Eŭropa Pirata Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eŭropa Pirata Partio
Parti pirate européen
Emblemo de Eŭropa Pirata Partio
Prezidantino Amelia Andersdotter
Fondiĝo 21-a de marto 2014
Ĉefa sidejo Bruselo
Koloro(j) Nigra kaj blua
Ideologio Kiberdemokratio
defendo de fundamentaj rajtoj kaj de demokratio, reformo de aŭtorrajto, lukto kontraŭ la privataj monopoloj kaj la sistemo de patentoj.
Internacia aliĝo Internacia Pirata Partio (IPP)
Retejo http://www.europeanpirates.eu
v  d  r
Information icon.svg


La Eŭropa Pirata Partio (france "parti pirate européen") estas eŭropa politika partio fondita en 2014 en Bruselo. Ĝi arigas la piratajn partiojn de la diversaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio.

La fondinta Kongreso elektis Amelia Andersdotter, eŭropan parlamentanon elektitan en Svedio, kiel prezidanton, kaj du vicprezidantojn, Martina Pöser kaj Maxime Rouquet[1].

Okaze de la eŭropaj balotoj, la Eŭropa Pirata Partio prezentis du kandidatojn por la prezideco de la Eŭropa Komisiono : Amelia Andersdotter kaj Peter Sunde.

La parlamentanoj de la partio sidas nun en la Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco[2].

Rezultoj en la eŭropaj balotoj de 2014[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Pirata Partio ricevis entute 868 069 voĉojn (ekster Italio)[3].

Ŝtato Elektitoj Rezulto Limo Partopreno Voĉoj
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio 0[4] 4.78 % 5 % 18.2 % 72 514
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 0 0.24 %  ??  ?? 37 999
Flago-de-Germanio.svg Germanio 1 1.4 % -- 48.1 % 424 510
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 0 2.1 % 4 %  ??  ??
Flago-de-Kroatio.svg Kroatio 0 0.39 %  ?? 25,10% 3 623
Flago-de-Finlando.svg Finnlando 0 0.7 %  ??  ?? 12 355
Flago-de-Francio.svg Francio 0 0.2 %[5] 5% 42.43 %[6] 37 841
Flago-de-Grekio.svg Grekio 0 0.9 % 3 %  ?? 51 577
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo 0 4.23 %  ??  ?? 8 259
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio 0 2.58 % 6 % 20.96% 10 005
Flago-de-Estonio.svg Estonio 0 1.83 %  ??  ?? 6 018
Flago-de-Italio.svg Italio En koalicio kun "La Alia Eŭropo"
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 0 0.8 % 4% 37,3 40 064
Flago-de-Pollando.svg Pollando 0 0.019 % 5 % 23.83% 1042
Flago-de-Svedio.svg Svedio 0 2.2 % 4 % 48.9 % 77 477
Flag of the United Kingdom (3-5).svg Britio 0 0,06%[7]  ??  ?? 8 597

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] sur la interretejo "euroelection.co.uk".
  2. Verduloj - Eŭropa Libera Alianco
  3. Rezultoj 2014 de la Eŭropa Pirata Partio (tabelo)
  4. http://piratetimes.net/ppcz-might-still-get-an-mep-in-eu-parliament/ La limo estos kontestita en justico ; se ĝi gajnus, la partio sendus unu elektiton.
  5. La listoj de la Pirata Partio ricevis averaĝe 0,28% en la distriktoj, kie ili estis kandidatoj
  6. Rezultoj de la eŭropaj balotoj de 2014 sur la interretejo de la Ministerio pri enlandaj aferoj
  7. La listo de la Pirata Partio ricevis 0.49% en la sola distrikto, kie ĝi estis kandidato (nordokcidenta regiono)

Aldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]