Bad Wildungen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bad Wildungen
Blazono
Flago
Bad Wildungen in KB.svg
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Kaselo
Distrikto Distrikto Waldeck-Frankenberg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05621
Poŝtkodo 34521–34537
Aŭtomobila kodo KB
Oficiala Municipokodo 06635003
Subdivido 10 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Ralf Gutheil
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Am Markt 1
34537 Bad Wildungen
Demografio
Loĝantaro 17264 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 51°07′N 09°07′O  /  51.117°N, 9.117°O / 51.117; 9.117 (Bad Wildungen) (mapo)Koordinatoj: 51°07′N 09°07′O  /  51.117°N, 9.117°O / 51.117; 9.117 (Bad Wildungen) (mapo)
Alto super la marnivelo 275 m
Areo 120,08 km²
Oficiala retejo https://www.bad-wildungen.de/
Information icon.svg
vdr

Bad Wildungen estas kuracloka urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Waldeck-Frankenberg de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2019 la komunumo havis 17 264 loĝantojn. Ĝi estas urba-banurbo kun multaj resanigaj fontoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bad Wildungen situas ĉe la rando de la mezalta montaro Kellerwald en la tiel nomata "feria lando" Waldecker Land. La urbo, kiu disvastiĝas oriente de la monto Homberg (518 metroj), estas trairita de la rojo Wilde, kiu fluas ĉe la urboparto Wega en la riveron Eder. La urbopartoj Wega kaj Mandern situas borde de la rivero Eder. Ĉi tiu rivero formas, pli norde, la akvejon Edersee, kiu situas ĉirkaŭ 10 km nordokcidente de la urbocentro de Bad Wildungen. La sudokcidentaj urbodistriktoj Hundsdorf, Armsfeld kaj Bergfreiheit estas trairitaj de la rojo Urff.

La plej proksimaj gravaj urboj estas Kassel (ĉirkaŭ 45 km, nordoriente), Marburg (ĉirkaŭ 60 km, sudokcidente) kaj Korbach (ĉirkaŭ 28 km, nordokcidente).

urbocentre