Roma Meslibro
Aspekto
| Roma Meslibro | |
|---|---|
| liturgia libro | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Kongregacio por la dia kulto kaj disĉiplino de la sakramentoj |
| Lingvoj | |
| Lingvo | latina lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 1570 |
| Loko | Vatikano |
| Eldonejo | katolika eklezio |
La Roma Meslibro (latine: Missale Romanum) estas la precipa liturgia libro de la Katolika Eklezio. Ĝi enhavas preĝojn de la meso kaj priskribas la liturgiajn agojn.

La Esperanta Meslibro kaj legaĵaro por dimanĉoj kaj festoj aperis, kun vatikana imprimaturo, en 1995 enforme de du bele binditaj volumoj. Krome ĝi estis eldonita kiel la lumdisko OekuRom de IKUE kaj KELI en 2002.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Teksto Quo primum, en la romia misalo de Pio la 12-a de 1956
- Roma Meslibro en Esperanto (1995)
