Gaston Thorn
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Gaston Thorn | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1928 en Luksemburgo |
Morto | 26-an de aŭgusto 2007 (78-jara) en Luksemburgo |
Tombo | Cimetière Notre-Dame |
Lingvoj | franca lingvo |
Ŝtataneco | Luksemburgo |
Alma mater | Universitato de Montpellier • Universitato de Laŭzano |
Profesio | |
Profesio | politikisto • diplomato • advokato • bankisto • rezistobatalanto |

Gaston Egmond THORN (naskiĝis la 3-an de septembro 1928; mortis la 26-an de aŭgusto 2007) estis politikisto de Luksemburgo, kiu - kaj enlande kaj internacie - dum sia kariero havis plurajn altajn politikajn postenojn.
Inter la jaroj 1974 kaj 1979 li estis ĉefministro de Luksemburgo. Aldone, dum 1975 li oficis kiel prezidento de la ĝenerala asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj. Sekve, inter la jaroj 1981 kaj 1985 li estis prezidento de la Eŭropa Komisiono: Pri listo de liaj kolegaj komisaroj en tiu eŭropa institucio vidu la artikolon pri la Komisiono Thorn.