Georges Kersaudy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges Kersaudy
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1921 (1921-02-10)
en Havro
Morto 18-an de junio 2015 (2015-06-18) (94-jaraĝa)
en Havro
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizaciojUniversitato de Parizo
Familio
Infano François Kersaudy
Okupo
Okupo esperantisto • membro de Franca rezistado
vdr
Georges Kersaudy

Georges KERSAUDY (naskiĝis en 1921; mortis la 18-an de junio 2015) estis franca esperantisto.

Tre juna li eklernis plurajn latinidajn kaj ĝermanajn lingvojn kaj ekkonis en 1936 ke la scio de Esperanto malfermas privilegian aliron al la centr- kaj orient-eŭropaj lingvoj. De 1941 ĝis 1946, li diplomitiĝis en la Sorbono pri germana lingvo, usona literaturo kaj civilizo, skandinavaj lingvoj kaj literaturoj kaj rumana filologio. Samepoke li diplomitiĝis ĉe École Nationale des Langues Orientales Vivantes (Langues Zo') pri rusa rumana hungara finna kaj akiris bonan konon de multaj aliaj lingvoj.

Eklaborinte ĉe la Franca Prieksterlanda Ministerio, li poste fariĝis tradukisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj ĉe la Konsilio de la Eŭropa Unio li plenumis oficojn en diversaj ĉefurboj sur kvar kontinentoj, dume partoprenante misiojn en la tuta mondo kaj agante kiel oficiala faka tradukisto ĉe la Apelacia Tribunalo de Parizo. Li tiamaniere verkis oficialajn tradukojn el kvindeko da lingvoj.

En junio 2004, li partoprenis por la Eŭropaj elektoj, kiel unua de la listo de la Pariza regiono de Eŭropo - Demokratio - Esperanto, Francilio. La listo ricevis 5789 voĉojn (0,21% de la voĉdonoj).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Langues sans frontières. À la découverte des langues de l'Europe, (Lingvoj senlime. Malkovrante la lingvojn de Eŭropo), Éditions Autrement, Sept. 2001, Collection Frontières, ISBN 2-7467-0125-1, 383 paĝoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]