Paul Gottlieb Nipkow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Gottlieb Nipkow
Paul Gottlieb Nipkow, german-kaŝuba inĝeniero kaj inventisto de televido
Paul Gottlieb Nipkow, german-kaŝuba inĝeniero kaj inventisto de televido
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1860 (1860-08-22)
en Lębork / Lauenburg
Morto 24-an de aŭgusto 1940 (1940-08-24) (80-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Friedhof Pankow III
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Memorigilo Paul Gottlieb Nipkow
Okupo
Okupo inventistofizikisto
vdr

Paul Gottlieb NIPKOW [paŭl GOTlib NIPkov] (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1860 en Lauenburg (nun Lębork), Pomerio, Germanio (nun Pollando), mortis la 24-an de aŭgusto 1940 en Berlino, Germanio). Li estis german-kaŝuba inĝeniero (lia patrino devenas el la kaŝuba familio Magdaliński), li inventis la Nipkovan diskon (1884). Tiu estis rotacianta disko kun truoj apud spirala linio, uzata en fruaj televidiloj. Tiun mekanikan televidan sistemon ŝanĝis ekde 1934 elektronikaj palpaj metodoj.

La Nipkov-disko

La Nipkov-disko estas aparato, elpensita de Paul Gottlieb Nipkow (1860-1940) por transformi bildojn al bilderoj por poste rekunigi ilin aliloke.

En tiu loko staris en Lenborko domo en kiu naskiĝis Paul Gottlieb Nipkow la german-kaŝuba inĝeniero kaj inventinto de televido / nun konstruaĵo de regiona muzeo (foto el 2009)
La memortabulo de Paul Gottlieb Nipkow la german-kaŝuba inĝeniero kaj inventinto de televido, ĉe la nuna Regiona Muzeo en Lenborko

Nipkow patentigis mekanikan televidilon en 1883. Ĝi havis la saman principon kiel ĉe la hodiaŭa televidilo: ĝi erigis la bildon al vicoj kaj tiujn vicojn al bildopunktoj. Li volis transformi lumon de la bilderoj al elektra signalo, ĉe la riceva stacio reen al bilderoj, bildoj. La diserigon kaj la rekunigon ĝi volis realigi per la mekanika aparato, la t.n. Nipkov-disko. Sur la Nipkov-disko estas truoj en spirala vojo, tiom da truoj, je kiom da vico ni volas disigi la bildon. Komence superkuras la bildon la plej supra truo, tio estos la unua vico. Poste sekvas la dua truo kaj tiel plu ĝis la plej suba truo ĉe la bildosubo. Malantaŭ la disko, li volis uzi lumsensasn selenĉelon, kiu transformas la lumimpulsojn al kurentaj impulsoj. La ricevilo estas same Nipkov-disko, kiu same, precize turnas kun disko de la sendilo, malantaŭ kiu eklumas lumigilo kun tia forto, kian lumforton havas la tastita bildero.

La Nipkov-disko ne disvastiĝis pro la malbona bildoformigo, teknikaj malfacilaĵoj. la Nipkov-diskoj malaperis desur la merkato fine de la 1930-aj jaroj, kiam aperis la katodtubaj televidiloj.

Oni uzas principon de Nipkov-diskoj kelkfoje ĉe kosmosondiloj kaj ĉe kunfokusa mikroskopo, elpensita de Mojmir Petran.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

La malnova domo de Paul Nipkow en Lębork
La memortabulo ĉe la domo de Paul Nipkow en Berlino-Pankow.
La Nipkow-aparato en Museo de Tekniko, Stokholmo
32-parta kolora Nipkov-disko
La memortabulo ĉe la domo, Ufer-strato n-ro 2, en Berlino-Gesundbrunnen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]