Lębork

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lębork, (esperante: Lenborko)

Blazono

Blazono
Devizo: La eŭropeska urbo
urba municipo de Pollando
Lębork (Pollando)
Lębork (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Lęborka
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Distrikto Distrikto Lęborski
Komunumo Lębork
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1285
Koordinatoj 54° 33′ N, 17° 45′ O (mapo)54.5517.75Koordinatoj: 54° 33′ N, 17° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo Ekde 17 ĝis 46 m
Areo 17,86 km²
Loĝantaro 35146 (en 2004)
Loĝdenso 1 967,9 loĝ./km²
Poŝtkodo 84–300 do 84-310
Telefona antaŭkodo 59
Aŭtokodo GLE
TERYT 6222808011
Estro Witold Namyślak (prononcu: vitold namisjlak)
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Armii Krajowej 14
Poŝtkodo de estraro 84–300
Telefono de estraro 59 862-42-80
Fakso de estraro 59 862-24-27
Komunuma retejo http://www.lebork.pl
vdr
La strato Staromiejska /Malnovurba/ en Lenborko
Promenejo kaj komerca centro en Lenborko
La pola-kaŝuba senatano Kazimierz Kleina, ano de la unua pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) kaj la dua Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)
Paul Gottlieb Nipkow, german-kaŝuba inĝeniero kaj inventisto de televido
Edward Sapir, la jud-usona antropologo kaj lingvisto science defendanta Esperanton
La komunumoj en la distrikto Lęborski
la Rivero Lebo / Łeba
Knabino en la tipe kaŝuba folklor-kostumo
Promenejo en Lenborko
La Urbodomo en Lenborko
Romkatolika Sanktuario de Sankta Jakobo en Lenborko
La Preĝejo de la Plej Sankta Virgulino Maria la Reĝino de Pollando

Lębork (prononcu: lenbork, antaŭa nomo Łebno /prononcu: ŭebno/, esperante: Lenborko, kaŝube: LãbórgLãbórch, germane: Lauenburg) estas urbo kaj komunumo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al distrikto Lęborski kiu estas ĉe la Balta Maro. Dum la jaroj 1975-1998 la urbo apartenis al Vojevodio de Słupsk (prononcu: sŭupsk). Ĝi situas ĉe la Rivero Lebo / Łeba kaj ĝia alfluo Okalica kaj nordaflanke de la Kaŝuba Praarbaro najbare kaj oriente de la Lago Lubowidzkie (prononcu: lubovidzkje). Ĉirkaŭ 80 km okcidenten de Gdansko. Lenborko situas ĉirkaŭ 30 km de la Balta Maro en la pravalo de la riveroj Łeba-Reda. La Urborajtoj de la 6a de januaro 1341. Dum la frua Mezepoko tiu slava setlejo estis nomita Lewino (prononcu: levino) kaj apartenis al la kaŝubaj princoj de la Gdanska Pomerio. Lenborko komence estis parto de Pollando, sed la geografia situo decidis, ke de tempo al tempo ĝi estis sub la regado de PrusioGermanio. Finfine post la Dua Mondmilito ĝi estas en Pollando. Ĝi estas la Centro de elektro-maŝina industrio, mineral-industrio (brikfabriko) kaj malpeza industrio. Valoras vidi la defend-murojn kun la gardoturoj (belfridoj), la Sanktuarion de Sankta Jakobo, la Urbodomon, la juĝejon (la iama Teŭtona Kastelo de la Teŭtona Ordeno) kaj la regionan muzeon. Proksime de la urbo troviĝas du milit-flughavenoj: en Siemirowice (prononcu: sjemirovice) (21 km) kaj ne plu funkcianta en Lędziechowo (prononcu: lendzjeĥovo) (15 km), nun ĝi estas likvidata.

Famuloj ligitaj kun la urbo[redakti | redakti fonton]

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Kunlaborantaj urboj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Mezolitikaj tajlitaj ŝtonetoj.

La unuaj spuroj de homaj setlejoj en la ĉirkaŭaĵo de Lenborko devenas de la naŭ miloj da jaroj a.K.. La Okcidenta parto de Gdanska Pomerio estis setligita malfrue pro la tiama glaciiĝo (en plejstoceno dum la glacia epoko) kaj malfekundaj grundoj. Komence la homaro okupiĝis pri ĉasado de rangiferoj tial ili migris post ilia gregoj. La plej malnovaj arkeologiaj trovaĵoj en la Lenborka Tero devenas el mezolitiko.

Kurgano / tumulo en la distrikto Wejherowo proksime de Szklana Huta
Kurgano / tumulo en la distrikto Wejherowo Lewino

De tiu periodo oni trovis sagpintojn en nuna vilaĝo Lubowidz (prononcu: lubovidz). Tiamatempe la loka homaro krom la ĉasado kaj kolektado okupiĝis ankaŭ pri fiŝkaptado. La homoj komencis produkti ilojn kaj sukcenfaritaĵojn. Supozeble tiamaj homoj loĝis en la provizoraj tendaroj. La neolitiko (nova ŝtonepoko) en la Meza Pomerio komencis iom malfrue kompare kun la sudaj terenoj. Tiamatempe la homoj komencis vivi pli malnomade. Disvolviĝis tiam primitiva agrikulturo. De tia periodo devenas la trovitaj apud Lenborko hakiletoj, pecetoj de argilaj ujoj, kaj ankaŭ la ŝtona ponardo. La trovaĵoj el la frua bronza epoko estas tre raraj. Oni trovis nur sceptron kaj hakileton.

Dum meza kaj malfrua bronza epoko okazis veno de praslavoj al tiuj terenoj. Oni establis la defend-burgojn en la meza Pomerio. De tiuj terenoj oni komencis eksporti sukcenon. Komencadis la entombigoj de la cindroj de mortintoj en urnoj. La historiaj monumentoj de la Luzacia Kulturo kaj Pomeria Kulturo estas tre oftaj. Ĉefe tio estas tumuloj (kurganoj) aŭ aliaj tombejoj kaj la ornamaĵoj trovata en ili, krome estas tie trovataj diversaj iloj kaj trezoroj kaŝitaj de la iamaj riĉaj posedantoj.

Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

Ĉe la fino de antikva epoko la terenojn de la Lenborka Tero setligadis la slavoj, kiuj estis sub la forta influo de keltoj kaj romianoj. La tiama loka loĝantaro komercadis kun romianoj vendante la sukcenon kontraŭ la romiaj moneroj kiuj fariĝis la interna mono inter la slava kulturo. La slavaj triboj danke al la komerckontaktoj bone disvolviĝis. Tiam komenciĝis la feŭdismo, plena disvolviĝo de ĝi okazis en la komenco de Mezepoko.

Historio de Lenborko en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La plivastigo de la ordena ŝtato / Teŭtona Ordeno dum la jaroj 1260-1410
ordena ŝtato / Teŭtona Ordeno en la jaro 1466

La plej malnova regiona centro de la Lenborka Tero estis setlejo Białogarda (prononcu: bjaŭogarda). Lenborko tiamatempe estis nur simpla vilaĝo ĉe la Rivero Lebo (Łeba) nomata Lewino (prononcu: levino). Tiu setlejo troviĝis probable aŭ en suda parto de la hodiaŭa urbo au sur la tereno de la Nowa Wieś Lęborska (prononcu: nova vjeŝ lenborska), do estas du malsamaj hipotezoj de la kreo de la urbo. Lębork ricevis de urborajtoj la 6an de januaro 1341. Tiam oni komencis konstrui la kastelon, kiu staras ĝis hodiaŭ. La urbo aperis por mallongigi la komercan vojon de Gdansko al Okcidento. La fondino de la urbo estis Teŭtona Ordeno. Ĉirkaŭ la jaro 1123 la Tero de Lenborko jam estis kristanigita kaj apartenis al la episkopo de Włocławek. En la jaro 1140 la terenoj eniris la diocezo de Kamień Pomorski. En la jaro 1363 oni finis la konstruon der la defendmuroj. La teŭtonoj el la Teŭtona Ordeno la unuan fojon perdis la urbon en la jaro 1410 kiam la pola armeo iranta al Malborko tie metis siajn kavalirojn en la loka kastelo. Tamen post la decidoj de la 1a Paca Traktato de Toruno de la jaro 1411 - la 1an de februaro 1411 la kastelo denove estis en la manoj de Teŭtona Ordeno. La 13 de marto 1440 aperis la Prusa Konfederacio / aŭ Prusia Konfederacio /en germana Preußischer Bund, en la pola Związek Pruski/ (t.e. estis organizo formita la 21-an de februaro 1440 ĉe Kwidzyn de grupo de 53 nobeloj kaj ekleziuloj kaj 19 urboj en Prusio, por kontraŭi la maljustecon ĉe la Teŭtonaj Kavaliroj. Ĝi estis bazita sur la modelo de simila organizo, nome la Lacerta Unio establita en 1397 de nobeloj el Chełmno), al la Prusa Konfederacio apartenis ankaŭ Lenborko. La 20an de februaro 1454 Lębork kaj ĝia tero esti militkaptita de gdanska armeo, la aliancano de reĝo de Pollando Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio), pola reĝo provante kunlaboron kun pola princo de Słupsk transdonis al li en la jaro 1455 la urbon Lębork. Eriko de Pomerio pro la danĝerigo flanke de Danio, redonis la Teron de Lenborko al la Teŭtona Ordeno en oktobro 1460. En la fino 14a kaj komenco de la 15a jc en Lębork estis jam la segejo kaj tanejo kun la moderna tiam - la movigo danke al la akvoforto. Tiam establiĝis la gildoj en Lębork. En la komenco de la 15a jc oni komencis uzi la riveron Łeba por la transporto de homoj kaj precipe la varoj.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Lenborko en la 16a kaj 17a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

La Respubliko de Ambaŭ Nacioj post la Dispartigoj de Pollando-Litovio

De la jaro 1526 la Lenborka Tero estis sub kontrolo de pomeriaj princoj. Tiam Lenborko fariĝis grava komerca nodo kaj ekestis la disvolvo de la urbo. En la jaro 1630 la urbon kaptis la svedoj kun la celo fortigi la kastelon. En la komenco de la jaro 1633 la pola diplomatio ekinteresiĝis pri la Lenborka Tero. La 10an de marto 1637 mortis seninfane pomeria princo Bogusław la 14a (Boguslao la 14a), rezulte de tio la Lenborka Tro eniris al la Reĝlando Pollando. En marto 1635 kaj pola pomeria diplomato Jakub Wejher kaptis por Pollando Lenborkon kaj la Lenborkan Teron. Alkorporigo al Pollando rekomencis denove la katolikigon de la loĝantaro, tio iom malriĉiĝon de la urbo. Tamen parto de la loĝanto, speciale nobelaro ricevis privilegiojn. En la jaro 1661 la Lenborka Distrikto denove forlasis Pollandon kaj fariĝis la porĉiama feŭdo de Prusio. Johano la 3-a Sobieski provis denove akiri Lenborkon sed sensukcese. La feŭdo formale ne plu estis en la jaro 1773 pro la unua dispartigo de Pollando.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Lenborko de la 18a ĝis 20a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

La 18an de septembro 1773 post la unua dispartigo de Pollando la distrikto de Lębork kaj Bytów eniris en Prusion kaj apartenis al provinco Koszalin. En la jaro 1846 oni dividis la distrikton al la du apartaj. La lenborka magistrato iom post iom perdis la privilgiojn por siaj centraj estraroj ekz. en Słupsk. Fine de la 19a jc apuda Słupsk transprenis la lokan juĝejon en Lenborko. La nombro de la loĝantaro kreskis malgraŭ fluktuado. Kaŭzo de tio estis granda naskokvanto, parte malgrandigata pro la militoj kaj emigrado.

Fervoja stacidomo en Lenborko

En la jaro 1870 Lębork ekhavis la fervojan ligon kun Słupsk kaj Gdansko. En la jaro 1877 oni establigis en la urbo fajrobrigadon. En la jaro 1878 aperis en la urbo la unua malsanulejo (hospitalo). Dum la jaroj 1882-1884 oni konstruis novan pli grandan hospitalon, kiu estis por speciala kuracado de tuberkulozo. Okazadis konstanta malrapida disvolvo de industrio kaj komerco.

La Urbodomo en Lenborko, konstruita en la jaro 1900

En la jaro 1900 oni konstruis novan urbodomon. Al la urbo komencis veni la germana popolo de okcidenta parto de Germanio. Poloj kaj kaŝuboj oni puŝis al la marĝeno de la socio. Komence de la 20a jc iom krskis la elcento de la pola kaj kaŝuba popoloj pro la imigrado el Wejherowo. Tiam malgraŭ la reprezalio, disvolvis la pola kaj kaŝuba movadoj. Poloj la plej aktivaj estis post la fino de la Unua Mondmilito. Populara kaj ofta estis instruado de la pola lingvo.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Lenborko dum la jaroj 1920-1939[redakti | redakti fonton]

Perdoj de teritorio de Germanio pro la Traktato de Versajlo
  •  Administrita de Ligo de Nacioj
  •  Donita al najbaraj landoj
  •  Restis ĉe Germanio
  • Post la Traktato de Versajlo en la jaro 1920 oni decidis pri la limo inter Pollando kaj Germanio. Rezulte de ĝi la Distrikto Lęborski restis en Germanio. Novaj limoj kaŭzis la migradon de germanoj al Lenborko kaj poloj kaj kaŝuboj elmigris al Pomeria Vojevodio. Lębork perdis la bazon de krudmaterialoj kaj vend-merkaton, pro tio bankrotis multaj entreprenoj. La krizaj jaroj popularigis la nazi-partion kiu komenci agi tie ekde la 1a de junio 1928. En la jaro 1932 Nacisocialisma Germana Laborista Partio (germane Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei, NSDAP) jam ekhavis la plimulton en la distrikta parlamento (sejmeto). En Lenborko oni establigis la lernejon por oficiroj de SS /la organizaĵo Schutzstaffel (SS) / ("Protekta Skadro"). Dum la Kristala Nokto oni parte ruinigis la lokan sinagogon kaj vendejoj de judoj. Tamen la ekonomio ne plibonigis post la eksplodo de la Dua Mondmilito.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

    Historio de Lenborko dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

    Printempe kaj somere de la jaro 1939 en Lenborko komeniĝis la preparoj por la milito kun Pollando. La gazetaro informis pri la onidiraj antigermanaj agoj en Pollando, kio celis la ekskuson de la antipolaj reprezalioj en Distrikto Lęborski. La 1-an de septembro de 1939 frumatene je la horo 4:45 la taĉmentoj de Wehrmacht ("VErmaĥt", laŭvorte: defendopovo / tio estas la nomo de la armeo de Nazia Germanio en la jaroj 1935 - 1945) atakis Pollandon el la tereno de Lenborko. Dum la jaroj 1941-1945 sur la tereno de la urbo Lenborko laboris tie la devig-laboristoj, i.a. de la germana ekstermejo (koncentrejo) de Stutthof. Fine de la Dua Mondmilito al la urbo Lenborko komencis amase venadi rifuĝintoj el Orienta Prusio. En la urbo okazis kaoso. Lębork estis kaptita preskaŭ sen batalo fare de la Ruĝa Armeo la 10-an de marto 1945. Tiam la urbo estis terure detruita fare de la sovetiaj soldatoj. En aprilo 1945 la kontrolon de la urbo transprenis la pola administracio.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

    Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando

    Historio de Lenborko dum la jaroj 1946-1975[redakti | redakti fonton]

    Dum la unuaj jaroj post la Dua Mondmilito al Lenborko alvenadis poloj el centra kaj orienta Pollando. Samtempe la germanaj loĝantoj estis devigitaj forlasi la urbon. En la jaro 1946 en Lębork loĝis 10 954 da loĝantoj, inter ili estis 6839 poloj kaj la resto estis germanoj. Post unu jaro restis en la urbo nur 82 germanoj. Fine de la sesdekaj kaj komence de la sepdekaj jaroj de la 20a jc okazis granda disvolvo de industrio kaj ŝanĝoj en la strukturo de ekonomio (mastrumado). Krome en la urbo okazis disvolvo de la sektoro pri servoj speciale okupiĝanta pri industrio. Disvolviĝis la peza industrio kaj produktado de konstrumaterialoj, precipe brikoj. En la jaro 1974 en la urbo aperis la trafik-komunikado. Unue estis nur du trafik-linioj, kiujn priservis nur 8 busoj.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

    Historio de Lenborko dum la jaroj 1976-1990[redakti | redakti fonton]

    Post la jaro 1975 Lębork ne plu etis la la distrikta urbo. La tereno de la distrikto eniris la Vojevodion de Słupsk. Tia ŝanĝo ne plaĉis al la loĝantoj de Lębork, al kiuj pli gravaj estis la ligoj kun Gdansko. En la komenco de la okdekaj jaroj en la urbo disvolviĝis la turismo, kiu pli frue estis nur en la ĉemara Łeba. Pligrandiĝis la disvolvo porhomaj servoj. Dum la militleĝo en la industriajn entreprnojn eniris la taĉmentoj de la armeo. En la jaro 1985 oni organizis la solenaĵon la 700-jariĝon de la urbo. La oficialan blazonon de la urbo oni akceptis nur en la jaro 1989.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

    Historio de Lenborka post la jaro 1990[redakti | redakti fonton]

    La granda problemo de la loĝantoj en Lęborko la transformado de la politika sistemo kaj ligitaj kun tio falo de la ŝtataj entreprenoj. Tiam la senlaboreco superis 30%. La urbaj aŭtoritatoj forte strebis por la investantoj. En novembro 1993 la nederlanda investanto komenis konstrui la modernan pomfrit-fabrikon. Nun en la ĉirkaŭaĵo de la urbo estas ĉefe la agrikulturaj terenoj, kun produktado de grenoj kaj terpomoj. Nun la plej rapide disvolviĝas la sektoroj de servoj kaj komerca.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

    Bibliografio:

    • Józef Borzyszkowski (2009): Dzieje Lęborka / Historio de Lębork, Instytut Kaszubski w Gdańsku / La kaŝuba Instituto en Gdansko, Gdansko.
    • Wiesław Budkowski (2012): Ziemia Lęborska / Tero de Lębork, Miejska Biblioteka Publiczna w Lęborku / Publika Urba Biblioteko en Lębork, Lębork.
    • Jarosław Ellwart (2000): Kaszuby / Kaŝubio, Region / Regiono, Gdynia.
    • Hubert Gógnowicz, Zygmunt Brocki (1978): Nazwy miast Pomorza Gdańskiego / Urbaj nomoj en Gdanska Pomerio, biblioteko de Ossolineum, Vroclavo.
    • Dawid Keller (2012): Dzieje kolei w Polsce / Historio de fervojo en Pollando, Eurosprinter, Rybnik.
    • Jerzy Kondracki (2000): Geografia regionalna Polski / Regiona geografio de Pollando, PWN / Pola Scienca Eldonejo, Varsovio.
    • Józef Lindemajer, Teresa Machura (1982): Dzieje Lęborka / Historio de Lębork, Wydawnictwo Poznańskie / Eldonejo d Poznano, Poznano.
    • Friedrich Lorentz (1923): Polskie i kaszubskie nazwy miejscowości na Pomorzu Kaszubskiem / Pola kaj kaŝubaj nomoj de lokoj en la Kaŝubia Pomerio, Instytut Zachodnio-Słowiański / Okcident-Slava Instituto, Poznano.
    • Marta Szklarkowska (1998): Historia Bytowa / Historio de Bytów, Urząd Miasta w Bytowie / Urba oficejo en Bytów, Bytów.
    • Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1884): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich / Geografia vortaro de Kongresa Pollando kaj aliaj slavaj landoj, vol. 5, Nakładem Władysława Walewskiego / Eldono de Władysław Walewski, Varsovio.

    Historiaj Monumentoj en Lenborko[redakti | redakti fonton]

    Malgraŭ ke Lenborko estis multe ruinigita post la ekokupo de la urbo fare de la Sovetia Ruĝa Armeo en la jaro 1945 la parto de la monumentoj saviĝis aŭ estis rekonstruita. Sur la listo de Nacia Instituto de Heredaĵo estas 16 objektoj en Lenborko:

    • Areo de la Malnova Urbo, la 13-a jc (vidu la fotojn)
    • La Sanktuario de Sankta Jakobo, la 15a jc, la 17a jc, 1907-1910 (vidu la foton)
    • La Evangelia Preĝejo, nun rom-katolika Preĝejo de la Plej sankta Virgulino Maria la Reĝino de Pollando, 1866-70 (vidu la foton)
    • La tombeja Evangelia Kapelo, 1870
    • La Urbodomo, 1890–1900 (vidu la foton)
    • domo, la fino de 19a jc
    • La Poŝtoficejo, 1905
    • domo, 1900
    • domo, nun la distrikta sanprizorgejo, la komenco de 20a jc
    • domo, fino de la 19a jc, 1918
    • banko, 1928
    • La Starostejo, 1914
    • lernejo, 1928
    • grenejo, fino de la 19a jc
    • brikdomo, 1910
    • salmagazeno, nun la Pentekosta Preĝejo, la 17a jc, 20a jc

    En la Vojevodia Registro de la Monumentoj estas 120 objektoj el kiuj 101 t.e. diversaj loĝdomoj. Krome estas:

    • Kvar objektoj de la stacidomo
    • Tri lernejoj (ĉe la stratoj: I Armii Wojska Polskiego, Marcinkowskiego i Kossaka).
    • Du domoj de la hospitalo
    • Akvoturo (vidu la foton)
    • Kazerno
    • Sinagogo
    • Brikfabriko
    • Lin-ruejo
    • Urba Banejo
    • Socia Domo
    • Bierfabriko
    • Paroĥejo (vidu la foton en la fotogalerio)
    La Teŭtona Kastelo en Lenborko, el la 14-a jc de la Teŭtona Ordeno, nun juĝejo
    La Teŭtona Kastelo en Lenborko
    Norda parto de la urbaj mezepokaj defendomuroj kun la Urbodoma Gardoturo nomata "hedera" (belfrido) en Lenborko
    La ekspozicio de la mezepoka armilaro en la Defendoturo (Gardoturo) n-ro 24
    La Urbodoma Gardoturo (Belfrido) nomata "hedera" kun la fragmentoj de la defendomuroj
    Arkeologiaj laboroj en Lenborko
    Komerca Galerio "Panoramo" en Lenborko
    Akvoturo en Lenborko
    La konstruaĵo de la iama framasona loĝio, ĝis nun ne enskribita sur la liston de historiaj monumentoj
    La Liceo n-ro 1 de Stefan Żeromski en Lenborko
    La malnova domo de Paul Gottlieb Nipkow, la german-kaŝuba inĝeniero kaj inventinto de televido
    En tiu loko staris en Lenborko domo en kiu naskiĝis Paul Gottlieb Nipkow la german-kaŝuba inĝeniero kaj inventinto de televido / nun konstruaĵo de regiona muzeo (foto el 2009)
    La memortabulo de Paul Gottlieb Nipkow la german-kaŝuba inĝeniero kaj inventinto de televido, ĉe la nuna Regiona Muzeo en Lenborko

    Esperanto[redakti | redakti fonton]

    Edward Sapir naskiĝis en la jaro 1884 en Lenborko, en la juda familio, kaj kiel infano kun la gepatroj elmigris al Usono. Dum sia laboro kiel jud-usona antropologo kaj mondfama lingvisto science defendis Esperanton, ke ĝi ne estas artefarita: "La logika neceso de internacia lingvo en modernaj tempoj estas en stranga kontrasto al la indiferenteco kaj eĉ kontraŭemo, kun kiu la plimulto da homoj rigardas ĝian eblon. La provoj ĝis nun faritaj por solvi la problemon inter kiuj Esperanto verŝajne atingis la plej altan gradon de praktika sukceso, tuŝis nur tre malgrandan parton de la popoloj. La rezisto kontraŭ internacia lingvo havas malmulte da logiko aŭ psikologio por si. La supozita artefariteco de lingvo kiel Esperanto aŭ iu el la similaj lingvoj, kiuj estis prezentitaj, estis absurde troigita, ĉar estas sobra vero, ke estas praktike nenio en tiuj lingvoj kio ne estas prenita el la komuna stoko da vortoj kaj formoj, kiuj grade evoluis en Eŭropo." ("Encyclopaedia of Social Sciences" / Enciklopedio de Sociaj Sciencoj, 1950, vol. 9, p. 168.)

    La liceon de Stefan Żeromski en Lenborko finis kaj loĝas en la apuda urbeto Lebo / Łeba la granda amiko de Esperanto Kazimierz Kleina, pola-kaŝuba entreprenisto kaj politikisto, municipano, parlamentano de Pola Sejmo de la 5-a oficperiodo 2005 - 2007, senatano de la 4-a, 7-a kaj 8-a oficperiodoj (de la unumandata balotregiono ĉirkaŭ Lenborko kaj Lebo). Li estas ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).

    Starosto de distrikto Lęborski Ryszard Wenta (legu: Rikardo Venta) finance helpis la Esperanto-aranĝon en Malbork, t.e. la junularan internacian E-renkontiĝon t.n. Ago-Semajno (la 27an de decembro 2007 ĝis 2a januaro 2008) financante la transport-kostojn de la aŭtobuso por la loka kaŝuba folklor-ensemblo "Ziemia Lęborska" (Lenborka Tero) sub la gvido de sinjorino Regina Szczupaczyńska (legu: Ŝĉupaĉinjska), la manaĝerino de la ensemblo. Tiu ensemblo furoris dum Ago-Semajno en Malborko kun siaj ĉarmaj folklor-dancoj, kantado en la lingvoj kaŝuba, pola kaj Esperanto kaj kun la belega kristnasktema spektaklo (pastoralo) por la E-junularo el 48 landoj de kvar kontinentoj.

    Fine de februaro 2014 venis de Będzin al Lenborko dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto ([1],[2]) fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj fare de polaj parlamentanoj: senatanoj Edmund Wittbrodt, Kazimierz Kleina, Andrzej Grzyb kaj sejmanino Teresa Hoppe kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplino, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź kaj Będzin. Al Lenborko la ekspozicion invitis la loka esperantistino de EDE-Pollando Agnesa Jozefa Hagedorn kaj sinjorino Regina Szczupaczyńska (legu: Ŝĉupaĉinjska), la manaĝerino de la loka kaŝuba folklor-ensemblo "Ziemia Lęborska" (Lenborka Tero) kun la vic-prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (legu: Kozira), ĉio kunlabore kun Distriktestro / Starosto de distrikto Lęborski sinjoro Wiktor Tyburski (legu: Viktor Tiburski) kaj Vic-starosto Ryszard Wenta (legu: Rikardo Venta). Poste la E-ekspozicio veturos al Lodzo, Loviĉo. La sukcesa vernisaĝo okazis la 28an de februaro 2014 kaj inaŭguris ĝin la starosto Wiktor Tyburski kaj raportis pri tiu E-evento du lokaj televidoj de Słupsk kaj Lębork ([3]).

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]