Mezőszilas
Aspekto
Mezőszilas [mezOsilaŝ] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Sárbogárd. Mező signifas hungare: kampo.



Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 65 km²
- koordinatoj: 46° 49′ 00″ N 18° 28′ 49″ O / 46.81667 °N, 18.48028 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 00″ N 18° 28′ 49″ O / 46.81667 °N, 18.48028 °O (mapo)
- Loĝantaro: 2340
- Poŝtkodo: 7017
- Telefonprefikso: 25
Situo
[redakti | redakti fonton]Mezőszilas situas laŭ ĉefvojo Dunaföldvár-Balatono. Simontornya troviĝas 12, Sárbogárd 17, Enying 26 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue keltoj kaj avaroj vivis tie, dume la romianoj postlasis vojon Sophiane-Gorsium. Longe estis tie 2 apudaj vilaĝoj Szilas kaj Balhás, kiuj unuiĝis. La nuna loknomo oficialiĝis en 1942 (pli frue estis Szilasbalhás). La loko famiĝis pri ĉevalobredado. Nuntempe lernejo por rajdistoj funkcias.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1935
- kalvinana preĝejo
- Kastelo de Mezőszilas
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Szilasbalhás naskiĝis Károly Kovács (aktoro).