Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj
Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj | ||
---|---|---|
![]() | ||
Eŭropa politika partio | ||
Dum | 1-a de oktobro 2009 – | |
Antaŭulo | Movado por Eŭropa Reformo | |
Fondodato | 1-a de oktobro 2009 | |
Sidejo | Bruselo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj | |
---|---|
france Alliance des conservateurs et réformistes européens angle Alliance of European Conservatives and Reformists | |
prezidanto | Giorgia Meloni |
Ĝenerala sekretario | Daniel Hannan |
Fondiĝo | 2009 |
Ĉefa sidejo | Avenue des Gaulois 18 1040 Bruxelles, Belgio |
Koloro(j) | blua kajblanka |
Ideologio | Konservativismo, eŭroskeptikismo, ekonomia liberalismo |
Eŭropa aliĝo | Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj |
Retejo | ecrparty.eu |
La Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj (franclingve "Alliance des conservateurs et réformistes européens", anglalingve "Alliance of European Conservatives and Reformists" aŭ AEKR) estas dekstre centra kontraŭfederalista eŭropa politika partio. Ĝi estas ligita al la frakcio Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj (EKR) en la Eŭropa Parlamento kaj al la pensfabriko New Direction - Foundation for European Reform.
La partio estis fondita la 1-an de oktobro 2009, post la kreo de EKR sekve de la eŭropaj balotoj de 2009. Ĝi estis oficiala agnoskita de la Eŭropa Parlamento en januaro 2010. Ĝi konsistas el 46 membroj el 54 de EKR, ok elektis ne partopreni.
Okaze de ĝia unua kongreso en Varsovio, la 8-an de junio 2010, la Reformista Partio de Demokratio Alternativo de Luksemburgo aliĝis al ĝi.
Membroj[redakti | redakti fonton]
Plie, la eŭropaj deputitoj Anna Rosbach (Danio), Lajos Bokros (Hungario), Roberts Zīle (Latvio, eksa Por Patrio kaj Libereco (Latvio), malaperinta partio-membro), Adam Bielan kaj Michał Kamiński (Pollando) estas membroj de tiu partio. La Konservativa Partio de Kanado estas asociita membro ekde novembro 2012.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Frakcio Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj (EKR) en la Eŭropa Parlamento.
|