Araucária
Araucária estas municipo kaj urbego de la brazila subŝtato Paranao. La loknomo signifas indiĝenan arbon araŭkario, kiu oftas en la subŝtato. La municipo apartenas al urbaro de Curitiba.
Enhavo
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Loĝantaro: 119,207 (en 2010) [1]
- Supermara alteco: 897 m
- Areo: 469,166 km²
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC -3
- 25°35′34″S 49°24′36″W / 25.59278°S, 49.41°U (mapo)
Geografio[redakti | redakti fonton]
Araucária situas sur altebenaĵo en suda parto de la lando. Curitiba troviĝas 25, San-Paŭlo (urbo) 364, Guarulhos 375, Campinas 381, Porto Alegre 525, Nova Iguaçu 682, Rio-de-Ĵanejro 694, São Gonçalo 718, Campo Grande 780, Belo Horizonte 844, Goiânia 992, Braziljo 1101, Salvador de Bahio 1807, Teresina 2386, Maceió 2286, Recife 2483, São Luís 2624, Natalo (Brazilo) 2671, Belém 2686, Manaus 2745 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua blankulo en hodiaŭ Araucaria en 1668 komencis kulturi bienon. En 1876 alvenis multe da rusoj, poloj kaj germanoj. Urbo formiĝis en 1890.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
En Araucária la historia produktado estis la lignaĵoj. De la 1970-aj jaroj komenciĝis konsiderinda industriiĝo de la urbego.
Klimato[redakti | redakti fonton]
La klimato en Araucária estas subtropika.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Araucária situas laŭ vojo inter São Mateus do Sul-Curitiba.
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 2 de aŭgusto 2011.