Eŭropaj Demokratoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Eŭropa Demokratia Partio.


La Eŭropaj Demokratoj (france "Démocrates européens", angle "European Democrats" aŭ "ED") (ne konfuziĝu kun la Eŭropa Demokratia Partio je mala ideologio) estas asocio de partioj en la Eŭropa Parlamento, asociitaj portempe al la Eŭropa Popola Partio en la eksa frakcio de la Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj (EPP-DE), nun Frakcio Eŭropa Popola Partio.

Kiel parlamenta frakcio, ili ne plu ekzistas en la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo ekde la nomŝanĝo de la frakcio EPP la 23-an de junio 2009. Ĝi konsistas precipe el membroj de la Eŭropa Demokrata Unuiĝo, kiu ne aliĝis al la Eŭropa Popola Partio kaj tri el ĝiaj ĉefaj membroj anoncis ke il aliĝos al la frakcio Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj (EKR), fondita en julio 2009.

Membroj[redakti | redakti fonton]

ODS kaj la britaj konservativuloj kaj unianistoj aliĝis al la frakcio Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj la 22-an de junio 2009.