Stefan Żeromski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Stefan Żeromski
Stefan Zeromski Polish writer.jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-a de oktobro 1864
en Strawczyn apud Kielce
Morto 20-a de novembro 1925
en Varsovio
Tombo Protestant Reformed Cemetery in Warsaw [#]
Nacieco polo
Lingvoj pola lingvo [#]
Ŝtataneco Pollando [#]
Subskribo Stefan Żeromski
Profesio
Pseŭdonimo Maurycy Zych [#]
Profesio verkisto • diarist • dramisto • sciencfikcia verkisto [#]
Verkoj Antaŭprintempo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Stefan Żeromski (naskiĝis la 14-an de oktobro 1864 en Strawczyn apud Kielce, mortis la 20-an de novembro 1925 en Varsovio) estis pola verkisto, publikisto, dramisto, politikisto nomita konscienco de la pola literaturo. Kiel verkisto li estis kunigita kun la pola tarda pozitivismo, dekadentismo kaj la Juna Pollando (pola modernismo).

Liaj vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Stefan Żeromski, la paŝtela portreto de Kazimierz Mordasewicz, 1909

Stefan Żeromski devenis de nobela familio, blazono Jelita. Li edukiĝis en Ciekoty (vidu la suban foton de la biendomo de liaj gepatroj). Dum la januara ribelo lia patro, Wincenty Żeromski apogis polojn batalantajn pri la sendependeco. Post falo de la ribelo la patro perdis sian tutan monon. En 1873 Stefan komencis lerni en bazlernejo en Psary. En 1874 eklernis en la Urba Gimnazio en Kielce, kiun finis en 1886 sen ricevo de abituro (la fina ekzameno de la matureco en la pola gimnazio, hodiaŭ en liceo). Li havis problemojn pri matematiko. Tiujare komencis studi en Instituto de Veterinara Medicino kiun ne finis pro financaj problemoj. Sekve en 1889 iĝis edukisto en la nobelaj domoj, i.a. en Nałęczów.


Stefan Żeromski, la lignogravuraĵo de Władysław Skoczylas, ĉirkaŭ 1918
La tombo de Stefan Żeromski, la Evangeli-reformita Tombejo en Varsovio (2015)
La fragmento de la monumento de Stefan Żeromski (ĉirkaŭ 1975), en la varsovia kvartalo Wola 1990 (str. Deotymy / Obozowa)
La domo en Gdynia, en kiu Stefan Żeromski loĝis dum la jaro 1920
La rekonstruita biendomo en Ciekoty apud Kielce, en kiu dum 12 jaroj (1871-1883) Stefan Żeromski loĝis kun siaj gepatroj

Li debutis kiel novelisto en "Tygodnik Powszechny" en 1889. En 1892 vivis mallonge en Zuriko, Vieno, Prago kaj Krakovo. Aŭtune de la sama jaro li edziĝis kun Oktawia de Radziwiłłowicz-Rodkiewicz, kiun li ekkonis en Nałęczów. Li venis kun sia familio al Svisujo kie laboris kiel bibliotekisto en Nacia Pola Muzeo en Rapperswil. Tiam li skribis Syzyfowe prace (Laboroj de Sizifo). En Svisujo li konatiĝis kun Gabriel Narutowicz kaj Edward Abramowski. Poste verkis siajn rakontarojn.

Post reveno al la lando en 1897 li laboris kiel bibliotekisto-asistento en la Biblioteko de la Ordinacio Zamojska en Varsovio. Li eldonis Laboroj de Sizifo, kiu estis tre bone apreciita en opinio de la polaj kritikistoj. En 1899 jaro li verkis revolucian verkon - Ludzie bezdomni (Senhejmaj homoj) kiu estis nomita "biblio" de la pola socialismo. Ĝi estas unu el unuaj libroj skribataj per la polifonio de Fjodor Dostojevskij kie troviĝas multaj fluksoj de la konscio, taglibroj kaj ne ekzistas objektiva narracio sed nur subjektiva stiligo de la teksto. En la libro estas bildita Parizo, Varsovio kaj pola realeco de nobelaj familioj, malriĉuloj kaj judoj. La libro bildigas polan idealiston, ne-aristokraton Tomasz Judym kiu post plej bona edukiĝo en Varsovio kaj Parizo volas reformi la polan medicinon. Ĝi estas ankaŭ la fabulo pri lia amo al la aristokratino. En 1904 Stefan Żeromski eldonas libron Popioły (Cindroj), kiu ankaŭ estas la granda sukceso. Poste li komencis agi en la pola politiko kiel socialisto kaj demokrato. De 1909 loĝis dum tri jaroj en Parizo. Li denove edziĝis al protestantino Anna Zawadzka, kio estis politika-religia skandalo en Pollando. Kiam komenciĝis la unua mondmilito li aliĝis al Polaj Legioj. Poste li venis al Zakopane kaj li fariĝis la Prezidanto de la Respubliko de Zakopane. En la Dua Pola Respubliko loĝis en Varsovio.

Stefan Żeromski post fino de la unua mondmilito partoprenis, kun Jan Kasprowicz kaj kun loĝanto de urbo Malbork / Marienburg Bernard Binnebesel (granda pola patrioto kaj esperantisto)[1], en la plebiscita agado en la regiono Powiśle (la Ĉevistula Regiono kun la celo enkorporigi tiujn terenojn al Pollando - la terenojn inter Iława, Susz, Prabuty, Kwidzyn, Sztum, Malbork, Grudziądz kaj multaj aliaj lokoj en Varmio kaj Mazurio kaj la regiono Powiśle (la Ĉevistula Regiono[2]. En 1922 li organizis kaj fariĝis la prezidanto de la pola PEN Club. Dum multaj jaroj li ne estis tiom revolucia verkisto kiel li estis antaŭe. Fine de sia vivo li verkis tamen la libron kiu estis sintezo de la liberigita Pollando - Przedwiośnie (Antaŭprintempo). La libro temas pri polo kiu strebas venigi sian tutan familion al la liberigita Pollando. Kiel granda patrioto li esperas montri la belegan Pollandon al sia filo. La filo Cezary Baryka ne volas iri Pollanden kaj li kosmopoliteme fariĝas komunisto. Tial la patro parolas al li ke en Pollando estas la vitraj domoj. Tiu metaforo fariĝis la ĉefa en la intermilita periodo kaj eĉ poste. La romano Antaŭprintempo estas opiniata kiel unu el la plej gravaj libroj en la monda literaturo. Żeromski eĉ estis pro ĝi kandidatigita al la Nobel-premio pri literaturo.

Plej gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg
Domo de Stefan Żeromski en Nałęczów (nun muzeo), konstruita laŭ projekto de arkitekto Jan Koszczyc-Witkiewicz (la nevo de fama pola verkisto Stanisław Ignacy Witkiewicz / pseŭdonomo: Witkacy), (el la jaro 1905)

La 29-an de januaro 2018 la urbestro de Bjalistoko prezentis liston de kulturaj projektoj, kiujn la urbo financos kadre de la 100-jariĝo de la sendependeco de Pollando. Inter ili estas la projekto Trezoroj de la nacia literaturo: Antaŭprintempo de Stefan Żeromski de Bjalistoka Esperanto-Societo celanta eldoni la romanon en Esperanto ĝis la fino de la jaro[3]. La romanon tradukis Tomasz Chmielik.
La romano, Antaŭprintempo, aperis en la aŭtuno 2018.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leon Sobociński, Na gruzach Smętka, wyd. B. Kądziela, Warszawa, 1947, s.101
  2. Michał Młotek: Tajemnice pogranicza. Kraków 2013.
  3. Wsparcie obchodów 100-lecia niepodległości ĉe bialystok.pl