Dansk Folkeparti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dana Popola Partio
Dansk Folkeparti
Emblemo de Dana Popola Partio
Lando Flago-de-Danio.svg Danio
Fondiĝo 1995
Ideologio EU-skeptiko
nacikonservismo
dekstra popolismo
Retejo www.danskfolkeparti.dk
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Dansk Folkeparti (DF, dane: "Dana Popola Partio") estas dania naciisma, konservativa kaj dekstra popolisma politika partio, fondita en 1995 kiel dissplitiĝo el la Fremskridtspartiet de Mogens Glistrup.

En la periodo 2015–2019 ĝi estis la dua plej granda partio en Danio kaj kunlaboris en la registaro. Tamen en la elektoj al la dana parlamento Folketing en 2019 ĝi perdis multe kaj nun havas nur 10 parlamentanojn (el 179 entute). En la Eŭropa Parlamento, ĝi havas unu reprezentanton kaj apartenas al la dekstra grupo Identeco kaj Demokratio.