Brazila Kolekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Brazila Kolekto - Tom Jobim en Esperanto estas kompaktdisko registrita de la bazilaj muzikistoj Alejandro Cossavella kaj Flávio Fonseca en 2002. Ĝi prezentas la muzikon kaj lirikon de dek el la plej belaj bosanovaj kantoj de la brazila komponisto Tom Jobim en Esperanto. La disko entenas libreton kun la vortoj por ĉiu kanto en Esperanto.

La kantoj[redakti | redakti fonton]

  1. Korkovado (kantas Alejandro Cossavella)
  2. Tristas (kantas Flávio Fonseca)
  3. Akvo Fluas (kantas Alejandro Cossavella)
  4. Sunvojo (kantas Flávio Fonseca)
  5. Unutona Sambo (kantas Alejandro Cossavella)
  6. Dindi (kantas Silvana Albuquerque)
  7. Mistonulo (kantas Alejandro Cossavella)
  8. Ondo (kantas Flávio Fonseca)
  9. Medito (kantas Alejandro Cossavella)
  10. Knabino el Ipanema (kantas Flávio Fonseca kaj Alejandro Cossavella)

Recenzo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ege riĉaj harmonie

La disko prezentas la tradician brazilan muzikan kulturon, pli ĝuste nur unu el ties paĝoj, nome la bosanovon. Bosanovo estas speco de brazila muziko, parenca al la fama sambo, sed pli malrapida kaj milda. Kaj la disko tre digne prezentas tiun mildan kaj agrablan muzikaĵon – ĉiuj kantoj estas unustilaj orelkaresaj komponaĵoj kun sufiĉe facilaj meditaj versoj, plejparte senrimaj.

Oni do ne atendu de la disko variecon kaj buntecon. Por homo preferanta ion ritman kaj laŭtan, la disko povas eĉ ŝajni iom enua. Kaj tio estas komprenebla: la disko celis prezenti nome tiun solan specon de muziko – la bosanovon; kaj ŝatantoj de agrabla, reviga kaj eĉ iusence animpuriga muziko estos plene kontentigitaj.

La eroj estas preskaŭ ĉiuj hel-minoraj, variaj ritme kaj ege riĉaj harmonie. La muziko estas tre diafana kaj ne troŝarĝita per diversaj muzikkoloroj – unuvorte, ĉiuj muzikaĵoj estas tre profesie prezentitaj. La kantado estas diskreta kaj tre kongrua al la tuta humoro de la disko. Du viraj kaj unu virina (en unu sola kanto) voĉoj estas agrablaj kaj la prononco (same kiel la nivelo de la lingvaĵo) estas bona. La tekstoj preskaŭ ĉiuj estas pri amo kaj pri soleco, ankaŭ la senco ege konformas al la tuta koloraĵo de la disko.

Aparte menciindas la kantoj Korkovado, Unutona sambo, Knabino el Ipanema – ĉiu povas trovi inter ties harmonioj, melodioj kaj sencoj de la tekstoj veran plezuregon. Iom elstaras pro malordinaraj ritmo kaj formo la komponaĵo Sunvojo, kun riĉa akustik-gitara solo, kaj Medito preskaŭ senritma libera meditado.

Entute do oni ne povas ne rimarkigi tion, ke la disko estas tre altkvalita muzike, kio povas nur ĝojigi – ĉar nuntempe muzika kulturo de Esperantujo iom malpli progresas kompare al poezi-kulturo. Nu, kio do – la disko tre digne kontribuas al nia muzika kulturo, kaj ni povas nur konsili kaj rekomendi al ĉiuj ŝatantoj de malrapida harmoniriĉa muziko laŭeble plej rapide ĝui la diskon Brazila kolekto. 
— Jefim Zajdman[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]