Centro de Harmonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saskaņas centrs)
Centro de Harmonio
politika koaliciopartio
Komenco 9-a de julio 2005 vd
Fino 2014 vd
Lando(j) Latvio vd
Sidejo Rigo
Adreso Jēkaba iela 16, Rīga, LV-1050
Ideologio

socialdemokratio

Ĉefestro(j) Nils Ušakovs vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Centro de Harmonio
Saskaņas Centrs
politika koaliciopartio
Lando  Latvio
Estro Nils Ušakovs
Fondiĝo 2005
Lingvo(j) latva kaj rusa
Ĉefa sidejo Rigo
Ideologio etna (por la interesoj de la postsovetunia ruslingva malplimulto en Latvio), socialisma
Retejo www.saskanascentrs.lv
vdr

La organizaĵo Saskaņas Centrs (SC, en Esperanto "Centro de Harmonio", sed ankaŭ tradukebla "centro de interkonsento", ruse Центр согласия) estas politika partio en Litovio. Ĝi en 2005 ekestis per unuiĝo de la antaŭaj partioj Tautas Saskaņas Partija ("Partio de Nacia Harmonio"),Latvijas Sociālistiskā Partija ("Partio Socialista de Latvio") kaj Jaunais Centrs ("Nova Centro"), el kiuj la du unuaj antaŭe apartenis al la ligo Por Homaj Rajtoj en Unuiĝinta Latvio.

La partio tendencas aparte reprezenti la ruslingvan malplimulton de la lando, el kiu plej multaj alvenis al Latvio post la perforta okupo de la lando fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio en junio 1940 kaj plejparte ekvivis en la ĉefurbo Rigo. Formale ĝi tamen asertas "esti la sola latvia partio en kiu latvoj kaj rusoj kunlaboras". En la parlamenta baloto de septembro 2011 la partio akiris 28,43 procentaĵojn de la civitanaj voĉdonoj respektive 31 el la sume 100 parlamentaj seĝoj kaj iĝis la parlamente plej forta partio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]