Nacia identeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nacia identeco estas individua sento de identeco kaj de aparteno je ŝtatonacio, sento dividata kun grupo da homoj, senrigarde de la persona stato de civitaneco.

Nacia identeco ne estas denaska trajto; pluraj studoj montris ke la nacia identeco de persono estas rekta rezulto de la ĉeesto de komunaj, grupidentigaj elementoj en la ĉiutaga vivo: naciaj simboloj kaj koloroj, lingvo, aludoj kaj memorigoj pri la nacia historio kaj pri nacia konscio, kulturaj elementoj kiel muziko, kuirarto, literaturo aŭ teatro, kaj amaskomunikiloj kiel radiofonio, televido, gazetaro aŭ grupidentigaj interretaj servoj.

La nacia identeco de multaj ŝtatanoj aŭ nacianoj tendencas fortiĝi se la ŝtato aŭ la nacio estas minacata milite. La senco aparteni al la nacio pliklariĝas kiam individuoj serĉas grupiĝon kun samnacianoj por protekti sin kaj lukti kontraŭ la komuna minaco.

Estas kazoj kiam nacia identeco kolizias kun la persona civitana identeco: ekzemple, multaj israelaj araboj identigas sin kun arabapalestina identeco, dum formale ili estas civitanoj de la ŝtato Israelo kiu estas en konflikta stato kun la Palestina Aŭtonomio kaj multaj arabaj ŝtatoj. La civitanoj de Tajvano ankaŭ havas identecan krizon: la personaj identigiloj kaj pasportoj nomas la hejmlandon "Respubliko de Ĉinio", sed pro la jardeka minaco de la Popola Respubliko de ĈinioKontinenta Ĉinio kontraŭ la insulo de Tajvano, signifa parto de la insulanoj pli identigas sin "tajvananoj" ol "ĉinoj".

Krome kompreneble estas nemalmultaj kazoj en kiuj la nacia identeco de socia grupo estas subpremata fare de la registaro de la ŝtato en kiu la grupo vivas. Konata ekzemplo estis en Hispanio sub la aŭtoritata diktatoreco de Francisco Franco (1939-1975) kiu nuligis la oficialan rekonon de la eŭska, galega kaj kataluna lingvoj unuafoje en la historio de Hispanio, kaj deklaris la hispanan sola permesata lingvo de ŝtataj aferoj kaj de edukado, kvankam milionoj de la ŝtataj civitantoj parolis aliajn lingvojn.

Pozitiva esprimiĝo de nacia identeco estas patriotismo, dum negativa esprimiĝo nomatas ŝovinismo.