Urbodomo de Iława

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Iława
Rathaus
Bazaj datoj
Konstrutempo 1910-1912
Konstrustilo novbaroko
Statuso funkcias
Adreso
Adreso ul. Niepodległości 13, Iława
Lando Pollando vd
Situo Iława
Situo
Geografia situo 53° 35′ 50″ N, 19° 33′ 40″ O (mapo)53.597219.5611Koordinatoj: 53° 35′ 50″ N, 19° 33′ 40″ O (mapo) [+]
Urbodomo de Iława (Pollando)
Urbodomo de Iława (Pollando)
DEC
Urbodomo de Iława
Urbodomo de Iława
Situo de Urbodomo de Iława
Map
Urbodomo de Iława
vdr

Urbodomo en Iława estas novbaroka konstruaĵo en urbo Iława, konstruita inter 1910 kaj 1912 jaroj, dum kadenco de urbestro Karl Friedrich Giese, ĉe la strato Niepodległości 13. Tiama tre bona ekonomia situacio kaj plena urba kasejo faciligis decidi pri konstruo de la urbodomo. Oni konstruis ĝin de 1910 ĝis 1912 jaro, laŭ persona gvidado de la urbestro Giese. Grandegan kaj imponan konstruaĵon oni lokigis ĉe la ĉefa strato (tiama Kaiserstrasse), sur loko de iama urba foskavo. Ĝi estis projektita laŭ novbaroka stilo. Tereno por venonta urbodomo kostis 90 mil markojn kaj tuta konstruado kune kun ena ekipaĵo kostis 200 mil markojn. La urbodomo estis ruinigita dum la Dua Mondmilito, poste rekonstruita kiel merkathalo. Renovigita en 1995 jaro, de tiu tempo ĝi iĝis sidejo de urbestro kaj de la Urba Konsilantaro.

La Urbodomo en Iława

En la urbodomo estas ankaŭ:

  • Turisma informejo
  • Estraro de urba gvardio
  • Registra oficejo

La konstruaĵo estas ŝtate gardata monumentaĵo de 19-a de novembro 1994 (enskribita sub numero 1534).

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La urbodomo en Iława en 1913 jaro

La urbodomo konsistas el kelkaj partoj kaj ties plano estas komplika, simila al litero „C”. Unu el la plej interesaj partoj estas granda ŝtuparo, gvidata al ĉefa enirejo. La malsupraj partoj de la ŝtuparo estas ornamitaj de du flankoj per grandaj volvaĵoj, ĉiu el ili estas finita per skulptita leona kapo kun malfermata faŭko. En supra parto de centra parto de la konstruaĵo troviĝas tri altaj fenestroj, inter ili oni lokigis pilastrojn. Super la fenestroj estas skulptitaj viraj kapoj. En la tegmento troviĝas tri fenestretoj. Tutan konstruaĵon superas turo kun balkono kaj turhorloĝo.

La flankajn partojn (la orienta kaj la okcidenta) de la urbodomo komence estis duone grandaj kompare kun la nunaj. En lastaj jaroj oni pligrandigis ilin konservante kaj ripetante arkitekturajn detalojn. Al la partoj ĉeas arkadaro sur kiu troviĝas balkono. De la suda parto troviĝas nuntempe konstruita parto.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ratusz w Iławie en la pola Vikipedio.