Seimas
| Seimas | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| unuĉambra parlamento dieto | |||||
| Komenco | 15-a de majo 1920 vd | ||||
| Geografia situo | 54° 41′ 28″ N, 25° 15′ 43″ O (mapo)54.69111125.261944Koordinatoj: 54° 41′ 28″ N, 25° 15′ 43″ O (mapo) | ||||
| Lando(j) | Litovio vd | ||||
| Sidejo | Seimas Palace | ||||
| Adreso | Gedimino pr. 53, 01109 Vilnius | ||||
|
| |||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Seimas [prononco Sejmas] estas la parlamento de la respubliko Litovio. Ĝi havas 141 membrojn, kiuj estas elektataj por periodo de 4 jaroj. Proksimume duono el ili (71) estas individue elektitaj, la aliaj (70) elektiĝas per nacia baloto laŭ sistemo de proporcia reprezentado kaj partiaj listoj. Por ke ĝi rajtu je reprezentiĝo en la parlamento Seimas, partio devas atingi almenaŭ 5 procentojn de la entutaj voĉdonoj, kaj unio de pluraj partioj almenaŭ 7 procentojn de la entutaj voĉdonoj. Ekzemple, la 12-an de oktobro 2008 finiĝis la baloto por la parlamenta periodo de 2008 ĝis 2012.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La vorto "Seimas" etimologie rilatas al la pola vorto Sejm, la nomo de unu el la du branĉoj de la parlamento de Pollando, kaj al la latva vorto Saeima, kiu estas la nomo de la parlamento de Latvio. Parenteze eblas atentigi pri tio, ke ankaŭ la junulara Esperanto-movado de la eksa Sovetunio, siatempe elektis sian nomon SEJM por esti en tradicio de tiuj tradiciaj kaj demokratiaj parlamentoj, kiuj esperplene agis en la unua duono de la 20-a jarcento ĝis la dua mondmilito disbatis ilin.
La parlamenta konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La parlamenta konstruaĵo (litove Seimo Rūmai) en Vilnius estis konstruita fare de la arkitektoj Robertas Stasėnas, Algimantas kaj Vytautas Nasvytis.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]La 12-an de oktobro 2008 en Litovio okazis balotoj por la nacia parlamento: pri tio vidu apartan artikolon.



