Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton, mallonge PGAE (dum la jaroj 2012-2015), pole Parlamentarny Zespół Wspierania Języka EsperantoParlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto, mallonge PGLE (dum la jaroj 2016-.....), pole Parlamentarny Zespół Języka Esperanto, estas grupo de polaj parlamentanoj, kiuj subtenas la internacian lingvon Esperanto.

Edmund Wittbrodt [Vitbrod], ministro, senatano, rektoro kaj ankaŭ prezidanto de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), la Honora Civitano de Rumia, Merita por la Distrikto Wejherowski kaj Honora Membro de EDE-Pollando
d-ro Robert Biedroń, politikisto, de la jaro 2011 ĝis 2014 parlamentano de Pola Sejmo, de la 30an de novembro 2014 ĝis novembro 2018 Urbestro de Słupsk, Ekde 2012 ĝis la 30an de novembro 2014 ano de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto, foto el la jaro 2014

Ĝi estis fondita la 17-an de oktobro 2012 okaze de la 125-jariĝo de la lingvo[1][2]. La apero de la PGAE estas la rezulto de la streboj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando)[3] kiu krome la 17-an de oktobro 2012 en Pola Senato kunorganizis kun senatano prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt kaj Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi la Esperanto-konferencon kaj E-ekspozicion "La 125-jariĝo de la lingvo Esperanto".

Tadeusz Iwiński - parlamentano de Pola Sejmo; universitata profesoro, poligloto, esperantisto, vicprezidanto de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).
Senatano Roman Zaborowski, ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).

Al PGAE apartenas interalie jenaj deputitoj kaj senatanoj[4], [5]:

En la 8-a oficperiodo de Pola Sejmo kaj 9-a oficperiodo de Pola Senato la 13an de septembro 2016 komencis aliĝi la unuaj parlamentanoj danke al aktivaj streboj de parlamentanino el Olŝtino Anna Wasilewska kiun konvinkis por Esperanto kaj Parlamenta Grupo tamen kun nova nomo Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) Eduardo Kozyra kaj Marian Zdankowski ([6]). Aktuale estas jam 15 parlamentanoj (13 sejmanoj kaj du senatanoj) el ĉiuj partioj kaj kluboj de Pola Parlamento, tio estas: Rajto kaj Justeco, Civitana Platformo, Pola Popola Partio, Moderna, parlamenta klubo Kukiz'15 de politikisto Paweł Kukiz.

Anna Wasilewska, parlamentanino en Pola Sejmo (de 2015), Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto ekde la 13an de septembro 2016
Andrzej Maciejewski, parlamentano de Pola Sejmo, parlamenta klubo Kukiz'15 de Paweł Kukiz, ano de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (Pollando) (PGLE), ekde la 13a de septembro 2016
Kazimierz Kleina, politikisto, parlamentano de Pola Sejmo (2005 - 2007), senatano de la jaro 2007 ĝis nun, ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) dum la jaroj 2012-2015 kaj de 2017 li estas ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE), foto rl la jaro 2016
Piotr Polak, parlamentano (sejmano) de Pola Sejmo (de 2007), de majo 2017 ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE), li estas ano de la partio Rajto kaj Justeco
Paweł Bejda, vic-vojevodo de Lodzio de la jaro 2012, de oktobro 2015 parlamentano de Pola Sejmo kaj de septembro 2016 la ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE), li estas ano de la Pola Popola Partio
Tadeusz Cymański el la parlamenta klubo de PIS Rajto kaj Justeco, li estas ege favora al Esperanto
Leszek Czarnobaj, senatano el la partio Civitana Platformo, ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE), 2015
Grzegorz Furgo el la partio .Moderna, nun el la partio Civitana Platformo, la ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)
Katarzyna Osos, sejmano el la partio Civitana Platformo, ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE), 2015
Krzysztof Truskolaski el la partio .Moderna, nun el la partio Civitana Platformo, la ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) kaj la Vic-Prezidanto de PGLE

La 13an de decembro 2016 okazis la unua kunsido de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) en kiu partoprenis Anna Wasilewska kaj kvin aliaj parlamentanoj el la 13 aliĝinta al la Grupo. Jen unu el la decidoj de la kunsido: La Zamenhofa Tago en Pola Parlamento - venontjare la 15an de decembro 2017, do en la jaro en kiu UNESKO honorigas Ludovikon Zamenhof pro la 100-jara datreveno de la morto de nia Majstro. Tian proponon al Pola Parlamento faris la novkreita Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) dum sia unua kunsido, fakte proponis ĝin Andrzej Maciejewski - parlamentano de klubo Kukiz15 de Paweł Kukiz. Prezidantino de la Grupo estis elektita Anna Wasilewska el partio Civitana Platformo kaj Vic-Prezidanto estis elektita Krzysztof Truskolaski de partio Nowoczesna (Moderna) kaj 3 aliaj vic-prezidantoj, do po unu el ĉiuj aliaj partioj. Aktuale estas en la Grupo 13 parlamentanoj (sejmanoj kaj senatanoj) kaj la kunsidon partoprenis du esperantistoj kiuj konvinkis la parlamentanojn por krei la Grupon t.e. Eduardo Kozyra el Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj Mariano Zdankowski el Varmia-Mazuria Esperanto-Societo([7], [8], [9], [10], [11]).

La 9an de februaro 2017 okazis la 4-a kunsido de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) kiun gvidis la Prezidantino de PGLE Anna Wasilewska. Tio jam estis la kvara laborsesio. Hungara gasto Laszlo Szilvasi prelegis historie pri la situacio de Esperanto en Hungario de la 1966, pri la juro, leĝoj, datumoj, spertoj kaj pri la nuna stato de E-o. La dua gasto la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński prelegis pri la enkonduko de Esperanto en ok klasoj de la Elementa Lernejo n-ro 7 en Poznano (Pollando), la projekto daŭras jam du jaroj. Ĉeestis ankaŭ Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra kaj Eks-Prezidanto de Varmia-Mazuria Esperanto-Societo Marian Zdankowski. Eduardo Kozyra nome de d-ro Robert Biedroń Urbestro de Słupsk (Pollando) invitis parlamentanojn al la inaŭguro de la Zamenhofa Jaro en Slupsko (la rezulto de la unuanima decido de Urba Konsilantaro de Słupsk dum la 35a Sesio de la Konsilantaro de la 25a de januaro 2017) - kiu okazos kiel scienca konferenco la 24-an de aprilo 2017 en Urbodomo de Slupsko - tiam okazos i.a. la oficiala malfermo de E-ekspozicio "130 JAROJ de ESPERANTO". Por la sekvonta kunsido de PGLE estis invititaj prof. d-ro hab. Edmund Wittbrodt, la antaŭa Prezidanto de PGLE (dum la jaroj 2012-2015) kaj prof. Xie Nong - rektoro de la Privata Ekonomia Universitato en Pekino.([12]).

Anna Wasilewska - Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) estas la aŭtorino de la projekto de la rezolucio de Pola Parlamento (Sejmo), kiun apogis i.a. anoj de la PGLE: Paweł Bejda (el la Pola Popola Partio), Tomasz Cimoszewicz (el la Partio Moderna), Tadeusz Cymański (el la reganta partio Juro kaj Justeco /fakte el la koalicio dum la parlamentaj balotoj nun kunreganta Solidara Pollando), Andrzej Maciejewski (el la Parlamenta Klubo Kukiz'15 de Paweł Kukiz) ([13]) - kaj danke al ŝi la 7an de aprilo 2017 Pola Parlamento unuanime per aklamo akceptis la rezolucion pri la memorigo de la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof ([14], [15]).

La 24an de aprilo 2017 reprezentis PGLE kaj aktive partoprenis Senatano Kazimierz Kleina en la ĉefa E-konferenco en Urbodomo de Słupsk okaze de la 2017 LA ZAMENHOFA JARO en SŁUPSK. La konferencon komencis la arta programo dum kiu prezentis la E-kantojn la infanensemblo "Słoneczka" / "Sunetoj" kaj junular-koruso "Fantazja" / "Fantazio". Dum la E-konferenco prelegis i.a.: Urbestro de Slupsko d-ro Robert Biedroń (esperantisto), Kazimierz Kleina kiu reprezentis la Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto, la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński (esperantisto), prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (esperantisto), baratano, prof. de la angla Shankar Dasgupta (esperantisto), prof. de la angla el la Supera Ekonomia Altlernejo en Malbork Maria Kozłowska (eperantistino), direktorino Anetta Dropińska-Pawlicka (esperantistino) de la Elementa Lernejo n-ro 7 el Poznano en kiu de du jaroj estas oficiale instruata lingvo Esperanto, prezidantino de Germana Esperanto-Junularo Michaela Stegmaier (esperantistino) el la Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, la lasta prezidanto de E-klubo en Słupsk funkcianta dum la jaroj 1956-1998 Henryk Wower (esperantisto), kaj aliaj esperantistoj el Gdańsk, Gdynia, Łowicz, Malbork, Mełpin, Olsztyn, Słupsk, Szczecin, Wągrowiec kaj Wejherowo. En la konferenco partoprenis ankaŭ Starosto de Słupsk Zdzisław Kołodziejski, Vicestarosto de Słupsk Rafał Konon, Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Słupsk Beata Chrzanowska kaj direktoroj de kelkaj fakoj (ekz. pri kulturo, edukado) en la Urbodomo en Słupsk kaj profesoroj de Pomeria Akademio en Słupsk kaj direktoroj de kelkaj mez- baz-lernejoj. Post la E-konferenco Senatano Kazimierz Kleina kun Prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra metis florojn ĉe la Zamenhof-monumento kaj ili ambaŭ malkovris dulingvan memortabulon "GRAB ZAMENHOFA - KARPENO"- la novan ZEOn en Słupsk kun la ĉeesto de kelkdeko da partoprenantoj de la konferenco kaj multaj mediatoj ([16],[17], [18],[19], [20],[21], [22], [23], [24], [25], [26]).

La 28an de aprilo 2017 Anna Wasilewska partoprenis kun prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (ambaŭ kiel gastoj) en Konferenco okaze de 100. mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof. En sia fejsbuko ŝi metis jenan informon: "Konferenco okaze de 100. mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof kunvenigis multajn interesajn personojn. El Parizo venis pranepino de Ludoviko Zamenhof d-rino Margareta Zaleski-Zamenhof, estis ankaŭ d-ro Mark Fettes - la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, d-rino Barbara Despiney kaj multaj aliaj sciencistoj kiuj havis siajn prelegojn. Ankaŭ mi havis sian salut-elpaŝon nome de pola Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)".([27], [28], [29]).

La 21an de novembro 2017 je la horo 16a, en la vestiblo de sanatorio "Perła" en la kuracloko Ustka - okazis la vernisaĝo de la Senata E-ekspozicio "130 Jaroj de la Lingvo Esperanto" sub la patroneco de Senatano Kazimierz Kleina kiu estas la ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto. La vernisaĝon persone ĉeestis la Senatano Kazimierz Kleina akompane de Prezidantino de la Urba Konsilantaro de Słupsk Beata Chrzanowska (esperantistino), ĝuste tiu Urba Konsilantaro unuanime la 25an de januaro 2017 proklamis la "2017 la Jaro de Ludoviko Zamenhof en Słupsk", krome ĉesestis ankaŭ la eks-Ambasadoro de Respubliko Hungario en Varsovio Andras Asztalos kaj aliaj. La organizanto de la E-ekspozicio estas Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto / EDE-Pollando) kaj Studenta Scienca Rondo de Historiistoj de Pomeria Akademio en Słupsk. Aliĝis 10 interesitoj inter la ĉeestantoj de la vernisaĝo kaj ni faris tie la rapidan E-kurson por la urbanoj de Ustka kaj por la kuracgastoj de la sanatorioj en tiu fama kuracloko Ustka, la E-kurson gvidis Prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra ([30]).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto en la Pollanda Senato (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Alirita 2013-04-21.
  2. 26. posiedzenie Prezydium Senatu (pole). Senat Rzeczypospolitej Polskiej (senato de Respubliko Pollando) (2013-01-31). Arkivita el la originalo je 2013-07-24. Alirita 2013-04-21. "Prezydium zapoznało się z informacją o powstaniu Parlamentarnego Zespołu Wspierania Języka Esperanto, a także z jego regulaminem i składem osobowym." (La estraro konatiĝis kun informo pri la starigo de Parlamentana Grupo Apoganta Esperanton, kaj ankaŭ kun ĝiaj regularo kaj persona konsisto.)
  3. https://eo.wikipedia.org/wiki/Pola_Asocio_E%C5%ADropo_-_Demokratio_-_Esperanto
  4. Parlamentarny Zespół Wspierania Języka Esperanto (pole). Senat Rzeczypospolitej Polskiej (Senato de Respubliko Pollando). Arkivita el la originalo je 2013-07-01. Alirita 2013-04-21.
  5. https://www.salon24.pl/u/fromage/510877,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto
  6. http://www.parlamentarny.pl/ludzie/parlamentarzysci-chca-promowac-jezyk-esperanto-i-ludwika-zamenhofa,19122.html
  7. http://www.sejm.gov.pl/Sejm8.nsf/agent.xsp?symbol=SKLADZESP&Zesp=444
  8. http://www.radio.bialystok.pl/wiadomosci/index/id/140194
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-01. Alirita 2016-12-28.
  10. http://fakty.interia.pl/polska/news-poslowie-chca-promowac-jezyk-esperanto,nId,2328478
  11. http://www.esenco.org/pl/aktualajoj/grupa-parlamentarzystow-chce-promowac-jezyk-esperanto-i-zamenhofa
  12. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10209728785355022&set=pcb.10209728787355072&type=3&theater
  13. http://orka.sejm.gov.pl/Druki8ka.nsf/0/051EADA11D10809BC12580FA005E1DB1/%24File/1475.pdf
  14. http://www.sejm.gov.pl/sejm8.nsf/komunikat.xsp?documentId=C46335BE3AC0AB56C12580FB0033454D
  15. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=805419836282117&set=pcb.805419866282114&type=3&theater
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-17. Alirita 2017-04-25.
  17. http://www.gazetakaszubska.pl/71519/jezyk-esperanto-byl-tematem-rozwazan-slupskim-ratuszu
  18. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/esperanto-moze-byc-popularniejsze-niz-jest,12015393/
  19. http://gryf24.pl/2017/04/25/konferencja-dla-esperanto/3/[rompita ligilo]
  20. http://gryf24.pl/2017/04/25/konferencja-dla-esperanto/2/[rompita ligilo]
  21. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/czy-esperanto-bedzie-nauczane-w-slupskich-szkolach-wideo,12020482/
  22. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1754917531201427&set=pcb.1754935277866319&type=3&theater
  23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-05-04.
  24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-05-04.
  25. http://gryf24.pl/2017/04/23/ludwik-zamenhof-i-jezyk-esperanto-most-laczacy-narody/[rompita ligilo]
  26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-05-09.
  27. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=818226908334743&set=a.570895403067896.1073741828.100004423249103&type=3&theater
  28. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=818226898334744&set=a.570895403067896.1073741828.100004423249103&type=3&theater
  29. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1499837053395084&set=a.1499817470063709.1073741923.100001064102501&type=3&theater
  30. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1989616351064876&set=pcb.1989635147729663&type=3&theater