Pandero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pandero
Pandeiro.JPG
Klasifikado
Frapinstrumento
Tonamplekso
El acuta sono de cimbaletoj al malacuta sono de membrano
Parencaj instrumentoj
Tamburino
Muzikistoj
Kategorio: Panderistoj

PanderoPandejro (portugale pandeiro) estas frapinstrumento, kiu devenas el la Arabujo. Ĝi estas maldika kaj cirkla tamburo, kun cimbaletoj ĉirkaŭe. Male al aliaj tamburoj, ĝi ne havas gravan skatolon de resonanco ĉar la dikeco, ĉirkaŭe 4,5cm, estas multe pli malgranda ol la diametro, cirkaŭe 25cm. Ĝi similas al tamburino, distingiĝas tamen de ĉi tiu per la aranĝo de la tintiloj. Dum kiam je tamburino du cimbaletoj interfrontas sablohorloĝforme, ĉe pandejro ili formas konkon. Per tio ekestas esence malpli laŭta tintado, simila al la sono de ĉarlestono en frapinstrumentaro. Kelkaj instrumentoj havas inter la cimbaletoparoj kroman metaldiskon, kies tasko estas dampi la sonon kaj eviti posttintadon de la cimbaletoj. Tio ebligas pli diferencigatan ludmanieron de la fingraj kaj manaj frapoj, kiun la sono de la tintiloj ne ĝenas.

Estas pluraj varioj kaj nomoj, depende de la lando. Ĝi similas al tamburino sed estas alia instrumento (komparu, ekzemple, en la portugala lingvo, vortojn: pandeiro [1] kaj pandeireta [2]).

Por la diversaj uzoceloj oni evoluigis variajn panderojn. Ili ekzistas je grandoj inter 20 kaj 35 centimetroj, je kio 25 centimetroj estas la plej kutima grando. Iliaj frapofeloj estas aŭ naturaj aŭ plastaj. En Brazilo kutime ĝia diametro estas 20,32cm, 25,4cm, 27,94cm aŭ 30,48cm. La membrano povas esti leda aŭ nenatura. Ofte uzata por ludi sambon, "forró" kaj kapoejran muzikon, tamen nuntempe ĉiujn ritmojn. Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "aŭskultu sambon per pandero" aŭskultu sambon per pandero 

Uzo[redakti | redakti fonton]

Pandero estas uzata laŭtradicie en kapoejro, sambo kaj ĉoro. Oni ludas ĝin kaj en pli malgrandaj ensembloj same kiel en la grandaj sambolernejoj. La ludoteĥnikoj kaj ankaŭ la uzataj panderoj estas en la diversaj muzikstiloj parte tre malsamaj.

La ludo je kapoejro estas plej simpla. Ekzistas baza ritmo, kiu preskaŭ ne estas variata kaj ne postulas lertan ludoteĥnikon. En la grandaj sambolernejoj la instrumento estas spektakla montroinstrumento, ĉar ĝi pro sia malalta laŭteco de centoj da aliaj tamburoj preskaŭ ne estas aŭdebla. Tiucele oni kunportas grandajn plastofelajn panderojn, kiujn oni ĵonglas dum la dancado

Pli gravan rolon pandero ludas en sambopagodo. En ĉi tiu "ĉambromuzia versio" de surstrata sambo oni uzas plastofelajn panderojn.

En ĉoro pandero ofte estas la ununura frapinstrumento. Jen uzatas precipe la malalta naturfela pandero kun sia larĝa sonspektro. La muziko postulas tre altan lertecon: Panderisto devas kaj meti ritman fundamenton kaj ankaŭ kunludi akcentojn de la melodio kaj elformi la transiroj inter la unuopaj partoj de muzikpeco.

Pro sia varieco pandero estas uzebla en preskaŭ ĉiuj muzikstiloj, ankaŭ tie, kie ĝi laŭtradicie ne estas uzata. En Muziko Populara Brazila ĝi estas ofte trovebla, sed ankau ĉe forró aŭ en moderna funko.

Ludoteĥniko[redakti | redakti fonton]

Ludante panderon
Ludante panderon

Oni tenas panderon per la maldekstra mano antaŭ la korpo (dekstramanuloj). La dekstra mano frapas la sonojn per dikfingro, fingropintoj, manbuleto aŭ plata manplato. Depende de stilo kaj intencata sono oni turnas panderon dum la ludado tiel tien kaj reen, ke oni ludas per la cimbaletoj kontinuajn 16-ajn notojn (grava aspekto de la teĥniko de Marcos Suzano). Tio ĉi analogas al la ĉarlestona funkcio de frapinstrumentaro. La dikfingro dekstramana frapas aŭ sonantan, malferman tonon aŭ dampas ĉi tiun, restante sur la felo. Tiu ĉi plej malalta tono de pandero generita ĉe la felorando estas komparebla kun la bastamburo de frapinstrumentaro. La malferma sono ankaŭ estas generebla per la fingropintoj, tiun ĉi teĥnikon evoluigis Marcos Suzano. Se oni frapas per la plata mano en la mezon de la felo, oni ricevas akran kaj mallonge sonantan sonon knartamburecan. Krome je naturfelaj panderoj oni havas la eblecon, influi la streĉon sur la felon per premo de la dikfingro de la maldekstra mano, pro kio la tonalto estas ŝanĝebla senŝtupe. Finfine ankoraŭ ekzistas dampitaj tonoj genereblaj per fingropintoj kaj manbuletoj ĉe la ekstera rando de pandero.

La kombinaĵo kaj lerta uzado de ĉiuj ĉi soneblecoj pandero povas soni kiel frapinstrumentaro. Precipe kombinite kun mikrofono kaj bonaj agordoj ĉe la mikspupitro efektoplenaj sonoj estas genereblaj.

Gravaj panderistoj[redakti | redakti fonton]