Socialdemokratia Partio de Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lietuvos socialdemokratų partija)
Socialdemokratia Partio de Litovio
emblemo
partio • socialdemokratia partio
Komenco 1-a de majo 1896 vd
Lando(j) Litovio vd
Sidejo Vilno
Ideologio

socialdemokratio

Ĉefestro(j) Gintautas Paluckas vd
Membro de Partio de Eŭropaj SocialdemokratojSocialista Internacio • Progresema Alianco • Laborista kaj Socialista Internacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Socialdemokratia Partio de Litovionacilingve Lietuvos Socialdemokratų Partija (LSDP) estas politika partio de Litovio. La partio en sia nuna formo ekestis dum la jaro 2001 per la kunligo de la Lietuvos demokratinė darbo partija (LDDP, 'Demokratia Labora Partio de Litovio'), la rekta posteulo de la litova branĉo de la sovetunia komunisma partio KPSU, kaj la antaŭe esence pli malgranda Lietuvos Socialdemokratų Partija, kiu ekzistis jam ekde la jaro 1896. Post la konkero de la inter la mondmilitoj sendependa respubliko Litovio fare de Sovetunio, la LSDP pluekzistis inter litovaj elmigrintoj en okcidenta Eŭropa kaj norda Ameriko. La politika influo post la resendependiĝo de Litovio de la jaroj 1990 kaj 1991 restis malgranda: dum la balotoj pri la nacia parlamento Seimas de la jaro 1992 la partio LSDP nur ricevis 8 seĝojn.

Dum la parlamentaj balotoj de la 10-a de oktobro 2004, la Socialdemokratia Partio de Litovio gajnis 20 el la 141 seĝoj de la nacia parlamento. Ekde la 4-a de julio 2006, la partio gvidas la nunan registaran koalicion de 59 el la 141 parlamentanoj. La partio LSDP kadre de tiu registara koalicio nomumis la ĉefministron Gediminas Kirkilas kaj aldone ses ministrojn. Dum la komunuma baloto de la jaro 2007 la partio ekhavis 302 seĝojn (19,5% de ĉiuj voĉdonoj) kaj iĝis la plej forta partio de Litovio.[1]

Partia prezidanto estas Algirdas Brazauskas.

Rilate al internacia kunlaboro, la partio estas membro de la Socialista Internacio kaj de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.

Elstaraj membroj[redakti | redakti fonton]

Naciaj politikistoj[redakti | redakti fonton]

Membroj de la Eŭropa Parlamento[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]