Łowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Łowicz (prononcu: ŭoviĉ) (esperante: Loviĉo)

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Semper invicta (Ĉiam nevenkita)
Łowicz (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Genitivo de la nomo Łowicza
Provinco Lodzio
Distrikto Distrikto Łowicki (prononcu: ŭovicki)
Komunumo Komunumo Łowicz / Loviĉo
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en Antaŭ 1136
Urborajtoj Antaŭ 1298
Koordinatoj 52° 6′ N, 19° 56′ O52.119.933333333333Koordinatoj: 52° 6′ N, 19° 56′ O
Areo 23,41 km²
Loĝantaro 30383 (en 2004)
Loĝdenso 1 297,9 loĝ./km²
Poŝtkodo 99-400 - 99-402
Telefona antaŭkodo 46
Aŭtokodo ELC
TERYT 1101305011
Estro Krzysztof Jan Kaliński (prononcu: Kristoforo Johano Kalinjski)
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Stary Rynek 1 / Malnova Urboplaco n-ro 1
Poŝtkodo de estraro 99-400
Telefono de estraro 46 830-91-51
Fakso de estraro 46 830-91-60
Poŝto de estraro umlowicz@um.lowicz.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Colditz,
(Litovio) Šalčininkai,
(Usono) Cheektowaga,
(Francio) Montoire-sur-le-Loir
Komunuma retejo http://www.lowicz.eu/serwis/
v  d  r
Information icon.svg
La urbodomo de Loviĉo
La procesio de Kristokorpa Festo en Loviĉo en Pollando, kiu estas enskribita sur la polan liston de nemateria kultura heredaĵo
La folklor-kostumoj en Loviĉo
La ruinaĵoj de la post-primasa kastelo, 2010
La Katedrala Baziliko de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Virgulino Maria en Loviĉo
Pola reĝo Aleksandro Jogajlido / Aleksandro (Pollando-Litovio) liberigas de la dogano kaj de aliaj impostoj la loĝantojn de la tri urboj de la Loviĉa Tero: Nova Loviĉo, Malnova Loviĉo kaj Podgrodzie (en la jaro 1502).

Łowicz (prononcu: ŭoviĉ) (esperante: Loviĉo, latine: Lovitium) estas urbo en Lodzio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Łowicz / Loviĉo en distrikto Łowicki kaj estas ĉefurbo de Łowicz-Diocezo / Loviĉa Diocezo, akademia edukejo kaj grava voj-nodo. Loviĉo estas unu el la plej belaj urboj en Mazovio kaj Lodzio situanta ĉe la rivero Bzura inter la urboj Lodzo kaj Varsovio kaj famas pro la tradicio de belegaj katolikaj procesioj de Kristokorpa Festo (vidu la apudan foton) kaj pro tio estas enskribita sur la polan Nematerian Liston de Kultur-heredaĵo([1]).

La urbo havas preskaŭ 31.000 loĝantojn (en la jaro 2014). Ĝi situas ĉirkaŭ 60 km nord-oriente de la urbo Lodzo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loviĉo estis jam menciita en la jaro 1136 (la 7an de julio) en la buleo (bullo) de la papo Inocento la 2-a (sub la tiama nomo: Loviche), la urbajn rajtojn ĝi ricevis antaŭ la jaro 1289. De la 12a ĝis la 18a jc, ĝi apartenis al la ĉefepiskopoj de Gniezno. Ĝi apartenis al la plej riĉaj kaj la plej grandaj polaj urboj, danke al multaj privilegioj kaj pro la famaj foiroj kaj pro la situo ĉe la komerca vojo inter Toruno / Toruń kaj Lvovo. Ĉirkaŭ la jaro 1355 ĉefepiskopo Jarosław Bogoria Skotnicki konstruis la gotikan, masonitan kastelon, kiu fariĝis la ĉefa sidejo en Pollando de polaj primasoj (vidu la apudan foton). En la jaro 1502 pola reĝo Aleksandro Jogajlido / Aleksandro (Pollando-Litovio) liberigas de la dogano kaj de aliaj impostoj la loĝantojn de la tri urboj de la Loviĉa Tero: Nova Loviĉo, Malnova Loviĉo kaj Podgrodzie (sube vidu la foton de la reĝa dokumento). De la jaro 1572 dum la interrego, Loviĉo plenumis la rolon de "dua ĉefurbo" de Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Danke al mecenateco de la polaj ĉefepiskopoj kreadis tie-ĉi la plej grandaj artistoj de la tiama Pollando. Tiun evoluon haltigis la sveda diluvo (en la dua duono de la 17a jc) kaj tiam estis ruinigita la Kastelo de Primasoj (vidu la foton), post venko de poloj kontraŭ svedoj la revivigo de la urbo okazis nur en la dua duono de la 18a jc. La urbo kaj la distrikto estis la atestanto de gravaj historiaj eventoj. Dum Dispartigoj de Pollando-Litovio (vidu la apudan mapon), fakte post la dua dispartigo la urbo kaj distrikto troviĝis en Prusio. La teron defendis la insurekciaj soldatoj en la 19a jc. De la jaro 1807 ĝi estas en la Varsovia Duklando, kaj kun la ceteraj posedaĵoj Napoleono Bonaparte / Bonaparto donacis la urbon kaj la princlandon al marŝalo Davout, poste dum la Kongresa Pollando ĝi iĝis la propraĵo de la rusa Granda Princo Konstanty el la Romanovoj (dinastio) kaj lia edzino Joanna Grudzińska - La Princino de Łowicz / Loviĉo. En la jaroj 1838 - 1914 ĝi estis posedaĵo de rusaj caroj. Ĝis nun konserviĝis monumentaj limfostoj de Loviĉa Princlando en la vilaĝoj Bąkowa (prononcu: Bonkova) kaj Patoki. Post la konstruo de la fervojo en la jaro 1845 la urbo reakiris la gravecon sur la industria mapo de la lando. Loviĉo estis tre detruita dum ambaŭ mondmilitoj. En la jaro 1907 en Loviĉo estis kreita la paroĥejo de Mariavitoj (malnov-katolikoj) de la Plej Sankta Sakramento kaj multaj lokaj kredantoj de Mariavitismo estis esperantistoj. Ĉe la tiama strato Glinki en la jaro 1910 Mariavitoj konstruis la nov-gotikan preĝejon omaĝe al la Plej Sankta Sakramento. Dum la jaro 1935 okazis disiĝo en la loviĉa paroĥejo de Mariavitoj. Tiam parto de la kredantoj kun la paroĥestro apogis la Mariavitismon reformitan. Kiel sidejon de sia paroĥejo ili elektis la brikdomon ĉe la strato Browarna, kaj ili nomis sin la katolikoj Mariavitoj, la dua grupo nomis sin malnov-katolikoj Mariavitoj.

Józef Chełmoński, Memportreto, 1902-a jaro

Dum la Dua Mondmilito la germanaj okupantoj konstruis la geton por judoj kaj en apudaj vilaĝoj Małszyce kaj Kapituła la deviglaborejoj. Post la jaro 1945 oni rekonstruis ĝin el la ruinoj, fonditaj estis novaj fabrikoj. La 14an de junio 1999 dum sia 7a pilgrimado al Pollando, vizitis la urbon la papo Johano Paŭlo la 2-a.

Famaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Władysław Grabski, dufoje ĉefministro de Pollando
Stefan Starzyński - fama urbestro de Varsovio dum juneco loĝis el Loviĉo ĉe la Zduńska strato, kie nun estas la memortabulo omaĝe al li
La pentraĵo de Zdzisław Pągowski - "Loviĉaninoj"
Artur Zawisza, pseŭdonomo "Czarny"
La monumento omaĝe al Artur Zawisza pseŭdonomo "Czarny" en Loviĉo

Naskiĝis en Varsovio ĉe la str. Dobra n-ro 33. Lia patrino estis instruistino de la franca lingvo, patro devenis de malriĉiĝinta nobelaro. Infanecon pasigis en Łowicz / Loviĉo. En gimnazio en Loviĉo li partoprenis lernejan strikon en 1905, kolportis la "Laboriston", pro kio li estis arestita kaj malliberigita en varsovia citadelo. En Loviĉo che la domo en kiu li loĝis (la Zduńska strato) estas memortabulo omaĝe al li. (vidu la apudan foton).

  • Zbigniew Bródka (prononcu: Zbignjef Brudka) (naskiĝis la 8-an de oktobro 1984 en Głowno / prononcu: Gŭovno)) estas pola rapidsketisto specialiĝanta en la distanco de 1500 metroj. Li estas la unua polo, kiu gajnis mondpokalon en rapid-sketado (distanco de 1500 m). Zbigniew Bródka estas ora medalisto de mondĉampionado en distanco de 1500 metroj en la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio kaj bronza medalisto de mondĉampionado en distanco de 1500 metroj (teame) en 2014 same en Soĉio. Krome li estas dekkelkfoja ĉampiono de Pollando, same en kurtdistanca kuro kaj longdistanca kuro. Pasintece li aktivis en atletiko kaj triatlono. Profesie li estas fajroestingisto en la Distrikta Fajrobrigado en Łowicz / Loviĉo. Li loĝas en Domaniewice - la kumunum-vilaĝo che la urbo Łowicz / Loviĉo. (vidu la apudan foton).
  • Stanisław Klicki (legu: Stanislao Klicki) (naskiĝis en 1773 en la vilaĝo Drążewie apud Ciechanów, mortis en 1847 en Romo) - partoprenanto de la Insurekcio de Kościuszko kaj poste jam generalo en kampanio de Bonaparto / Napoleono Bonaparte kaj poste en la Kongresa Pollando, tiam en Loviĉo havis sian stabon. Dum la Novembra ribelo estis por mallonga tempo vic-diktatoro, kaj post la malvenko de la ribelo kondamne sendita al Siberio.
  • Zdzisław Pągowski (prononcu: Zdzjisŭaf Pongofski) (naskiĝis la 4an de aŭgusto 1909 en Łowicz / Loviĉo, mortis la 15an de aŭgusto 1976 en Varsovio - pola pentristo, la ano de postimpresionisma realismo kaj kolorismo, aŭtoro de multaj oleopentraĵoj, akvareloj, desegnaĵoj, pentraĵoj, afiŝoj, sigeloj, ekslibrisoj, li estis projektanto de skulptaĵoj kaj monumentoj, memortabuloj, standardoj kaj ornatoj, li estis ankaŭ literskribartisto, scenografo, populariganto de arto kaj sociaganto, amanto de la urbo Loviĉo kaj Loviĉo-Tero (i.a. la pentraĵo de la interno de la Palaco en Nieborów kaj la pentraĵo "Loviĉaninoj" - vidu la apudan foton).
  • Paweł Bejda (legu: Paŭlo Bejda) (nask. 1966 en Łowicz / Loviĉo) - vic-vojevodo de Lodzio de la jaro 2012 kaj de la jaro 2015 parlamentano de Pola Sejmo, li finis la Mekanikan Fakultaton de la Universitato en Olsztyn kaj poste plurajn post-diplomajn studojn. Li estas politikisto de Pola Popola Partio kaj ĝia Prezidanto de la rondo en distrikto Łowicki, li estis kandidato de tiu partio por la Eŭropa Parlamento dum la balotoj en 2014, Vic-urbestro de Łowicz / Loviĉo dum la jaroj 2002 ĝis 2006 kaj de tiu jaro la ano de la Distrikta Konsilantaro ĝis la 2012 kiam oni nomumis ĝin por la prestiĝa posteno vic-vojevodo. Danke al lia apogo La Distrikta Starostejo en la jaro 2009 eldonis la E-prospekton "Eltondu Łowicz-Teron" (la kuntradukinto estis Eduardo Kozyra). Tio eblis danke al tio ke lia patro estis esperantisto en la E-grupo en Loviĉo kune kun d-ro Stefano Brzozowski (legu: Bĵozofski) kaj grafo, pastro Maria Wawrzyniec Rostworowski. Danke al Paŭlo Bejda la vojevodino de Lodzio Jolanta Chełmońska (legu: Ĥeŭmonjska) prenis sur sin la patronecon por la Senata E-ekspozicio en Loviĉo (la 15a de julio ĝis la 15a de aŭgusto 2014) kaj la vicvojevodo Paŭlo Bejda eĉ persone partoprenos la finan vernisaĝhon de la ekspozicio la 15an de aŭgusto 2014 - tio okazis en la Centro de Kulturo en Łowicz / Loviĉo en la "subtegmenta galerio".
  • Artur Zawisza pseŭdonomo "Czarny" (legu: Ĉarni) (nask. 1809 en Sobota apud Łowicz / Loviĉo - mort. en Varsovio) - kapitano dum la Novembra Ribelo, pro la partopreno en la ribelo kondamne, publike pendumita en Varsovio. (vidu apude lian foton). En Loviĉo estas monumento omaĝe al li (vidu la apudan foton).
Adam Ignacy Komorowski - primaso de Pollando, entombigita en baziliko en Loviĉo, la nekropolo de polaj primasoj
La procesio de Kristokorpa Festo en Loviĉo en Pollando, kiu estas enskribita sur la polan liston de nemateria kultura heredaĵo


Papo Johano Paŭlo la 2-a transprenas de la manoj de IKUE-anoj la Esperantajn Roman Meslibron kaj Legaĵaron en septembro 1997

La Honoraj Civitanoj[redakti | redakti fonton]

Alojzy Orszulik, episkopo de la Diocezo en Loviĉo

Lia apostola devizo estis: Totus Tuus (Tute Via; pruntita de ensanktiĝa mariana preĝo de sankta Louis Maria Grignion de Montfort).

Johano Paŭlo la 2-a ricevis la Ordenon de la Blanka Aglo en la jaro 1993 kiel la unua Kavaliro de la Ordeno post ĝia restituo. Li estis i.a. filozofo, teologo, intelektulo, poligloto, i.a. Li konis Esperanton, metafizika poeto kaj kristana mistikulo.

La 14an de junio 1999 dum sia 7a pilgrimado al Pollando, vizitis la urbon la papo Johano Paŭlo la 2-a, kaj nomumis la katedralon kiel baziliko. (vidu la foton de la papo kun la IKUE-anoj, esperantistoj, Vatikano).

Famuloj naskitaj en Loviĉo[redakti | redakti fonton]

Daniel Olbrychski, pola teatr- kaj filmaktoro, naskiĝis en Loviĉo
  • Daniel Olbrychski (legu: Danjel Olbriĥski) (naskigĥis la 27an de februaro 1945 en Loviĉo) - fama pola teatr- kaj filmaktoro. (vidu la apudan foton). Liaj ligoj kun Esperanto: Li ludis rolon de Jan Bronski en la filmo "La lada tambureto". Jan Bronski estis polo, onklo de ĉefa rolulo Oskaro. Oskaro fakte priskribas la vivon de Guenter Grass, duonkaŝubo kaj duongermano, skribisto, Nobel-premiito, ĝuste pro la romano "La lada tambureto". Fakte la vera nomo de Jan Bronski estis Bernard Binnebesel, kiu estis granda pola patrioto naskita en Malborko, kiu estis esperantisto kaj kunfondis la E-movadon kaj agadis en E-klubejo en Malbork ĝis la jaro 1921.
Hanoch Albeck (1890-1972), juddevena universitata profesoro naskita en Loviĉo

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg
La Preĝejo de Mariavitoj (malnov-katolikoj) de la Plej Sankta Sakramento en Łowicz / Loviĉo
La panoramo de Loviĉo kun la Preĝejo de Mariavitoj
La Distrikta Starostejo en Loviĉo
La Katedralo en Loviĉo
La Nova Urboplaco kun la fontano en Loviĉo
La Zduńska-strato en Loviĉo
La Poŝtoficejo en Loviĉo
Paweł Bejda, la patrono de la Senata E-ekspozicio en Loviĉo
La Preĝejo de Piaristoj de Gracoplena Dipatrino en Łowicz / Loviĉo
La konstruaĵo postmisiista laŭ projekto de Tylman el Gameren, nun la Muzeo en Łowicz / Loviĉo
La Mazovia Humanism-Pedagogia Altlernejo en Łowicz / Loviĉo
La Ĉefa Stacidomo en Łowicz / Loviĉo
Łowicz / Loviĉo en la gravuraĵo de Georgo Braun kaj Francisko Hogenberg

En la urbo estas la Preĝejo de Mariavitoj (malnov-katolikoj) de la Plej Sankta Sakramento (vidu la suban foton) kaj multaj lokaj kredantoj de Mariavitismo estis esperantistoj. Mariavitismo - religia movado naskiĝinta en Polujo (Płock) en 1887, en la naskiĝjaro de Esperanto. La Mariavitoj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de Mariavitismo devas posedi Esperanton. Iniciatinto estis „panjo“ Feliksa Kozłowska, antaŭe katolika monaĥino, estis pluraj pastroj esperantistoj (ekz. pastro Furmanik Adamo Gabrielo), episkopo esperantisto Maria Filip Feldman li loĝis en Płock (ĉe la strato Dobrzyńska 27) li i.a. prizorgis la "Mariavitan Junularon" (li persone partoprenis la UK de Esperanto kaj aliajn E-aranĝojn) kaj eĉ estis unu arĥiepiskopo d-ro Johano Mario Miĥaelo Kowalski, ĉefulo de mariavita religio (li ankaŭ loĝis en Płock), esperantisto kaj li instruis persone Esperanton, laŭ lia ordono ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi Esperanton kaj en ĉiuj mariavitaj lernejoj Esperanto estis instruata. Komence la mariavita movado estis kaŝa, sed post la ekskomuniko de la Roma papo en 1906 ĝi malkaŝe deklaras sin kiel nova (registrita) eklezio. Mariavitismo distingiĝas de la romkatolikismo: Diservoj okazas en nacia lingvo. Celibato estis forigita, la pastroj povas edziĝi kun la pastrinoj aŭ aliaj kunkredantinoj. Pastroj povas esti ne nur viroj (iam ekzistis 57 pastrinoj kaj 1 arĥiepiskopino). Pekkonfesoj okazas ne antaŭ pastro, sed senpere antaŭ Dio mem. Estas permesite al ĉiuj legi ĉiujn librojn. Forestas devigaj fastoj. La pastroj ne estas pagataj. Ĉefa sidejo: la Sanktejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock. La pastro devige posedas Esperanton. La eklezio eldonas gazeton en Esperanto („La Juna Mariavito“ kaj „Renkonte al la Suno“.

De la sepdekaj jaroj en la 20a jc aktivis en Loviĉo esperantistoj: grafo Maria Wawrzyniec Rostworowski (1924-2008), li estis la pastro de Mariavitoj (malnov-katolika) kaj d-ro Stefano Brzozowski (legu: bĵozofski), li laboris kiel kuracisto en la hospitala diagnostik-laboratorio kun la alia esperantisto Ladislao (Władysław) Bejda - filo de li Paweł Bejda (vidu la apudan foton) estis de la jaro 2012 la vic-Vojevodo en la Lodza Vojevodio / Lodzio kaj apogas Esperanton - partoprenis kiel Alta Protektanto de la Senata Esperanto-ekspozicio en Loviĉo la 15an de aŭgusto 2014, li ĉeestis persone la finan vernisaĝon kaj dum elpaŝo laŭdis Esperanton. En la jaro 2009 danke al la apogo de Paweł Bejda kaj la Distrikt-Starostejo en Loviĉo oni eldonis la koloran E-prospekton "Eltondu Łowicz-Teron" en la Centro de Kulturo, Turismo kaj Promociado de la Łowicz-Tero (Tekstoj kaj grafika prilaboro: Jacek Rutkowski; E-Traduko: Eduardo Kozyra, Sofia Śmistek, Roberto Kamiński kaj Jarosław Parzyszek).

La 16an de aŭgusto 2014 venis de Lodzo dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj fare de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork kaj Lodzo. Al Loviĉo la ekspozicion invitis la loka esperantistino de EDE-Pollando sinjorino Stanisława Zielak kaj la Urbestro de Łowicz / Loviĉo sinjoro Krzysztof Jan Kaliński (Legu: Kristoforo Johano Kalinjski). La ekspozicio okazis de la 15a de julio ĝis 15a de aŭgusto 2014 en Loviĉa Centro de Kulturo sub la Alta Patroneco de la Lodza Vojevodo kaj kunorganizantoj estas la Loviĉa Urbestro, Loviĉa Centro de Kulturo kaj Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando). Dum la daŭro de la Senata Ekspozicio en la tagoj 11-15a de aŭgusto 2014 Eduardo Kozyra gvidis la rapidan E-kurson "Esperanto dum 5 tagoj" kun ĉeesto de 14 gekursanoj, i.a. kvar gejunuloj (13-25 jaraj) kaj du geredaktoroj de www.lowicz24.eu kaj de la gazeto "Nova loviĉano" ("Nowy Łowiczanin") - en la ambau po-dufoje aperis artikoloj pri la E-evento[2][3], same faris portaloj de Urba Oficejo kaj Loviĉa Centro de Kulturo. En la tuta urbo estis tri diversaj afiŝoj pri la E-eventoj (po 50 ekzempleroj, pri la Senata Ekspozicio kaj la monologo "Doktoro Esperanto" kaj 40 ekzempleroj pri la E-kurso "Esperanto dum 5 tagoj" krome du okmetraj longaj penditaj super la stratoj la reklamiloj / reklamrubandoj. Ni aldonu, ke la plej mondfama loviĉano Zbigniew Bródka - la vintra olimpika ĉampiono de Soĉio en la rapida sketado, kiu estas profesie fajrobrigadisto dum unu monato sur sia moderna fajrobrigadista aŭtomobilo portis la E-afiŝon "Esperanto dum 5 tagoj" kun intenco ankaŭ paropreni la kurson persone, sed bedaŭrinde lastmomente oni informis lin pri la deviga pertopreno /ĝuste en la tempo de la E-kurso/ en la grupiĝo de la sketad-sportistoj en urbo Sanok en sudorienta Pollando). La solena fina vernisaĝo okazis la 15an de aŭgusto 2014 je la horo 17:30 kun persona ĉeesto de Vic-Vojevodo Paweł Bejda kies patro estis esperantisto (ekzistas eĉ portalo de la Vojevodio de Lodzo, kie aperis la speciala artikolo pri la E-evento.[4]). La saman tagon je la horo 16:00 en kinejo "Fenikso" (ĝi troviĝas en la Loviĉa Centro de Kulturo) la ekssekretariino de EDE-Pollando Irena Grochowska sukcese prezentis la monologon "Doktoro Esperanto" (jen ligilo al la filmita monologo "Doktoro Esperanto" kaj artikolo pri la E-evento en la portalo de www.lowicz24.eu. ([5], [6], ĝi estas en pola, tamen la komentoj estas parte en Esperanto, kaj jen la dua ligilo al la artikolo pri la E-evento, kiu aperis en la portalo en la urbo Wągrowiec - la komentoj estas ankaŭ parte en Esperanto. [7]). Je la horo 18:30 oni planis celebradon de la ekumena E-diservo en la loka Preĝejo de Mariavitoj (malnov-katolikoj) de la Plej Sankta Sakramento (vidu la foton) fare de la pastro de tiu preĝejo Roberto Żaglewski, pastro el Kołobrzeg Stanislao Stolc - la Animzorganto de Katolikaj Esperantistoj, pastrino Bożena Chabowska el la kapelo de katolikoj Mariavitoj en Loviĉo, pastoro Mateo Łaciak el la evangeli-aŭgsburga kredkonfeso en Zgierz kaj katolika pastro de la proksima paroĥejo en Nieborów. Bedaŭrinde la trafik-akcidento de la pastro Stanislao Stolc malebligis la venon al Loviĉo kaj akazigi la E-diservon. La sekvonta urbo en la turneo de la E-ekspozicio estis urbo Sztum.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PROCESJA BOŻEGO CIAŁA W ŁOWICZU Procesja Bożego Ciała w Łowiczu stanowi zwyczaj praktykowany w szczególny sposób od pokoleń przez mieszkańców Łowicza i okolic, związany silnie z przestrzenią miasta Łowicza i katedrą łowicką. Boże Ciało - to jedno z najważniejszych świąt w kościele katolickim. W 1264 roku papież Urban IV bullą „Transiturus de hoc mundo” skierowaną do patriarchów całego Kościoła ustanowił uroczystość Najświętszego Ciała i Krwi Chrystusa. Przypuszczalnie wtedy też otrzymał te bullę arcybiskup gnieźnieński (patriarcha Kościoła Polskiego). W Kościołach Partykularnych Uroczystość ta nie od razu została przyjęta. Sobór w Vienne w 1311 roku przypomniał wszystkim lokalnym Kościołom o celebracji tej Uroczystości. Do jej rozpowszechnienia przyczyniła się procesja będąca głównie adoracją Jezusa Chrystusa pod postacią hostii. Wkrótce jednak, bo już w XV wieku modlitwę wielbiącą uzupełniono o proszalną. Świętu nadano bowiem także charakter prośby o pogodę, urodzaj, odsunięcie klęsk żywiołowych. Wtedy też wprowadzono zwyczaj czytania lub śpiewania fragmentów ewangelii przy czterech ołtarzach. Był on i jest nadal praktykowany w znacznej większości polskich parafii. Wielu wiernych uczestniczących w procesjach na terenie całej Polski przynosi do swych domów gałązki roślin zdobiących ołtarze. Jest to często naśladowanie zachowań poprzednich pokoleń. Niewiele osób pamięta o znaczeniu tego zwyczaju, o charakterze głównie magicznym, mającym na celu zapewnienie domostwu ochrony i dobrobytu. Procesja łowicka przebiega w określony tradycją sposób z wykorzystaniem tradycyjnych przedmiotów obrzędowych. Do cech procesji łowickiej należy przywdziewanie przez uczestników odświętnych strojów regionalnych, budowa ołtarzy tradycyjnie w tych samych miejscach, przez określone grupy jak również udział Miejsko – Strażackiej Orkiestry Dętej. Tradycje związane z procesją Bożego Ciała przekazywane są z pokolenia na pokolenie, całe rodziny angażują się w dekorowanie ołtarzy, noszenie chorągwi parafialnych, figur i obrazów przedstawiających świętych, noszenie sztandarów, poduszek i sypanie kwiatów. Dzień Bożego Ciała to ogromne święto w wielu rodzinach, a niektóre osoby od ponad 54 lat biorą udział w tych szczególnych uroczystościach, a noszenie chorągwi parafialnych jest dla nich wielkim honorem i ogromnym wyróżnieniem. Łowicz Kilkusetletnia historia Procesji Bożego Ciała w Łowiczu była i jest symbolem wiary oraz okazją do wyrażenia niezwykłego przywiązania Łowiczan do kultury swojego regionu. Według Łowiczan, przekazanie tradycji zwyczajów, obrzędów świątecznych zapewniających poczucie tożsamości i ciągłości następnym pokoleniom jest ich obowiązkiem. Procesja Bożego Ciała w Łowiczu łączy rodziny i pokolenia. Wielkie przywiązanie Łowiczan do tej tradycji sprawia, że wracają z dalekich stron (ze świata) do rodzinnego domu by uczestniczyć w tym wyjątkowym dla nich święcie. Przebywanie w Łowiczu w Boże Ciało i uczestnictwo we Mszy Świętej i Procesji, w strojach łowickich, stanowi ważny czynnik budujący indywidualną tożsamość, a także jest istotnym wyznacznikiem tożsamości wszystkich mieszkańców Łowicza i Ziemi Łowickiej. Barwna procesja zachwyca niezwykłym klimatem i jest symbolem regionu łowickiego. Razem z bogactwem kultury ludowej opasującej Prymasowski Łowicz z jego wielowiekową tradycją podkreśla odrębność etniczną i jednocześnie jest ostoją polskości.
  2. http://www.lowiczanin.info/kultura/co-gdzie-kiedy/-LOK-promuje-esperanto/
  3. http://www.lowiczanin.info/kultura/zdarzylo-sie/-W-LOK-o-Esperanto-i-jego-tworcy-Ludwiku-Zamenhofie/
  4. http://www.lodzkie.eu/page/125,aktualnosci.html?id=5227
  5. https://www.youtube.com/watch?v=jn4YshAb5Rw&feature=youtu.be
  6. http://lowicz24.eu/wiadomosci/l24/5280-finisaz-zakonczyl-tydzien-z-jezykiem-esperanto
  7. http://www.gloswagrowiecki.pl/artykuly/newsy/7723-sukces-wgrowczanki-w-owiczu.html

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]