Sambofestivalo de Coburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sambofestivalo de Coburg estas sambofestivalo ĉiujare okazanta ekde 1992 en la suprofrankona urbo Coburg. Ĝi estas la plej granda evento tiuspeca ekster Brazilo, metropolo de sambaj danco kaj muziko. La private organizata aranĝo okazis unuafoje en 1992 kun 20 grupoj el en- kaj eksterlando, du jarojn poste jam estis 40 grupojn kun 1000 aktivuloj. Nun ĝi allogas pli ol cent grupoj kun pli ol tri mil aktivuloj kaj – depende de la vetero – ĉiun jaron ankaŭ pli ol 200.000 vizitantojn al Coburg. Inter la 12-a ĝis 14-a de julio 2013 okazis la 22-a sambofestivalo en Coburg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ideon, okazigi sambofestivalob en Coburg, havis aktoro kaj muzikisto Michael Häfner, kiu laboris ĉe la teatro de Coburg. Li estis vojaĝinta Sudamerikon kaj fininta edukadon ĉe la Internacia Lernejo pri Perkutado en Munkeno, pro tio li spertis pri brazila sambo. Post komence skeptika reago pri sia propono Häfner povis konvinki la urbestr(ar)on pri atendenda sukceso de la festivalo. Finance la festivalon subtenis ĝis 1997 asekuro, en lasta tempo ankaŭ ŝparkaso subtenis per mondonacoj. Tial de la 17-a ĝis 19-a de julio 1992 povis okazi la plejparte honorofice organizata sambofestivalo en Coburg, je kiu prezentis 50 artistoj el 18 diversaj sambolernejoj kaj 30.000 spektantoj. Aktuale ĉiun jaron la festivalo allogas pli ol 200.000 vizitantojn al Coburg, kie aktivas 3000 sambistoj el la tuta mondo je ĉeesto de la "Reĝino de Sambo" el Rio-de-Ĵanejro.

En 2014 la patrona asocio Edison Carneiro el Rio-de-Ĵanejro distingis la festivalon per la Premio Edison Carneiro por la plej bona samboevento ekster Rio-de-Ĵanejro.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Coburger Tageblatt, 10-a de decembro 2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]