Saltu al enhavo

Kitakjuŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kitakjuŝu)
Kitakjuŝo
Fotomontaĵo
granda urbo kun esceptoj (1963–)
urbo de Japanio (1963–)
urbego
havenurbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 935 084  (2020) [+]
Loĝdenso 1 917 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 53′ N, 130° 53′ O (mapo)33.883416666667130.87519444444Koordinatoj: 33° 53′ N, 130° 53′ O (mapo) [+]
Areo 487,71 km² (48 771 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Kitakjuŝo (gubernio Fukuoka)
Kitakjuŝo (gubernio Fukuoka)
DEC
Situo de Kitakjuŝo
Kitakjuŝo (Japanio)
Kitakjuŝo (Japanio)
DEC
Situo de Kitakjuŝo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kitakyushu, Fukuoka [+]
vdr

Kitakjuŝo[1] (japane: 北九州市 [kita-kjū-ŝū -ŝi], Hepburn: Kitakyūshŭ-shi, Kunrej: Kitakyûsyû-si, do [Kitakjuŝu-ŝi]) estas Granda Urbo kun Esceptoj en la regiono Kjuŝuo de Japanio. La urbo situas en la gubernio Fukuoka. Ĝi estas plej granda urbo de insulo Kjuŝu. Ĝia loĝantaro estis 983 000 (en 2010).

La urbo estiĝis en 1963 per kunigo de kvin komunumoj, nome Kokura, Jahata, Moĝi, Vakamacu kaj Tobata. La urbopartoj rezervis sian iaman karakterizaĵon. Kokura estis pli frue militista apogpunkto, hodiaŭ gravas la ŝtal- kaj la maŝinproduktado, sed ankaŭ la komercado. En Jahata funkcias fermetalurgiaj kaj kemiaj fabrikoj, cementaj kaj vitraj uzinoj. En Moĝi dominas la havena funkcio, oni prilaboras tie la alvenantan nafton. Vakamacu estas grava haveno kun ŝipkonstruado, kolormetalurgia kaj kemia industrio.

Gravaj vidindaĵoj de la urbo estas la sanktejo de la Mekari-ĝinĝo, la fortikaĵa palaco Kokura-ĝo, kaj la pendpontoj Vakato Óhasi kaj Kanmon.

La Nova Flughaveno de Kitakjuŝu malfermiĝis en 2006.

Kokura estis la unua celo de la usona atombombado je la 9-a de aŭgusto 1945, sed la urbon kovris dika nubaro, pro tio la atombombo estis ĵetita al la dua celo Nagasako.

"Kita" signifas "Norda."

Kvartaloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Eĉ la ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, kiu dokumentigas esperantigoj de multaj urbonomoj en Japanio, lasas la nomon "Fukuoka" de la gubernio kaj ties ĉefurbo en "nur" latinliterigo de la japana formo en la mapo 24, sed tiu esperantolitera formo ĉiukaze samas al la fremdlingva, sed internacie vaste uzata transliterigo Hepburn, pri kio estas multaj ekstervikipediaj referencoj. Male al tio, la plia gubernia urbo Kitakjuŝo estas plene esperantigata en la Poŝatlaso de la mondo - tiel-ĉi, ne en la teorie same imagebla formo ""Kitakjuŝuo".

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]