Distrikto Lęborski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Distrikto Lęborski
Pola nomo lęborski, Esperante: Lenborka Distrikto
Flago Blazono
Situo en regiono
Mapo
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Ĉefurbo Lębork
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 2
    urbo-kampaj -
    kampaj 3
Urbeco 61,32
Areo 706,99 km2
Loĝantaro 63585 (en 2005)
Loĝdenso 89,94/km2
Aŭtokodo GLE
TERYT 6.22.28.08.00.0
Estro Wiktor Tyburski (legu: Viktor Tiburski), vicurbestro: Ryszard Wenta (legu; Rikardo Venta)
Adreso de estraro ul. Czołgistów 5
Poŝtkodo de estraro 84-300
Telefono de estraro 59 862-48-00
Fakso de estraro 59 862-14-06
Retpaĝaro de distrikto http://www.powiat-lebork.com
v  d  r
Information icon.svg
La Słowiński Nacia Naturparko (prononcu: sŭovinjski), ĝi estas enskribita sur la listo de Unesko de Monda Natur-heredaĵo
La duno Łącka Monto Łącka Góra en Słowiński Nacia Naturparko
La dezerta pejzaĝo de la dunoj en Słowiński Nacia Naturparko apude de Lebo / Łeba
La dunoj en Słowiński Nacia Naturparko (prononcu: sŭovinjski) apude de Lebo / Łeba
la Rivero Lebo / Łeba
Knabino en la tipe kaŝuba folklor-kostumo

Distrikto Lęborski / Lenborka Distrikto estas distrikto en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando ĉe la Balta Maro, la ĉefurbo de ĝi estas Lenborko / Lębork. Nord-okcidente de la Lenborka Distrikto ĉe la Balta Maro etendiĝas pitoreska pejzaĝo de dunoj en la Słowiński Nacia Naturparko (prononcu: sŭovinjski) enskribita sur la prestiĝa listo de Unesko de Monda Natur-heredaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La unuaj spuroj de homaj setlejoj en la ĉirkaŭaĵo de Lenborko devenas de la naŭ miloj da jaroj a.K.. La Okcidenta parto de Gdanska Pomerio estis setligita malfrue pro la tiama glaciiĝo (en plejstoceno dum la glacia epoko) kaj malfekundaj grundoj. Komence la homaro okupiĝis pri ĉasado de rangiferoj tial ili migris post ilia gregoj. La plej malnovaj arkeologiaj trovaĵoj en la Lenborka Tero devenas el mezolitiko. De tiu periodo oni trovis sagpintojn en nuna vilaĝo Lubowidz (prononcu: lubovidz). Tiamatempe la loka homaro krom la ĉasado kaj kolektado okupiĝis ankaŭ pri fiŝkaptado. La homoj komencis produkti ilojn kaj sukcenfaritaĵojn. Supozeble tiamaj homoj loĝis en la provizoraj tendaroj. La neolitiko (nova ŝtonepoko) en la Meza Pomerio komencis iom malfrue kompare kun la sudaj terenoj. Tiamatempe la homoj komencis vivi pli malnomade. Disvolviĝis tiam primitiva agikulturo. De tia periodo devenas la trovitaj apud Lenborko hakiletoj, pecetoj de argilaj ujoj, kaj ankaŭ la ŝtona ponardo. La trovaĵoj el la frua bronza epoko estas tre raraj. Oni trovis nur sceptron kaj hakileton. Dum meza kaj malfrua bronza epoko okazis veno de praslavoj al tiuj terenoj. Oni establigis la defend-burgojn en la meza Pomerio. De tiuj terenoj oni komencis eksporti sukcenon. Komencadis la entombigoj de la cindroj de mortinoj en urnoj. La historiaj monumentoj de la Luzacia Kulturo kaj Pomeria Kulturo estas tre oftaj. Ĉefe tio estas tumuloj (kurganoj) aŭ aliaj tombejoj kaj la ornamaĵoj trovata en ili, krome estas tie trovataj diversaj iloj kaj trezoroj kaŝitaj de la iamaj riĉaj posedantoj.

Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

Ĉe la fino de antikva epoko la terenojn de la Lenborka Tero setligadis la slavoj, kiuj grave estis sub la influo de keltoj kaj romianoj. La tiama loka loĝantaro komercadis kun romianoj vendante la sukcenon kontraŭ la romiaj moneroj kiuj fariĝis la interna mono inter de slava kulturo. La slavaj triboj danke al la komerckontaktoj bone disvolviĝis. Tiam komenciĝis la feŭdismo, plena disvolviĝo de ĝi okazis en la komenco de Mezepoko.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La plej malnova regiona centro de la Lenborka Tero estis setlejo Białogarda (prononcu: bjaŭogarda). Lenborko tiamatempe estis nur simpla vilaĝo ĉe la Rivero Lebo (Łeba) nomata Lewino (prononcu: levino). Tiu setlejo troviĝis probable aŭ en suda parto de la hodiaŭa urbo au sur la tereno de la Nowa Wieś Lęborska (prononcu: nova vjeŝ lenborska), do estas du malsamaj hipotezoj de la kreo de la urbo.

Urboj kaj komunumoj en la distrikto[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el::

  • la urboj: Lenborko / Lębork (prononcu: lenbork), Lebo / Łeba (prononcu: ŭeba)
  • la urbaj komunumoj: Lębork (prononcu: lenbork), Lebo / Łeba (prononcu: ŭeba)
  • la vilaĝaj komunumoj: Cewice (prononcu: cevice), Nowa Wieś Lęborska (prononcu: nova veŝ lenborska), Wicko (prononcu: vicko)

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro (datumoj por la 30-a de junio 2005):

Entute Virinoj Viroj
Homoj % Homoj % Homoj %
Ĉie 63585 100 32398 51 31187 49
En urboj 38953 100 20256 52 18697 48
En vilaĝoj 24632 100 12142 49,3 12490 50,7


Esperanto[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

Edward Sapir naskiĝis en la jaro 1884 en Lenborko, en la juda familio, kaj kiel infano kun la gepatroj elmigris al Usono. Dum sia laboro kiel jud-usona antropologo kaj mondfama lingvisto science defendis Esperanton, ke ĝi ne estas artefarita: "La logika neceso de internacia lingvo en modernaj tempoj estas en stranga kontrasto al la indiferenteco kaj eĉ kontraŭemo, kun kiu la plimulto da homoj rigardas ĝian eblon. La provoj ĝis nun faritaj por solvi la problemon inter kiuj Esperanto verŝajne atingis la plej altan gradon de praktika sukceso, tuŝis nur tre malgrandan parton de la popoloj. La rezisto kontraŭ internacia lingvo havas malmulte da logiko aŭ psikologio por si. La supozita artefariteco de lingvo kiel Esperanto aŭ iu el la similaj lingvoj, kiuj estis prezentitaj, estis absurde troigita, ĉar estas sobra vero, ke estas praktike nenio en tiuj lingvoj kio ne estas prenita el la komuna stoko da vortoj kaj formoj, kiuj grade evoluis en Eŭropo." ("Encyclopaedia of Social Sciences" / Enciklopedio de Sociaj Sciencoj, 1950, vol. 9, p. 168.)

La liceon de Stefan Żeromski en Lenborko / Lębork finis kaj loĝas en la apuda urbeto Lebo / Łeba la granda amiko de Esperanto Kazimierz Kleina, pola-kaŝuba entreprenisto kaj politikisto, municipano, parlamentano de Pola Sejmo de la 5-a oficperiodo 2005 - 2007, senatano de la 4-a, 7-a kaj 8-a oficperiodoj (de la unumandata balotregiono ĉirkaŭ Lenborko / Lębork kaj Lebo / Łeba). Li estas ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).

Starosto de distrikto Lęborski Ryszard Wenta (legu: Rikardo Venta) finance helpis la Esperanto-aranĝon en Malbork, t.e. la junularan internacian E-renkontiĝon t.n. Ago-Semajno (la 27an de decembro 2007 ĝis 2a januaro 2008) financante la transport-kostojn de la aŭtobuso por la loka kaŝuba folklor-ensemblo "Ziemia Lęborska" (Lenborka Tero) sub la gvido de sinjorino Regina Szczupaczyńska (legu: Ŝĉupaĉinjska), la manaĝerino de la ensemblo. Tiu ensemblo furoris dum Ago-Semajno en Malborko kun siaj ĉarmaj folklor-dancoj, kantado en la lingvoj kaŝuba, pola kaj Esperanto kaj kun la belega kristnasktema spektaklo (pastoralo) por la E-junularo el 48 landoj de kvar kontinentoj.

Fine de februaro 2014 venos de Będzin dum sia turneo tra Pollando la Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL), polaj parlamentanoj: senatanoj Edmund Wittbrodt, Kazimierz Kleina, Andrzej Grzyb kaj sejmanino Teresa Hoppe kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. Post la Senato la E-ekspozicio estis en Malbork, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź kaj Będzin. Al Lenborko la ekspozicion invitis la loka esperantistino de EDE-PL Agnesa Jozefa Hagedorn kaj sinjorino Regina Szczupaczyńska (legu: Ŝĉupaĉinjska), la manaĝerino de la loka kaŝuba folklor-ensemblo "Ziemia Lęborska" (Tero de Lenborko) kun la vic-prezidanto de EDE-PL Eduardo Kozyra (legu: Kozira), ĉio kunlabore kun Distriktestro / Starosto de distrikto Lęborski sinjoro Wiktor Tyburski (legu: Viktor Tiburski) kaj Vicstarosto Ryszard Wenta (legu: Rikardo Venta).

Fotogalerio de la Lenborka Distrikto[redakti | redakti fonton]