Pinhais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pinhais estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato Paranao. Ĝi apartenas al urbaro de Curitiba kaj la municipo mem estas la plej malgranda en Paranao laŭ areo.

Flago de Pinhais

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Pinhais en la subŝtato (ruĝe)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kultura centro en Pinhais
Stacidomo de Pinhais

Pinhais situas sur altebenaĵo en suda parto de la lando. Curitiba troviĝas nur 7 kilometrojn. La najbaraj municipoj estas Curitiba, Piraquara, Colombo, Quatro Barras, São José dos Pinhais.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro najbareco kun Curitiba, frua historio de Pinhais ligiĝis al Curitiba. Signifa okazintaĵo estis konstruado de la fervojo inter Curitiba-Paranaguá. Oficiale Pinhais iĝis municipo en 1992, kiam ĝi sendependiĝis de Piraquara.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi tereno en la 1950-aj jaroj estis deklarita grenejo de Brazilo. En la bienoj oni okupiĝis pri sojfaboj, tritikoj, maizoj kaj kotonoj. Baldaŭ - jam kiel Pinhais - alvenis la industrio.

En teritorio de Pinhais kuŝas internacia autodromo (aŭtokurejo) de Curitiba.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kirko en Pinhais
Loĝkvartalo en Pinhais

Pinhais havas humidan subtropikan klimaton (klimata klasifiko de Köppen), kun averaĝa temperaturo de 11°C en la plej malvarma monato. Dum somero, la averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 23°C, sed povas superi 32 °C en la plej varmaj tagoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]