Tom Jobim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tom Jobim
Persona informo
Naskonomo Antônio Carlos Brasileiro de Almeida Jobim
Aliaj nomoj Tom Jobim
Naskiĝo 25-an de januaro 1927 (1927-01-25)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 8-an de decembro 1994 (1994-12-08) (67-jaraĝa)
en Novjorko
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Subskribo Tom Jobim
Memorigilo Tom Jobim
Familio
Patro Jorge de Oliveira Jobim
Infanoj Elizabeth Jobim • Paulo Jobim
Okupo
Okupo komponistokantistopianistogitaristo • ĵazmuzikisto • ĵaz-gitaristo • kantoverkistomuzikproduktisto • diskografa artisto • aranĝisto
TTT
Retejo https://www.jobim.org/
vdr

Antônio Carlos BRASILEIRO de ALMEIDA JOBIM, mallonge Tom JOBIM, naskiĝis la 25-an de januaro de 1927 en Rio-de-Ĵanejro, el gepatroj Jorge Jobim kaj Nilza Brasileiro. La patro mortis ok jarojn poste, kaj li kreskis kun patrino, duonpatro Celso Frota, kaj fratino Elena. Kiam li estis deksesjaraĝa, li komencis lerni ludi pianon, sed oni igis lin komenci studi en universitato arkitekturon, 1946. Sed kiam li estis dudekjaraĝa, li forgesis tion favore al muzika kariero. Li komencis kiel pianisto en kabaredoj, sed baldaŭ li registris diskojn ĉe Continental Records 1952, kiam lia filo Paulo jam naskiĝis de lia edzino Theresa. Kvar jarojn poste li laboris kiel arta direktoro por alia kompanio (Odeon), sed, plej grave, li komencis kunlabori kun poeto Vinicius de Moraes, kaj ili produktis la sukcesan kaj gravan muzikon por la teatraĵo Orfeo de la Karnavalo, kiun famigis plivaste la filmo Nigra Orfeo.

Bossa Nova[redakti | redakti fonton]

João Gilberto estis en 1958 preskaŭ nekonata kantisto, sed tiam li registris kelkajn kantojn de Tom Jobim, inter ili Desafinado (malagordigita) kaj Chega de saudade, kiujn oni rigardas kiel la unuan aperigon de la bossa nova. Tio estis grava muzika movado, kiu daŭrigas ĝis hodiaŭ, kaj kiujn oni priskribis tiam kiel logantan miksaĵon da usona ĵazo malvarma kaj eŭropa klasika harmonio, kiu vere estas amasa kulturo regata de facila aŭskultado de rokenrolo. La ritmo de tiu nova muziko estis dolĉa takto da ok notoj regulaj kun malregulaj akcentoj, kiu devenis de sambo, kiu siavice venis de afrika muziko, kiun oni ludis per perkutaj iloj. Fakte, bossa nova nudigas sambon de bruo kaj malsimplaĵoj, aperigante ĝentilan zumadon pli mallaŭtan, sed kiu ankoraŭ enhavas hipnotajn akcentojn. Aldone, estas frotado de gitaro kun glitantaj melodioj kaj vortoj. La rezulto estas tre alloga ritma muziko, kiu rekte venas al koro de aŭskultanto.

Oni kredas vidi en tiu muziko, ankaŭ, influojn de ĵazistoj usonaj kiel Gerry Mulligan, Chet Baker kaj Barney Kessel, kiuj, certe, influis la muzikon de Tom Jobim. Sed tre grave en lia muziko estis ankaŭ francaj komponistoj, kiel Debussy kaj Chopin, kaj ankaŭ lia samlandano, Heitor Villa-Lobos. Sed en la mezo de la kvindekaj jaroj, gitaristo Laurindo Almeida aldonis ritmojn bosanoveskajn en siajn registraĵojn diskajn, kaj Gilberto ankaŭ komencis ludi sian gitaron per tiuj sinkopivaj ritmoj, kiuj iĝis bazon de bossa nova. Pro tio, Jobim atribuis la kreadon de tiu nova muzika formo al Gilberto. Tamen, Jobim mem vestis la novan ritmon per sia supera harmoniado kaj melodioj, per sia kantaro nova. Chega de Saudade, evidente, lanĉis la movadon bossa nova en Brazilo, kaj la partituro de Nigra Orfeo (Black Orpheus, en la originala titolo) lanĉis la ritmon en la tutan mondon en 1959. Tri jaroj poste Stan Getz registris Desafinadon, kio konatigis lin kaj Jobimon mem en Usono. La vortojn bossa kaj nova oni aldonis al muzika terminaro usona, kaj multaj famaj kantistoj tie aldonis la novan ondon al siaj kantoj. Multajn el liaj komponaĵoj oni konsideras parto de la trankvila kaj aparte harmonieca stilo "salono".

Garota de Ipanema[redakti | redakti fonton]

Tom Jobim kaj Chico Buarque ĉe la Internacia Kantivalo (FIC) en 1968

En 1964, kiam oni dirus, ke Bossa Nova komencis stagni, João Gilberto kaj Tom Jobim aperigis Garota de Ipanema (knabinon de Ipanema), kiu reviviĝos ĝin. Tri jarojn poste, Jobim estis pli vaste konigita, kiam li kunlaboris kun Frank Sinatra, en kabaredeska programo televida, kiun li gvidis en tiu tempo en Usono. Frank kaj Tom kantis duope la Knabinon de Ipanema kaj en la portugala kaj en la angla sinsekve. Ilia kunlaborado komencis 1966 kaj daŭris ĝis la sepdekaj jaroj. En tiu tempo la bosanovo ne estis jam nova, kaj perdis grundon, sed nun ankoraŭ estas en la muziko de Brazilo, iel ajn. Jobim preferis registri al koncertumi, do li produktis multajn diskojn per firmaoj Verve, Warner Bros, Discovery, A&M, CTI kaj MCA de la sesdekaj al sepdekaj jaroj, kaj por Verve en la okdekaj ĝis la naŭdekaj. Lia gitara kaj piana ludadoj havis simplan stilon, modestan kaj ofte ĉarman. Li plej ofte laboris por kinaj kaj televidaj sonbendoj brazilaj. Sed finfine en la naŭdekaj jaroj, denove li iĝis popola, kiam li denove koncertumis kun sia dua edzino, Ana Lontra, sia filo Paulo kaj sia filino Elizabeth, kune kun aliaj muzikistoj amikaj, kiuj formis la Novan Bandon. Ili trairis Brazilon koncertumante en 1993. Baldaŭ poste li mortis pro koratako. Lia influo en la muziko de Brazilo estas tre granda.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Alejandro Cossavella kaj Flávio Fonseca registris diskon, "Brazila Kolekto, Tom Jobim en Esperanto", kun la vortoj de la naŭ plej belaj kantoj de Jobim en Esperanto. La disko entenas libreton kun la vortoj por ĉiu kanto en Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]