Ŝimonoseko

| Ŝimonoseko | ||
| japane 下関市 | ||
| Kerna urbo | ||
Centro de Ŝimonoseko kaj la markolo Kanmon
| ||
|
||
| Oficiala nomo: 下関市 | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Insulo | Honŝuo | |
| Regiono | Ĉugoku | |
| Parto de | gubernio Yamaguchi | |
| Situo | Ŝimonoseko | |
| - koordinatoj | 33° 57′ 00″ N 130° 56′ 00″ O / 33.95000 °N, 130.93333 °O (mapo) | |
| Areo | 716,14 km² (71 614 ha) | |
| Loĝantaro | 280,386 (01.10.2010) | |
| Denseco | 391,52 loĝ./km² | |
| Urbestro | Tomoaki Nakao (de 2009) | |
| Horzono | GMT (UTC+9) | |
| Poŝtkodo | ||
| Arbo | Sakuro | |
| Floro | Rododendro | |
| Fiŝo | Takifugo [?] | |
| Insekto | Lampiro | |
| Retpaĝo: Oficiala retejo | ||
Ŝimonoseko[1] (japane 下関市, prononco [ŝimonoSEki-ken], per transliterigo Hepburn Shimonoseki-ken) estas urbo kiu apartenas al la gubernio Yamaguchi, prononco [jamaGUĉi], en la sudokcidento de la ĉefinsulo Honŝuo de Japanio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ŝimonoseko situas aliflanke de la urbo Kitakjuŝu sur insulo Kjuŝuo, kun kiu ĝi estas ligata tra tuneloj, kampoj kaj la Kanmon-ponto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis novepoko, oni nomis la komunumon Akamagaseki, mallonge Bakan. La alinomado okazis la 1-an de junio 1902 al Ŝimonoseko.
En la urbo okazis en 1895 la subskribo de traktato de Ŝimonoseko, kiu finis la unuan japanan-ĉinan militon daŭrintan de 1894 ĝis 1895.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ŝimonoseko estas grava fiŝada haveno. Krom la prilaboro de la fiŝoj (precipe fuguoj) estas ekonomie gravaj branĉoj: ŝipkonstruado, kemiaj fabrikoj, inĝenieraj oficejoj kaj ankaŭ turismo. La plej grava turisma allogaĵo estas la sanktejo Akama, kiu estas dediĉita al la japana infana imperiestro Antoku (en vikidatumoj, kiu mortis nur 6-jara).
La urbo estas grava trafika punkto. Jam en 1905-45 trafikis tage fervojaj pramoj al Pusano (Busano) / Koreio kun rekta aliĝo al la transsiberia fervojo: Busano-Seulo-Uiju (Ĉinio), Andong-Mukden-(Rusio/Sovetunio), Manĝurio ktp. Ekde 1967 oni reestablis denove la regulan pasaĝeran trafikon al la aziaj najbaroj. Hodiaŭ trafikas ĉiutage pramoj al Busano / Koreio, dufoje semajne - al Ĉingdaŭo / Ĉinio ktp..
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Ŝimonoseki estas konata de la plej frua tempo en Esperantujo danke al la du aktivuloj Nohara Kiuiĉi kaj Ueyama Masao. De 2013 Ŝimonoseko estas la hejmo de la Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseko, fondita kaj prizorgata de Nitta Takamichi.
Instruado
[redakti | redakti fonton]Interalie aktivas en la urbo
- en publika instruado
- urba universitato de Ŝimonoseko (下関市立大学, Shimonoseki shiritsu daigaku)
- en privata instruado
- universitato Baiko Gakuin (梅光学院大学, Baikō gakuin daigaku)
- universitato de Orienta Azio (東亜大学, Tōa daigaku)
Gravaj personoj de la urbo
[redakti | redakti fonton]- Yoshimasa Hayashi (n. en 1961), ministro pri defendaj aferoj
- Kinuyo Tanaka (aktorino kaj reĝisorino)
- Norio Wakamoto (voĉaktoro)
- Yoshiaki Takaki (politikisto)
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]
Ĉingdaŭo (Ĉinio)
Pusano[laŭ PIV resp. Busano[ekde 2000] (Sud-Koreio)
Istanbulo (Turkio)
Pittsburg, kantono Contra Costa, Kalifornio (Usono)
Santos, San-Paŭlio (Brazilo)
Najbaraj urboj kaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]- Nagato, Mine, Sanjo-Onoda kaj Kitakjuŝo
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Ŝimonoseko" en la mapo 24, kaj same en listo en paĝo antaŭ tiu du-paĝa mapo.



