Antaŭprintempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Przedwiośnie (powieść))
Antaŭprintempo
Origine Przedwiośnie
Antaŭprintempo
Kovrilo de la Esperanto-eldono, 2018
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Stefan Żeromski
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1925
Loko Varsovio
Eldoninto Wydawnictwo Jakuba Mortkowicza
Eldonejo CEU Press
Trajtoj
Paĝoj 383
Loko de rakonto PollandoAzerbajĝano
Tradukado
Tradukinto Tomasz Chmielik
Eldonjaro de tradukita versio 2018
Urbo de tradukita versio Đurđevac, Świdnik, Lublin, Bjalistoko
Eldoninto de tradukita versio Dokumenta Esperanto-Centro, Bjalistoka Esperanto-Societo, Libro-Mondo, Ars Libri[1]
Paĝoj de tradukita versio 248
ISBN de tradukita versio (ISBN 9788363698393)
vdr

Antaŭprintempo (pole Przedwiośnie) estas politika romano de Stefan Żeromski eldonita en 1924 (kun la dato 1925) en Varsovio en la eldonejo de Jakub Mortkowicz.

La romano konsistas el tri partoj: Szklane domy (Vitraj domoj), Nawłoć kaj Wiatr od wschodu (Vento el oriento). Ĝi rakontas pri la vivo de Cezary Baryka, reprezentanto de juna generacio, kiu naskiĝis kaj edukiĝis en Bakuo kaj de tie iris al Pollando renaskiĝanta post la unua mondmilito.

Titolo[redakti | redakti fonton]

La titolo de la verko havas metaforan karakteron. Laŭvorte antaŭprintempo estas periodo inter vintro kaj printempo, en kiu malgraŭ malaltaj temperaturoj kaj kuŝanta neĝo prezentiĝas la unuaj signoj de la reviviĝo de la naturo. Metafore la vorton oni povas kompreni kiel tempon, en kiu formiĝis la pola ŝtato post la periodo de la dispartigoj, kaj en la lando regis sendependeca entuziasmo[2].

Kino[redakti | redakti fonton]

  • En 1928 aperis la pola filmo Antaŭprintempo reĝisorita de Henryk Szaro; ĝi ne konserviĝis ĝis hodiaŭ.
  • La 2-an de marto 2001 oni prezentis la filmon Antaŭprintempo de Filip Bajon. La ĉefan rolon de Cezary Baryka ludis Mateusz Damięcki.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 29-an de januaro 2018 la urbestro de Bjalistoko prezentis liston de kulturaj projektoj, kiujn la urbo financos kadre de la 100-jariĝo de sendependeco de Pollando. Inter ili estas la projekto Trezoroj de la nacia literaturo: Antaŭprintempo de Stefan Żeromski de Bjalistoka Esperanto-Societo celanta eldoni la romanon en Esperanto ĝis la fino de la jaro, en la traduko de Tomasz Chmielik[3]. Ĝi estis eldonita la 8-an de septembro 2018 por la t.n. Nacia Legado[4]

Okaze de la 100-jara jubileo de la SENDEPENDIĜO DE POLLANDO en multaj urboj tra tuta Mondo kaj Pollando okazis la nacia legado de la romano Antaŭprintempo de pola skribisto Stefan Żeromski - la 8an de septembro 2018 - iniciatis tion kaj komencis la legadon en Saksa Ĝardeno en Varsovio Andrzej Duda - la Prezidento de Pollando kun edzino. Certe partoprenis la nacian legadon ankaŭ en Esperanto pluraj esperantistoj: en la Mondo: ekz. en Japanio en la Esperanto-biblioteko en Ŝimonoseki ..., en Pollando: en Słupsk (Pomeria Provinco) - publike sur la urboplaco okazis la legado en 10 lingvoj - i.a. en Esperanto legis Prezidantino de la Urba Konsilantaro de Słupsk Beata Chrzanowska (esperantistino) (al la Esperanto-legado instigis ŝin la anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto / EDE-Pollando, kiu havas ĝuste tie sian ĉefan sidejon); en Malbork (Pomeria Provinco) - en Radio "Malbork", tie legis sume 30 personoj kaj inter ili en Esperanto legis Eduardo Kozyra - Prezidanto de EDE-Pollando; en Łomża (Podlaĥia Provinco) en la loka kultur-domo legis en Esperanto Henryk Borkowski; en Bjalistoko (Podlaĥia Provinco) en la Centro Ludoviko Zamenhof legis en Esperanto Tomasz Chmielik el Świdnik (Lublina Provinco) kaj la anoj de Bjalistoka Esperanto-Societo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antaŭprintempo (esperante). Libroservo de UEA. Universala Esperanto-Asocio. Alirita 2019-06.
  2. Anna Popławska, Opracowanie Przedwiośnia S. Żeromskiego, eld. Greg, Kraków 2007, p. 233
  3. Wsparcie obchodów 100-lecia niepodległości ĉe bialystok.pl
  4. “Antaŭprintempo” — prezento de nova eldonaĵo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]