Jefim Zajdman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jefim Zajdman
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1937 (1937-07-08)
Morto 23-an de decembro 2017 (2017-12-23) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ukrainio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Teatraĵo de Anton Ĉeĥov en Jalto dum SAT-Kongreso en 2012 kun aktorado de Jefim Zajdman (maldekstre).

Jefim ZAJDMAN (ruse Ефим Семёнович Зайдман), por multaj esperantistoj kromnome “Fima”, naskiĝis la 8-an de julio 1937 en Simferopolo,[1] mortis la 23-an de decembro 2017 en Jalto (Krimeo)[2][3].

Unuaj paŝoj en Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Jefim Zajdman profesie estis matematikisto kaj programisto, esperantistiĝis en Ĥarkovo[4] kiam li studis en la loka universitato, unua lia instruisto estis esperantisto V. Kotelevcev (1957). Jefim organizis la unuan junularan E-klubon en Kolomno (Moskva regiono) en 1961, estis kunfondinto de la Sovetia Esperantista Junulara Movado (1966) kaj unua gvidanto de ĝia kulturfako.

Agado en Krimeo[redakti | redakti fonton]

Jefim Zajdman estis fondinto kaj konstanta gvidanto de jalta Esperanto-klubo "Tero" dum 40 jaroj (1977-2017), Esperanto-instruisto, turisto kaj aktivulo de petveturado, iniciatinto kaj organizanto de tradicia Esperanto-festivalo «Velura Sezono» ekde 1979, kaj Esperanto-renkontiĝo «Aroma Jalto», kunfondinto de unua barda klubo "Земля" (gvidanto V. Soroka) kaj kunorganizanto de la unua urba barda festivalo «Aŭtuna Jalto» (ruse «Осенняя Ялта»).

Kune kun novosibirska esperanto-klubo (gvidanto de la klubo K. Arbekova) Jefim Zajdman organizis internaciajn renkontiĝojn «RA-IET» en Krimeo (Tarĥankut - 2008, 2010, 2012). Dank’al li Jalton vizitis amasa junulara karavano (Post-kongreso de IJK-67, 2011). Kune kun teamo de SAT-anoj li sukcese aranĝis SAT-kongreson en Jalto (2012). Krome li estis gastigema homo kaj laŭ «Pasporta servo» Jalton kaj Krimeon vizitis multe da esperantistoj.

Jefim Zajdman estas aŭtoro kaj tradukisto en Esperanton de multaj kantoj, inter kiuj preskaŭ cent estas bardaj. En 1977 li tradukis kelkajn ariojn el la rok-opero «Jesuo Kristo — superstelo» de Andrew Lloyd Webber kaj prezentis ilin en E-aranĝoj en Jalto, Dagestano kaj Kievo. En 1981 li verkis humuran teatraĵon «Krimea legendo», kiun oni prezentas ĝis nun.

Ekde la 23-a de septembro 2006 li estis organiza gvidanto kaj tradukisto al Esperanto tekstojn de Anton Ĉeĥov kaj Nikolaj Gogol por la jalta esperanta teatra studio "Improvizo" (reĝisоrino S. Kravcova).

Jefim Zajdman recenzis registritajn sur diskoj E- kantojn kaj ankaŭ E-librojn, artikolis en E-gazetoj. Li estis ĵurnalisto kaj historiisto de E-movado, okupiĝis pri jaltaj E-pioniroj kaj pri esperantistoj-mondvojaĝantoj. Krome li dum jardekoj estis komitatano de ILEI.

Laŭ decido de la estraro de REU Jefim Zajdman estis nomumita rusia «Esperantisto de la jaro 2016» — pro senlaca laboro pri organizado de renkontiĝoj, preparado de novaj esperantistoj, modela gvidado de la loka klubo kaj pro pluraj aliaj meritoj.

Jefim Zajdman tragike forpasis la 23-an de decembro 2017, rezulte de vojo-akcidento, okazinta en Jalto la antaŭan tagon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

an (ruse)

Referencoj[redakti | redakti fonton]