Makumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Makumbo (portugale: macumba) estas afriko-brazila religio, kiu tamen pli kaj pli sin malligis de siaj afrikaj radikoj kaj estas malpli klarkontura ol kandombleo.

Ofte makumbo signifas nur la multnombro de la religiaj popolaj tradicioj vivantaj en Brazilo kun afrika deveno, kiuj ne nur limiĝis je la nigrula loĝantaro, sed ankaŭ vaste enpenetris en la blankulajn loĝantotavolojn. Makumbo ofte ekzistas apud aŭ laŭ sinkretisma maniero kune kun la populara katolika kredo de grandparto de la brazila socio, kvankam eŭropemuloj kaj usonemuloj ofte tion malakceptas.

En makumbo grave rolas la kredo je sorĉistoj kaj fetiĉoj. Ne nur blanka (= utila), sed ankaŭ nigra (= malutila) magio apartenas al makumbo.

Makumbo estas tre malaproba esprimo. Se estas asertata de oni, ke li praktikas makumbo, tio signifas por kristokreda brazilano, ke li evitu ĉi tiun homon. Pri makumbo vivas simile misteraj imagoj kiel je voduo. Ambaŭ originas en okcidentafrika tradicio kaj estas en iomete ŝanĝita formo ankaŭ praktikataj en Kubo je la nomo santerio. Tamen makumbo estas pluevoluo de iama sklavoreligioj el Angolo kaj Kongo. Tiuj ĉi regionoj jam frue estis treege influataj de kristanismo. Tial preĝoj kaj kantoj en makumbo estas verkitaj en la portugala anstataŭ en afrika lingvo. Ekzistas ankaŭ plej alta estaĵo, same kiel en kristanismo, kiu nomiĝas Zumbi.

Makumbo flegas apartan ligon kun la mortintoj. Pro tio temas pri tanatocentrisma religio, kio distingas ĝin de aliaj afrikobrazilaj kultoj.