Balota Kampanjo de la Poloj de Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balota Kampanjo de la Poloj de Litovio
Lietuvos lenkų rinkimų akcija
Akcja Wyborcza Polaków na Litwie
partio
Lando  Litovio
Estro Valdemar Tomaševski respektive Waldemar Tomaszewski
Fondiĝo 1994
Lingvo(j) litova kaj pola
Ideologio etna
Retejo www.llra.lt
vdr

La Balota Kampanjo de la Poloj de Litovio - litove Lietuvos lenkų rinkimų akcija (LLRA), pole Akcja Wyborcza Polaków na Litwie (AWPL) - estas politika partio en Litovio. Ĝi estas la precipa reprezentanto de la pola malplimulto en la lando.

La partio havas la plejparton de siaj subtenantoj en la tradiciaj setlaj teritorioj de la pola malplimulto en Litovio, do la la ĉirkaŭaĵon de Vilno kaj la sude limaj teritorioj ĉirkaŭ la komunumo Šalčininkai, kaj la litovia ĉefurbo Vilno mem. La loĝantaro estas plejparte malurba kaj malprospera, kion respegulas tendence maldekstra partia programo kun fokuso pri sociala postulo pri laborpostenoj, minimumaj salajroj kaj pli altaj pensioj, helpo al kamparanoj kaj al familioj kun multaj infanoj. Krome la partio komprenas sin kiel advokato de la lingvaj malplimultoj de la regiono, krom poloj ĉefe rusoj kaj belorusoj. Aparte ĝi akcentas la lernejan kaj lingvan politikon: La partio postulas pli bonan financadon de malurbaj lernejoj kaj la rekonon de eksterlandaj lernejofinaj diplomoj en Litovio, kaj la oficialan dulingvecon en ĉiuj litoviaj komunumoj kun pli ol 10 procentaĵoj da nelitovoj. Krome la partio postulas pli da kompetentecoj por la administraj komunumoj en Litovio.

Principe la partio kapablas koalicii kun ĉiuj litoviaj partioj, pro la distanceco de la nacie konservativa litova partio Tėvynės Sąjunga de la pola malplimulto kaj la tendence malriĉa partia subtenantaro tamen la partio tendencas proksimiĝon al pli maldekstraj partioj kun tamen iom da konservativismo, ekzemple la partioj Tvarka ir Teisingumas, la liberal-demokratoj, aŭ Lietuvos valstiečių liaudininkų sąjunga, la partio de kamparanoj. En la Eŭropa Parlamento ĝi aliĝis al la en julio 2009 fondita frakcio de Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj.

La partio, kiu en sia nuna formo ekzistas ekde la jaro 1994, ekde la unuaj liberaj parlamentaj elektoj en Litovio post la sendependiĝo de la lando el Sovetunio ĉiam reprezentiĝis per du membroj en la nacia parlamento Seimas (rektaj parlamentaj lokoj en la balotaj distriktoj 55, Vilno-Širvintos, kaj 56, Vilno-Šalčininkai). En la unua libera baloto, en oktobro 1992, la partio de la pola malplimulto (tiam ankoraŭ "Pola Unio de Litovio") eĉ reprezentiĝis per kvar parlamentanoj. En la parlamenta baloto en Litovio 2008 la partio atingis 4,8 procentaĵojn de ĉiuj voĉoj en Litovio, kaj preskaŭ atingis la limon de 5 procentaĵojn, kies supero permesas proporcian reprezentiĝon en la parlamento. Ĝi havas tri rektajn parlamentajn lokojn, krom en la supre menciitaj distriktoj ankaŭ en numero 57, Vilno-Trakai). En la Eŭropaj balotoj 2009 la partio plufortiĝis kaj atingis eĉ 8,4 procentaĵojn de ĉiuj voĉoj en Litovio. Ekde nun la partia prezidanto Valdemar Tomaševski respektive Waldemar Tomaszewski estas membro de la Eŭropa Parlamento.

Fine de la jaro 2008 la partio havis 1.100 membrojn.