Nieborów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nieborów
vilaĝo en Pollando
Provinco Lodzio
Distrikto distrikto Łowicki
Komunumo Komunumo Nieborów
Loĝantaro 900 (en 2006)
Aŭtokodo ELC
Poŝtkodo de estraro 99-416
Telefono de estraro 46
Komunuma retejo http://www.nieborow.pl
vdr
Blazono de la Komunumo Nieborów
Palaco de la magnat-familio / la familio de princoj Radziwiłł
La interno de la palaco en Nieborów - la pentraĵo de fama pentristo Zdzisław Pągowski - la amanto de Łowicz / Loviĉo kaj Łowicz-Tero
La Ruĝa Salono en la palaco de la magnat-familio / la familio de princoj Radziwiłł

Nieborów (prononcu: njeboruf) estas la komunuma vilaĝo en la pola vojevodio Łódź / Lodzo, en la distrikto Łowicki nur kelkaj kilometroj de la urbo Łowicz / Loviĉo.

La vilaĝo estas parto de la komunumo Nieborów kaj havis 900 loĝantojn en 2006 kun la fama palaco de la magnat-familio / la familio de princoj Radziwiłł. La vilaĝo devenas el la fino de la 12a jc. Unue ĝi estis posedaĵo de familio Nieborowski (legu: Njeborofski). Fine de la 17a jc la vilaĝon aĉetis la primaso de Pollando Michał Radziejowski (legu: Mikaelo Radzjejovski) kiu en la loko de gotik-renesanca nobela domo konstruis la barokan palacon laŭ projekto de Tylman el Gameron. Dum mallonga tempo ĝi estis la posedaĵo de familio Ogiński kaj en la jaroj 1774-1945 aĉetis ĝin la magnat-familio / la familio de princoj Radziwiłł. Posta la Dua Mondmilito pri palaco kaj la arta kolektaĵo zorgas la Nacia Muzeo en Varsovio. La rezidejon ornamas baroka ĝardeno en la franca stilo.

La belecon de la palaco kaj ĝiaj internoj montris en siaj pentraĵoj Zdzisław Pągowski (prononcu: zdzjisŭaf pongofski) (li naskiĝis la 4an de aŭgusto 1909 en Łowicz / Loviĉo, mortis la 15an de aŭgusto 1976 en Varsovio - pola pentristo, la ano de postimpresionisma realismo kaj kolorismo, aŭtoro de multaj oleopentrtaĵoj, akvareloj, desegnaĵoj, pentraĵoj, afiŝoj, sigeloj, ekslibrisoj, li estis projektanto de skulptaĵoj kaj monumentoj, memortabuloj, standardoj kaj ornatoj, li estis ankaŭ literskribartisto, scenografo, populariganto de arto kaj sociaganto, amanto de la urbo Łowicz kaj Łowicz-Tero (i.a. la pentraĵo de la interno de la Palaco en Nieborów).

La fruktoj kaj folioj de platano kreskanta en la parko ĉe la palaco de la familio de princoj Radziwiłł en Nieborów.
La informtabulo pendanta ĉe la platano en la parko ĉe la palaco de princ-familio Radziwiłł en Nieborów - kun la dato 1770 (MDCCLXX) - kiam oni plantis ĝin, ĝuste t.e. la plej aĝa platano en Pollando

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]