la frukto atingis grandan skalon unue ekde 1890 fare de firmaoj en la usona urbo Baltimore (ŝtato Marilando). La maŝino de Zastrow,[30] patentita en 1892, forigis la fibran florarkernon kaj distranĉis la ananason en maldikajn pecojn. Ankoraŭ alia eltrovaĵo, la senŝeligilo de Lewis Peeler, ebligis maŝine senŝeligi la frukton.[31] En Baltimore oni prilaboris importitajn fruktojn, kiuj ne ĉiam venis tien en sendamaĝa stato.

Amaskonsuma epoko

[redakti | redakti fonton]

La hispanoj en la 18-a jarcento enkondukis la ananason en Havajon,[32] kie oni nomas ĝin hala kahiki ("fremda hala"),[33][34] sed la unua komerca plantejo establiĝis en 1886. Eble la plej sukcesa investisto estis James Dole, usonano kiu translokiĝis al Havajo en 1899[35] kaj fondis 24-hektaran ananasplantejon en 1900, kiu prilaboris la rikoltitajn fruktojn en konservofabriko. La plantejo de Dole kreskis ĝis ĝi fariĝis la nuna Dole Food Company.[36] Dole kaj Del Monte komencis kultivi ananasojn sur la insulo Oahu respektive en 1901 kaj 1917, kaj Maui Pineapple Company komencis kultivi sur Maui en 1909.[37] Henry Ginaca, dungito de Dole, eltrovis aŭtomatan senŝeligilon-senkernilon en 1911.[21] La maŝinigo de la kultivado, rikoltado, kaj prilaborado rapid igis Havajon la plej sukcesa produktejo de ananasoj. La unua reklamkampanjo, kiu elstarigis la kvaliton de la fruktoj kultivataj tie, komenciĝis en 1908 en Usono.[38]

James Drummond Dole (1877–1958) estis frua profitanto de la ananasa industrio en Havajo kaj fondinto de la kompanio, kiu fariĝis Dole Food Company.
Ananaskultivejo de Del Monte en Bukidnon, Filipinoj

Post 1950 Havajo perdis sian ĉeflokon en la produktado de ananasoj, postlasita de Filipinoj, kaj poste ankaŭ Tajujo.[39]La havaja produktado deklivis post 1970 pro la konkuro kaj transiro al malvarma ŝipa transporto. Dole malaktivigis sian konservejon en Honoluluo en 1991, kaj en 2008 Del Monte ĉesigis sian ananaskultivadon en Havajo.[40] En 2009 Maui Pineapple Company malgrandigis sian aktivon por liveri ananasojn nur saminsule en Maui,[41] kaj en 2013 nur la plantejo de Dole Food Company en Oahu kultivis ananasojn je nur 0.1 el cento de la tutmonda produktado.[40] Malgraŭ la malkresko, la ananaso daŭre estas uzata kiel simbolo de Havajo.[42][43] Krome manĝaĵoj, kiuj enhavas ananason, ankoraŭ nun ofte nomiĝas "havajaj" (ekzemple havaja rostpano kaj havaja pico).

En Filipinoj, "Smooth Cayenne" enkondukiĝis frue en la 20-a jarcento fare de la Usona Buroo de Agrikulturo dum la usona kolonia regado. Dole kaj Del Monte starigis plantejojn sur la insulo Mindanao en la jardeko de 1920, respektive en la provincoj Cotabato kaj Bukidnon.[4][44] Grandaskala enladigo komenciĝis en sudorienta Azio, inklude Filipinojn, ekde 1920. Tiun komercon damaĝegis la Dua Mondmilito, kaj Havajo plu dominis internacian ananaskomercon ĝis la jardeko de 1960.

Filipinoj restas unu el la ĉefaj eksportantoj de ananasoj en la mondo. La plantejoj de Del Monte nun estas enlande posedataj, post kiam la filipina kompanio Del Monte Pacific Ltd. finis aĉeti ilin de Del Monte Foods en 2014.[45]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 30.
  2. Collingham, L. (2007) Curry: a Tale of Cooks and Conquerors. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-532001-5.
  3. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 31.
  4. 4,0 4,1 History & Origin of Piña. Alirita 13-a de decembro 2018 .
  5. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 33.
  6. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 45.
  7. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 46.
  8. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 50.
  9. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 85.
  10. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 87.
  11. Beauman 2005, p. 87
  12. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 89.
  13. Beauman 2005, p. 87
  14. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 111.
  15. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 112.
  16. Beauman: The Pineapple – King of Fruit. p. 115.
  17. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 118.
  18. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 151.
  19. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 162.
  20. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 163.
  21. 21,0 21,1 21,2 Rohtbach, G. K. G.. (2003) “Chapter 1: History, distributions and World Production”, The Pineapple: Botany, Production, and Uses. Wallingford, UK: CABI Publishing. ISBN 978-0-85199-503-8.
  22. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 172.
  23. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 173.
  24. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 184.
  25. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 188.
  26. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 179.
  27. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 189.
  28. Chr. Eisenring: Ein Pferd für eine Ananas. Neue Zürcher Zeitung. Internationale Ausgabe, 29-a de julio 2015, p. 11.
  29. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 212.
  30. Patent Nr. 735,649, Machine for treating Pineapples, G. W. Zastrow, Annual Report of the Commissioner of Patents to the Secretary of Commerce p.636
  31. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 213.
  32. Matthews, Brad. (9-a de februaro 2010) Kitchen Pro Series: Guide to Produce Identification, Fabrication and Utilization. Cengage Learning, p. 269. ISBN 978-1-4354-0121-1.
  33. . Hala Kahiki: A Brief History of Pineapple and Pineapple Pavlova Recipe (en-US) (Julio 2018). Alirita 2021-07-27 .
  34. Hitch, Thomas Kemper. (1992) Islands in Transition: The Past, Present, and Future of Haiwaii's Economy (angle). University of Hawaii Press, p. 99. ISBN 978-0-8248-1498-4.
  35. (2007) “James D. Dole and the 1932 Failure of the Hawaiian Pineapple Company”, Hawaiian Journal of History 41, p. 149–170. 
  36. Pineapple. Faculty.ucc.edu. Arkivita el la originalo je 21-a de decembro 2009. Alirita 6-a de decembro2009 .
  37. (2000) “Sunrise, Sunset”, Hawaii Business 46 (2), p. 60. 
  38. Beauman: The Pineapple – King of Fruit, p. 225.
  39. Rohrbach, Leal, Coppens d’Eeckenbrock: History, Distribution and World Production. In: Bartholomew u. a.: The Pineapple: Botany, Production and Uses. 2003, S. 1–12.
  40. 40,0 40,1 . It's Pineapple Season, But Does Your Fruit Come From Hawaii?. Smithsonian Institution (20-a de marto 2013). Alirita 29-a de decembro 2015 .
  41. Kubota, Gary T., "Maui Pineapple harvests final crop", 24-a de decembro 2009.
  42. "The Agriculture of Hawaii: Hawaii Pineapples". To-Hawaii.com. Alirita 28-an de aŭgusto 2018.
  43. (October 2012) “Hawaii Pineapple: The Rise and Fall of an Industry”, HortScience 47 (10), p. 1390–1398. doi:10.21273/HORTSCI.47.10.1390. 
  44. This Prized Filipino Fabric Is Made From Pineapple Leaves (6-a de septembro 2018). Alirita 13-a de decembro 2018 .
  45. . SEC Form 17-A. Philippine Stock Exchange (13-a de aŭgusto 2015). Arkivita el la originalo je 9-a de januaro 2017. Alirita 18-a de januaro 2019 .