Iława

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Lago Jeziorak en Iława
Iława

Flago

Blazono

Flago Blazono
Iława (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Iławy
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Iława
Komunumo Komunumo Iława
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 1305
Urborajtoj 1305 - juro chełmińskie
Koordinatoj 53° 36′ N, 19° 34′ O53.619.566666666667Koordinatoj: 53° 36′ N, 19° 34′ O
Alto super la marnivelo 100 ... 150 m
Areo 21,88 km²
Loĝantaro 33912 (en 2006)
Loĝdenso 1 550 loĝ./km²
Poŝtkodo 14-200 do 14-210
Telefona antaŭkodo 89
Aŭtokodo NIL
TERYT 6283507011
Estro Włodzimierz Ptasznik
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Niepodległości 13
Poŝtkodo de estraro 14-200
Telefono de estraro 89 649-28-42
Fakso de estraro 89 649-26-31
Ĝemelaj urboj Flago-de-Germanio.svg Germanio: Herborn
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando: Tholen
Flago-de-Litovio.svg Litovio: Gargždai
Komunuma retejo http://www.ilawa.pl
v  d  r
Information icon.svg
La Urbodomo en Iława
La ĉefa stacidomo en Iława
La Lago Malgranda Jeziorak kaj la elektra muelejo en Iława

Iława (germane: Deutsch Eylau; prapruse: Īlawa) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Iława. Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de historia Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio.

La "pogezanoj" loĝis ĉe la nuna Tolkmicko; la pli singarda mapo de la prusaj triboj dum la 13-a jarcento laŭ la Encyclopaedia Lithuanica;
grize: la "galindoj" markitaj kiel baltoj, sed ne kiel praprusoj,
la regionoj Sasnia kaj Lubavia markitaj kiel miksitaj praprusaj-slavaj regionoj
La mapo de la bataloj de praprusoj kontraŭ Teŭtona Ordeno dum la 2-a ribelo de praprusoj
La historiaj regionoj en la iama Prusio
La dokumento de Prusia Konfederacio kiu oferas al la pola reĝo Kazimiro la 4-a la enkorporigon de la teŭtona Prusio al Krono de la Regno de Pollando, 1454, (Pola Centra Arkivo de Historiaj Dokumentoj), la gvidanto de la Prusa Konfederacio estis Jan Bażyński kiu naskiĝis en Tolkmicko
La Ŝtato de Teŭtona ordeno post la Dektrijara Milito, la 1466 jaro
Mapo de 1576 de Prusio fare de Caspar Henneberg: Reĝa Prusio (sen suda Pomerio) aperas blanke, Duka Prusio palflave
La pligrandigoj de la teritorio de Prusio en la 17a kaj la 18a jc. *blue: Margraflando Brandenburgio en la jaroj 1600 *verde: Duklando Prusio en la jaro 1600 *flave: Terirtorioj aneksitaj en la 1600-1772 *ruĝe: Teritorioj aneksitaj en la 1772-1795 sekve de la dispartigoj de Pollando-Litovio 1. Nova Silezio 2.Varmio 3.Malantaŭa Pomerio 4.Antaŭpomerio 5.Magdeburgo 6.Osnabruck 7.Minden 8.Mark 9.Kleve
La teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de Iława en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La plej frue setligita loko proksime de hodiaŭa Iława estis la slava burgo ĉe la Lago Silno apud la vilaĝo Kamionka, ĝi estis ĉe la vojo de Chełmno al la historia praprusa Pogezanio. La unuaj mencioj pri tiuj teritorioj, sur kiu estas Iława devenas de la jaro 1226, kiam pola princo Konrado la 1-a de Mazovio (1187-1247) leĝigis dekreton, en kiu li anoncis la alvenon de teŭtonoj sur tiujn terenojn. Celo de ilia alveno estis kristanigo de la paganoj, kiuj tiam regis sur la terenoj de la hodiaŭa Iława. Post la okupo de la Prusio en la jaro 1283, la tuta okupata tereno estis laŭ la planoj de Teŭtona Ordeno koloniigata fare de la invititaj germanaj koloniuloj. La urbon fondis la teŭtona komandoro el Dzierzgoń Sieghard von Schwarzburg en la jaro 1305. En la sama jaro Iława ricevis la urborajtojn. La geografia situo (la tereno ĉirkaŭita per akvo, do facila por defendo) kaj ĝia lokigo sur la loko de fiŝista setlejo de la praprusoj estis la kialoj por elekti tiun lokon. Dum la ribelo en la jaro 1454 la urbanoj de Iława apogis la Prusia Konfederacion kies celo estis transpreni la regon de la Teŭtona Ordeno kaj transdoni ĝin al Krono de la Regno de Pollando. Post la malvenko en la batalo ĉe Chojnice Iława ekestis en la limoj de la teŭtona ŝtato. Rezulte de la dektrijara milito dum la jaroj 1454-1466, Iława dum iom da tempo estis en Duklando Prusio kiel feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Historio de Iława de la 16a ĝis la 18a jc[redakti | redakti fonton]

Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito
La akvomuelejo ĉe la rivero Iławka en Iława
La renesanca sonorilturo ĉe la Preĝejo de la Transfiguriĝo en Iława
La modernisma palaco en Iława
Pli ol centjara kverko ĉe la Preĝejo de la Transfiguriĝo en Iława
La nimfeoj en Iława
La nigra fuliko sur la Lago Malgranda Jeziorak en Iława
La Lago Malgranda Jeziorak
La gimnazio n-ro 1 de Nikolao Koperniko en Iława

Komence de la jaro 1520 la urbo por mallonga tempo eniris Pollandon. Tamen la 30an de septembro 1520 la loĝantoj apogantaj la teŭtonojn perfidis kaj denove la Teŭtona Ordeno ekokupis la urbon. Post la krakova traktato inter Pollando kaj la ŝtato de Teŭtona Ordeno (en la jaro 1525) la urbo Iława ekestis en la Duklando Prusio, kaj la duklando estis kiel feŭdo de Pollando ĝis la traktato de Bydgoszcz-Welawa en la jaro 1657. De tiam Iława estis jam sendependa en Duklando Prusio, kaj kiu en la jaro 1701 kun Brandenburgio kunkreis la Reĝlando Prusio (vidu la apudan mapon). De la mezo de 16a jc ĝis la mezo de 17a jc la nombro de la loĝantoj ne superis 600 personoj. Dum la 17a jc ĉefe okazadis la brulegoj (incendioj) kaj la detruoj pro la sveda armeo. En la jaro 1706 pli multo de la urbo estis ruinigita per la brulego, restis nur la Preĝejo de la Transfiguriĝo kaj kelkaj domoj. En la jaro 1758 por mallonga tempo la urbon okupadis rusoj.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Historio de Iława de la 19a jc ĝis la 0a jc[redakti | redakti fonton]

La 19a jc estis por la urbo bona tempo por rapida disvolviĝo. La urbo estis ĉe la komerca vojo de Gdansko ĝis Varsovio kaj de Grudziądz kaj Malbork, do pro tio venadis al ĝi pluraj setlantoj. La ekonomia vigligo okazis pro la fervoja ligo kun Toruno kaj la ŝoseoj (pavimita vojo). Same apogis tion la malfermo en la jaro 1860 de la branĉigo d la Elbląg-kanalo. Danke al la tio ke Iława ekestis la komunikad-nodo okazis disvolviĝo de la urbo. La komenco de la 20a jc estis la daŭra prospero de la urbo: oni konstruis la gasfarejon (1901), la urban akvodukton (1903) kaj urbodomon (1912). Kiam eksplodis la Dua Mondmilito Iława havis 13 000 enloĝantojn. La 22an de januaro 1945 la urbo Iława estis ekokupita fare de Ruĝa Armeo. Rezulte de la milito la urbo estis grandparte detruita. Fine de la jaro 1945 ekkomncis venadi la polaj setlantoj. Laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco ĝis la fino de la jaro 1948 oni translokiĝis la plimulton de la germana loĝantaro de Iława al Germanio. La urbo rapide ekkomenis rekonstruadi la ruinigitajn domojn kaj rapide disvolviĝadis.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Bibliografio:

Stanisław Achremczyk (2006): Iława 1305-2005. Siedemset lat dziejów, Ośrodek Badań Naukowych im. Wojciecha Kętrzyńskiego, Olsztyn.

Wojciech Chudziak (2002): Studia nad osadnictwem średniowiecznym ziemi chełmińskiej, tom 4, Wydawnictwo Naukowe Uniwersytetu Mikołaja Kopernika, Toruń.

Roman Groszkowski, Stanisław Baruchowski (2000): Iława na dawnej pocztówce, SBBK, Iława.

Georg Hermanowski, Heinz Georg Podehl (1996): Ostpreußen-Lexikon. Geographie, Geschichte, Kultur, Bechtermunz Verlag, Augsburg.

Mieczysław Hoffmann, Jerzy Sikorski (1971): Iława i okolice, Wojewódzki Ośrodek Informacji Turystycznej, Olsztyn.

Zdzisław Jaczewski, Zbigniew Grabowski (1977): Pojezierze Iławsko-Ostródzkie, Krajowa Agencja Wydawnicza, Warszawa.

Karl Josef Kaufmann, Jędrzej Skrobot, Wiesław Skrobot (2010): Dzieje miasta Iławy, Towarzystwo Miłośników Ziemi Iławskiej, Iława.

Hanna Królikowska (1999): Iława, Towarzystwo Miłośników Ziemi Iławskiej, Olsztyn.

Kazimierz Lech Skrodzki, Wanda Cydzik, Janusz Sokołowski (2005): Dzieje ziemi zalewskiej 1305-2005, Urząd Miejski, Zalewo.

Andrzej Wakar (1972): Iława. Z dziejów miasta i powiatu, Wydawnictwo „Pojezierze”, Olsztyn.

Erich Weise (1981): Handbuch der historischen Stätten Deutschlands: Ostpreussen und Westpreussen, Kröner,Stuttgart.