Helpo:Alidirekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vikipedio:Alidirektilo)

En Vikipedio estas eblo igi iun paĝon plusendilo al alia paĝo. La eblo estas por paĝoj, kiuj havas pli ol unu taŭgan nomon, kaj ankaŭ por alinomitaj artikoloj. Kiam la nomo de artikolo ŝanĝiĝos, la ligilo plu funkciu; “mojosaj URI‑oj ne ŝanĝiĝas”[1]. Per plusendiloj ligoj aŭtomate funkcias: oni do povas ligi indiferente al ĉiu varianto de la titolo, la ligilo ĉiukaze trafos la ĝustan artikolon.

Foje okazas, ke pluraj nomoj taŭgus kiel titolo por artikolo. Tiam oni povas krei plusendilon de unu versio al alia. Tiu ĉi sistemo ankaŭ uzeblas por mallongigoj, partoj de nomoj (ekz-e Bismarck) ktp.

Foje ni trovas, ke du artikoloj ekverkiĝas pri la sama temo kun du (iom(ete)) malsamaj nomoj. Tiam unu el ili fariĝu plusenda paĝo al la alia.

Vi unue konservu la tekston de la forigenda paĝo ie, kaj redaktu la alian paĝon por enmeti ĉiujn informojn kiuj estis en la forigota paĝo sed ne en la restonta plusenda paĝo.

Tiam, por fari plusendan paĝon el la forigota artikolo, metu ĉi tian tekston en ĝin: #ALIDIREKTI [[Nomo de alia artikolo]]

Ni ankaŭ povas uzi alidirektigojn jene:

Kiel igi paĝon plusendilo?[redakti | redakti fonton]

En la redaktofenestro tajpu la ĝustan titolon
elektu ĝin
kaj alklaku la butonon , kiu aperas super la redaktofenestro.
Alia eblo estas alklaki la kodon #ALIDIREKTI, kiu aperas sub la redaktofenestro post "Vikisintakso".
Konservu ŝanĝojn: la paĝo aperas kiel plusendilo al la ĝusta titolo.
Plusenda paĝo Celpaĝo
Plusenda paĝo kun alternativa titolo Ludoviko-Filipo. Celpaĝo Ludoviko-Filipo (Francio) atingita per alklako de la alternativa titolo Ludoviko-Filipo

La plusenda paĝo estas atingebla per la instrukcio ?&redirect=no ekzemple: Ludoviko-Filipo (sen plusendilo)

Kategorioj[redakti | redakti fonton]

Oni teĥnike ne povus alidirekti kategorion al alia. Bonvolu ne plusendi la paĝon supromaniere, sed krei novan kaj forigi la malnovan kategorion laŭ Helpo:Kunigi paĝojn § Kiel kunigi kaj alinomigi kategoriojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]