Fajfilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fajfiloj de usonaj policistoj
Fajfilo de Boatestro

Fajfilo estas iom mallaŭta blovinstrumento kiu faras sonon pro enfluo de aero. Ĝenerale la fajfilo ludas nur unu tonikon. Multaj specoj ekzistas: malgrandaj signalfajfiloj estas uzataj de policanoj kaj sportjuĝistoj; tiuj plejofte estas trilofajfiloj. Ŝipoj kaj trajnoj tamen ofte havas grandajn fajfilojn kiel signalilojn. Ekzistas ankaŭ fajfiloj de alta frekvenco, ne aŭdeblaj de homoj, sed ja de aliaj bestoj kiel ekzemple hundoj.

Malgraŭ tiuj ĉi profanaj funkcioj signalaj ili ankaŭ povas esti muzikinstrumentoj: orgenoj havas depende de sia grandeco ofte plurajn milojn da fajfiloj, ĉar ĉiu manuala registro devas havis almenaŭ 50 fajfilojn. Malgranda orgeno havas proksimume registrojn, dum kiam granda orgeno havas eble 50, 70 aŭ eĉ pli registrojn kaj do fajfilonombron konforman al tio. Alia uzo muzika ekzistas en brazila sambomuziko, kie ĝi estas konsiderata kiel perkutinstrumento, markanta la ritmon. Tiu ĉi trilofajfilo povas eligi tri malsamajn tonojn; ĝi nomiĝas en la brazila portugala lingvo apito kaj estas ankaŭ konata kiel sambofajfilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]