Soloo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Soloo (latine solo: "sola") estas elemento de muzikaĵo, je kiu soloisto ludas sian instrumenton sole aŭ akustike elstare en la malfono, akompanate de aliaj instrumentoj.

En la ĵazo solooj havas centran gravecon kaj eblas ankaŭ por akompanaj instrumentoj kiel drumo kaj baso. Soloon en ĵazo oni plejparte improvizas, en la rokmuziko nur malofte. Famaj rokgitarosolooj aŭdeblas ekz. de Led Zeppelin en Stairway to Heaven aŭ de Guns N' Roses en November Rain.

En la klasika orkestro la soloo malas la tutecon, precipe ja ĉe la arĉinstrumentoj, kiuj aliakaze ludas engrupe la saman voĉon. En la baroka granda konĉerto la muzika formo baziĝas sur la alternado de tutecaj kaj soloaj pasaĝoj. Je tio la soloon koncertas ne unuopa instrumento, sed grupo da instrumentoj, kiuj ĉiu por si mem propran voĉon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]