Diskuto:EUDemokratoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vi miras kial la titoloj Mouvement de Juin (Danio) kaj Liste de Juin (Slovenio) havas ruĝajn literojn? Precipe, ĉar ĉi tie ne estas la franca vikipedio. Francia partio povas havi esperantan tekston kun titolo en Esperanto aŭ en la franca aŭ oficiala regiona lingvo (la bretona, eŭska, kataluna, okcitana aŭ germana), sed dania partio nur en Esperanto aŭ la dana (respektive germana) kaj slovenia nur en Esperanto aŭ la slovena (respektive itala). Sed la franca havas nenian oficialan statuson en Danio aŭ Slovenio, kaj la problemo ekestis nur ĉar iu tradukis el la franca al Esperanton kaj forgesis traduki ĉion. Tio estas simple fuŝo. Tamen, se oni ŝanĝus la titolon al esperantlingva, daŭre ne estus artikolo, ĉar artikolo estas nur se oni kreas ĝin, kaj se oni ne kreis tekston ene de unu aŭ maksimume du jaroj, tiam la "eternaj ruĝaj ligiloj" transformiĝu al simpla teksto, ĉar povas esti ke eĉ post dek jaroj neniu vikipedia uzanto investis sian tempon por krei artikolon - kiel ĉi tie, kies ruĝaj ligiloj ĉiuj atendis kreojn de siaj artikoloj ekde la jaro 2014, plenan jardekon. Tiam pli bone estu sen absurdaj ligiloj, kaj kiam iam ajn kreiĝos artikolo, oni povas serĉi ĉiujn paĝojn je la tiam elektota titolo kaj povas tiam ene de sekundoj krei bluajn, ekzistantajn ligilojn. ThomasPusch (diskuto) 12:14, 27 jan. 2024 (UTC)[Respondi]