Tuteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tuteco (itale tutti, ĉiuj) estas termino, kiu signifas, ke la tuta orkestro ludas, male al la solo tie, kie (parto de) la orkestro silentas.

La nocio tutti troviĝas ofte en la partituro. Ankaŭ en la barokmuziko oni uzas la terminon, kie la ripieno kaj konĉerteno ludas kune.

Variantoj de la termo tutti estas: tutta, tutte, tutto kaj ankaŭ tiuj signifas 'la tutecon'. Ekzemple en pianomuziko foje menciitas tutte le corde resp 'ĉiuj kordoj', kiam oni ne uzu la dampopedalon (maldekstra pedalo de la fortepiano). Male al una corda, resp. "unu" (fakte ofte 2) kordo, kun la maldekstra pedalo.

Orgentuteco[redakti | redakti fonton]

la tutti-piedŝaltilo de orgeno

Alia speco de 'tutti' estas tiu ĉi de orgeno: tiam ĝi rilatas al instalaĵo, kiu ebligas enŝalti ĉiujn registrojn apartenaj al la plena orgeno. Tiu ĉi kelkfoje ne entenas registrojn mallaŭtajn, kiuj ja tamen foruzas venton.