Atabako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atabako

Atabako (portugale: atabaque) estas tamburo de brazila muziko, kiun oni uzas antaŭ ĉio en la kultoj de afrikobrazilaj religioj (kandombleo, umbando kaj makumbo), por la akompanado de la bataldanco kapoejro kaj en la sambo.

Sur rita kampo tamburaro konsistas el tri instrumentoj: La plej malalta kaj granda estas nomiĝas rumo (port.: rum, proks. 120 centimetrojn), pli alte agordita estas la rumpo (port.: rumpi, proks. 90 centimetrojn), la plej alta kaj malgranda nomiĝas leo (port.: , proks. 70 centimetrojn). La mezuroj povas treege varii.

Simile al kongao atabako estas barelforma tubotamburo, kiun fakte ofte ankoraŭ produktas barelfaristoj. Ĝi tamen estas pli longeca, malpli ventreca kaj maldikiĝas, aparte je la malsupra finaĵo, pli klare ol kongao. Pro la mallarĝa kaldrona malfermaĵoj atabako kuŝas kutime en starigilo, kaj oni ludas ĝin pro ĝia grandeco starante. La felon (kutime el kaprohaŭto) pli frue oni agordis per ŝnuro kaj paliseto, nun oni uzas plej ofte ŝraŭbostreĉilon.

Ĉu oni ludas atabakon kiel mantamburo aŭ per lignaj bastonetoj, dependas de la kult(ur)a kunteksto de ĝia uziĝo. Plej okulfrapa estas ja la ludo per iom dika bastono kaj unu libera mano sur la rumo, respektive per du longa, maldikaj bastonoj sur rumpo kaj leo. Tiu ĉi ludoteĥniko estas karakteriza por la muziko de kandombleo. Ĉiuj aliaj stiloj estas ludataj permane. La teĥniko estas plejparte identa kun la kongaa frapteĥniko, tamen oni ne uzas fermitajn, sed nur malfermajn batojn.

Kiel la muziko ludata sur ĝi ankaŭ la instrumento mem estas afrikdevena. La araba influo (en la araba lingvo tabaq, pl. atabaq estas la nomo por bareltamburo) kaj tiu de Portugalujo ne jam estas klarigita.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tiago de Oliveira Pinto: Capoeira, Samba, Candomblé. Afro-brasilianische Musik im Recôncavo, Bahia. pj. 188-193. Reimer, Berlino 1991 (Veröffentlichungen des Museums für Völkerkunde Berlin N.F., Abtl. Musikethnologie 7). ISBN 3-496-00497-5