Landa Asocio de Meklenburgo-Antaŭpomerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Landa Asocio Meklenburgo-Antaŭpomerio (mallongigo LAMA, germana nomo Landesverband Mecklenburg-Vorpommern) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj.

Tradicie la landa asocio aparte subtenatas fare de la loka Esperanto-grupo en Neubrandenburg, sed ankaŭ estas tradiciaj lokaj grupoj en la landa ĉefurbo Schwerin, en la marhavena urbego Rostock kaj en aliaj urboj. Jam ekde la jaro 1978 ĉiujare dum somera semajno borde de lago Dreetzsee en la proksimeco de la Brandenburgia komunumo Thomsdorf okazas la Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro (SEFT). Pliaj internaciaj renkontiĝoj estas neregulaj. La landa asocio aparte kunlaboras kun la aliaj naciaj kaj regionaj Esperanto-asocioj borde de la Balta Maro, en Pollando, Baltio, Skandinavio kaj nordokcidenta Rusio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]