Geraldo Mattos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Geraldo MATTOS Gomes dos Santos [ĵeraŭdu matuz] (naskiĝis la 28-an de junio 1931 en Terezopolo, ŝtato Rio-de-Ĵanejro[1], mortis la 23-an de marto 2014) estis brazila filologo kaj Esperanto-poeto, membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj ĝia Prezidanto de 1998 ĝis 2007.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Mattos diplomiĝis pri latina kaj latinidaj lingvoj en la Pontifika Katolika Universitato de Paranao en 1958 kaj doktoriĝis pri filologio per disertacio pri la kantikoj [trobadoraj poemoj] de la kleriko Ayras Nunes, galega poeto de la XIV-a jarcento, post konkurso malfermita de la Federacia Universitato de Paranao en 1965. Li poste instruis en la Federacia Universitato de Paranao kaj la Militista Kolegio, ambaŭ en la urbo Kuritibo dum 30 jaroj, krome laboris kiel instruisto por la Ministerio pri Laboro dum 40 jaroj ĝis emeritiĝo. En la portugala lingvo li verkis pli ol tridek libroj pri la instruado de la portugala kaj pri lingvistiko. Li estis gravulo en la Rozkruca movado.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Mattos fariĝis esperantisto en 1947. Li estis membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj estis ĝia prezidanto inter 1998 kaj 2007. Laŭ lia memprezento en la retejo de la Akademio, lia precipa celo estis:

Citaĵo
 la defendo de la Fundamenta uzado de niaj participoj, kies esencan sistemon la Akademio ne sukcesis klarigi sub Waringhien 

.

Mattos estis honora membro de Kolombia Esperanto-Ligo kaj redaktoro de la rubrikoj "poezio" kaj "noveloj" de la magazino Monato ekde 1998.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Mattos verkis siajn unuajn poeziajn librojn en 1953: dramon en versoj pri Zamenhof "La Tento de la Junulo" kaj "Ivan la Sesa", ŝajne la sola versa kvinakta tragedio en Esperantujo. Pluaj verkoj estis "La Nigra Spartako", rakonto pri kaptado de negroj en la 17-a jarcento por la sklaveco, Arĉo, 109 sonetoj, persona liriko. Krome: Miniaturoj, japaneskaj poemetoj, poemaro Ritmoj de Vivo, KD Simbiozo (kun muzikestro Flávio Fonseca).

Li "laciĝis de esti poeto en 1987 pere de la libro 'La Deveno' de Esperanto, eldonita de Fonto, kaj de tiam sin dediĉis al la studo de la lingvo mem" (Akademia memprezento). Krome menciindas jenaj verkoj:

  • Centjara Esperanto: jubilea libro de Akademianoj (redaktanto)
  • La deveno de Esperanto
  • La servorajto
  • Barbaraj sonoj kaj sonetoj
  • Apartaj mondoj: verboj kaj participoj
  • En la komenco estas la vorto
  • Introdução à Língüística Matemática (Enkonduko al Matematika Lingvistiko) (portugallingve).
  • Ivan la Sesa kvinakta historia teatraĵo.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Kontribuis al Beletra Almanako n-ro 3 de septembro 2008 per la teksto "Amo ne murdas" en la rubriko "teatro". Tiu verko temas pri du krucitaj amaferoj kiam viro amindumas al virino, kies fianĉo konatiĝas kun lia fianĉino.[2]

Kontribuis al Beletra Almanako n-ro 6 de oktobro 2009 per la eseo Lingvo kaj dialekto; elirante de la tezo ke Esperanto estas fakte du dialektoj, nome la zamenhofa aŭ fundamenta kaj la nuna kiu enhavas ankaŭ diversajn ŝanĝojn kiaj sencodevioj ĉe vortoj, skriberaroj kaj vorteraroj, nekonvena novismo, stranga verbigo, reguldevioj ĉe participoj ktp., por Mattos granda parto de la kulpo de tiu dialektigo, malreguligo kaj ŝanĝoj devenas el PIV kaj el proponoj de Johannes R. G. Isbrucker kiu prezidis la Akademion de Esperanto inter 1937 kaj 1963.[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Niaj verkistoj sin prezentas. En: Fonto jun. 1982, n-ro 21, p. 27 (kun foto).
  2. Geraldo Mattos, "Amo ne murdas", Beletra Almanako n-ro 3 Septembro 2008, paĝoj 126-154.
  3. Geraldo Mattos, "Lingo kaj dialekto", Beletra Almanako n-ro 6 Oktobro 2009, paĝoj 124-132.